Goethe-premio de la urbo Frankfurto ĉe Majno (germane Goethepreis der Stadt Frankfurt am Main) estis fondita en 1927 kaj estas aljuĝita ĉiun trian jaron la28-an de aŭgusto okaze de jubilea festo porGoethe, la plej famafilo de la urbo.
La premio estas por distingi personojn, kiuj jam atingis gloron per siaj verkoj kaj kiuj meritas la honoron esti menciitaj kune kun Goethe.Ĝi konsistas el arta atesto, skribita surpergameno kaj premian donacon de 50 000 €.
Ĝis 1949 la premio estis aljuĝita ĉiujare.
- 1927Stefan George, poeto
- 1928Albert Schweitzer, kuracisto kaj filozofo
- 1929Leopold Ziegler, filozofo
- 1930Sigmund Freud, psikoanalizisto
- 1931Ricarda Huch, poetino
- 1932Gerhart Hauptmann, poeto
- 1933Hermann Stehr, poeto
- 1934Hans Pfitzner, muzikisto
- 1935Hermann Stegemann, verkisto
- 1936Georg Kolbe, skulptisto
- 1937Erwin Guido Kolbenheyer, poeto kaj filozofo
- 1938Hans Carossa, kuracisto kaj poeto
- 1939Carl Bosch, kemiisto
- 1940Agnes Miegel, poeto
- 1941Wilhelm Schäfer, poeto
- 1942Richard Kuhn, medicinisto
- 1945Max Planck, fizikisto
- 1946Hermann Hesse, poeto
- 1947Karl Jaspers, filozofo
- 1948Fritz von Unruh, poeto
- 1949Thomas Mann, poeto
- 1952Carl Zuckmayer, poeto
- 1955Annette Kolb, poetino
- 1958Carl Friedrich von Weizsäcker, natursciencisto, filozofo
- 1960Ernst Beutler, verkisto
- 1961Walter Gropius, arkitekto
- 1964Benno Reifenberg, verkisto kaj ĵurnalisto
- 1967Carlo Schmid, sciencisto kaj politikisto
- 1970Georg Lukács, filozofo, literatursciencisto
- 1973Arno Schmidt, verkisto
- 1976Ingmar Bergman, kinoreĝisoro
- 1979Raymond Aron, sociologo, publikigisto
- 1982Ernst Jünger, verkisto
- 1985Golo Mann, historiisto
- 1988Peter Stein, reĝisoro
- 1991Wislawa Szymborska, poetino
- 1994Ernst Gombrich, arthistoriisto
- 1997Hans Zender, komponisto, dirigento
- 1999Siegfried Lenz, verkisto
- 2002Marcel Reich-Ranicki, verkisto, literaturrecenzanto
- 2005Amos Oz, verkisto
- 2008:Pina Bausch, koreografino kaj baleta direktorino
- 2011:Ali Ahmad Said (artista nomo:Adonis), verkisto
- 2014:Peter von Matt, germanisto kaj verkisto
- 2017:Ariane Mnouchkine, reĝisorino kaj teatra direktorino
- 2020:Dževad Karahasan, verkisto, dramisto kaj eseisto
- 2023:Barbara Honigmann, verkistino kaj pentristino
- Björn Schaal:In Goethes Namen, von Goebbels Gnaden. Der Frankfurter Goethepreis 1933–45 en:Frankfurter Rundschau, 24.8.2006, S. 19