Gnostikismo estis la unua granda herezo dekristanismo. Sekatolikismo estis la juda, proletara interpreto de kristanismo, gnostikismo estis la greka, burĝa interpreto. Iasence, ĝi estisplatonista interpreto de kristanismo: Al katolikoj, ĝi ŝajnis kristanaherezo, dum al platonistoj, ĝi ŝajnis duon-bakitaplatonismo kun arogantajmitoj enmiksitaj.
Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona, tial ankaŭ ĝia kreinto, la dio deMoseo, laDemiurgo, estas malbona. SedJesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio, la nekonataPatro, por instrui doktrinon sekretan. Sed ĉar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, kaj nur ŝajnis morti sur lakruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia sekreta doktrino, lagnozo (greke,gnosis).
Ni vivas enmondo plena de sufero,mondo klare difekta kajabsurda. Sed interne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas de loko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en voĉo kvieta, apenaŭ aŭdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, niaspirito. Ĝi devenas de la veraDio, do ĝi estas vera kaj perfekta. Ĉio alia — lamondo, lakorpo, eĉ laanimo kajmoralo —, estas trompaĵoj, estas la kaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda,laDemiurgo.
La Demiurgo estas la Kreinto de nia mondo, estas la dio dejudismo, de katolikismo, deislamo, de moralordonoj, sed li ne estas la vera Dio. La mondo kiun li kreis estas difekta kaj plena de sufero, ĉar li ne estas la vera Dio, sed dio pretenda kiu fuŝis la laboron. Li kulpigas nin, la malobeon deAdamo, laoriginalan pekon, sed ĉi ĉio estas grandamensogo. En laĜardeno de Edeno, nur laserpento diris laveron. La serpento ne estisSatano, ladiablo, kiel diras la Demiurgo, sed Sendito de Lumo, sendito de la vera Dio, kiu volas liberigi nin per la vera scio per lagnozo.
La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo:Seth,Jesuo,Manikeo. Ili venis por liberigi nin de la mensogoj de la Demiurgo, de la malliberejo dekarno kajtero. Sed se ni kredas la mensogojn kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigos nin kaj ni ne vidos Dion.
La granda problemo de homo estas tiaforgeso, tia nescio. Laŭ la Demiurgo la granda problemo de homo estaspeko, do li sendisMoseon kaj laDekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuo venis por morti por niaj pekoj. Sed ĉi ĉio estas mensogo. Jesuo ne venis por liberigi nin de peko, sed de nescio kajiluzio. Li ne portispardonon por peko, sed la veron, la gnozon. La kerno de la katolikaevangelio estas la morto de Jesuo sur lakruco, sed la kerno de la gnostikaevangelio de Tomaso estas la sekretaj diroj de Jesuo.
Homo estas estaĵo triparta:spirito, animo kajkarno. La spirito devenas de la vera Dio, sed estas malliberigita en la karno, kiu estis kreita de la Demiurgo. La animo devenas deAĥamoth, la patrino de la Demiurgo.
Ĉar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laŭ la parto kiu precipas en ĉiu:
spiritanoj (greke,pneŭmatikoj) estas gvidataj de la spirito, de la parto deveninta de Dio, ĉar ili posedas la veran scion, la gnozon. Ekzemplo: la gnostikoj mem. Post morto ili vidos Dion kaj loĝos kun li, ĉiu kun siaanĝelo.
animanoj (greke,psyĥikoj) estas gvidataj de la animo, la parto de la Demiurgo, kiu donas al la karno vivon animalan. Ili emfazas moralordonojn kaj erare servas la Demiurgon kiel Dio. Religiaj kaj piaj. Ekzemploj: religiaj judoj, katolikoj, islamanoj, protestantoj ktp. Post morto, ili loĝos kun la Demiurgo.
karnanoj (greke,hylikoj) vivas tute en la mondo kaj eĉ ne levas la okulojn al la Demiurgo. Ili, gvidate de la karno, serĉas korpan plezuron,monon,honoron, la bonan estimon de aliaj, kaj aliajn materiajn valorojn. Ili ekzistas nur en materia mondo kaj havas nek spiriton, nek animon. Post morto ili malaperos, kiel ĉiuj materiaj estaĵoj.
La mondo konsistas el du partoj: laKenomo (grekekenoma, "malpleneco"), nia mondo defenomeno, kaj laPleromo (greke,πλήρωμα, "pleneco"), platonisma mondo de ideoj. La vera Dio, la nekonata Patro, loĝas en laPleromo kune kun la tridekaeonoj, la eternuloj, laideoj:Vorto,Menso,Penso,Vero,Fido,Espero,Amo,Vivo,Plezuro,Eklezio,Homo,Saĝo,Kristo,Sankta Spirito ktp. La aeonoj estas seksaĵoj kiuj kuniĝis por naski aliajn aeonojn en genealogio longa. La vera Dio, ankaŭ nomata Bythos (grekeΒυθος, "la Profundeco") ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li.
Laŭ la sistemo deValentino, kiun ni scias plejparte per kritikmoj de liaj oponantoj (aparte la libro deTertuliano"Adversus Valentinianos",Kontraŭ Valentinanoj), entute ekzistas 30 aeonoj.
En laKenomo estas la ok niveloj de laĉieloj,Aĥamoth, kiu loĝas en la oka ĉielo, kaj ŝia filo, laDemiurgo, kiu loĝas en la sepa ĉielo. La Demiurgo ne scias pri la pli altaj niveloj kaj ĝiaj loĝantoj, nek eĉ pri sia patrino. Li kreis la subĉielan mondon, kie ni loĝas. Niaj spiritoj estas diaj semoj malliberigitaj en lia difekta mondo.
En malfruaj variantoj de Gnostikismo vaste uzatis terminoArĥono (Archon), kiu signifis servistojn de Demiurgo. Laŭ Orfika Gnostikismo, ekzistas sep arĥonoj. La unua, Jaldabaof (Iadabaoth aŭ Ialdabaoth) kreis na aliaj ses: Jao (Iao), Savaof (Sabaoth), Adonaj (Adonaios), Elaj (Elaios), Astafan (Astaphanos) kaj Horaj (Horaios) (Kiel preskaŭ ĉio kion ni scias pri antikva gnostikismo, tion mi scias de kritikaj libroj. La informo devebas de libroContra Celsum farOrigeno, VI.31). Jaldabaof havas kapon deleo, same kielKronos (Chronos) aŭVedaNarasimha, formo deViŝnu.
Kristo estis ne Dio, sed Sendito de Lumo kiu alvenis al tero kiel homo. Lia korpo kaj suferado sur la kruco estis ŝajna, ne vera.Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed por transdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon.
Moralo ne estas por la spiritanoj, sed por la pli malfortaj animanoj. La granda problemo de homo ne estas peko sed nescio kaj iluzio, do al multaj gnostikoj moralo ne gravas. Tial ili vivis tute libere kaj senmorale kaj (al la katolikoj kaj platonistoj) skandale. Ambaŭ la katolika Ireneo kaj la novplatonismaPlotino raportis pri la malmoralo de la gnostikoj.
Sed aliflanke, laŭ gnostikismo la mondo kaj la karno, kiel kreitaĵoj de la Demiurgo, estas nature malbona kaj evitinda. Tial aliaj gnostikoj vivis severe kaj evitis karnan plezuron. La biblioteko de Nag-Hamado, kaŝita de monaĥo en kaverno en la jarcento IV, raportis pri gnostikismo pli severa kaj ne menciis pri malmoralo inter la gnostikoj.
Ne estis iu ajn centrigita eklezio aŭ normaj skriboj, kiel en katolikismo, sed plurforma florado desektoj, skriboj kaj skoloj de inventemaj instruistoj. La ero de organizo estis la instruisto (ekzemple,Valenteno) kaj siaj studentoj.
Gnostikoj kritikis laepiskopojn kajdiakonojn de la katolika eklezio kiel "malsekaj kanaloj" (Apokrifo de Petro, 79.22-80.7).
Laŭ la kredintoj mem, la origino de gnostikismo estis en la sekretaj instruoj de Jesuo Kristo. Laŭ la katolikoj de la jarcento II, gnostikismo devenis de la instruo de Simono, la magiisto menciita en la libroAgoj.
En la jarcento III gnostikismo estismulte pli furora ol katolikismo: ekzemple, la greka filozofo Plotino, kiu loĝis en Aleksandrio kajRomo kaj eble estis la plej bona pensinto de sia tago, konis gnostikismon, sed ne katolikismon. Spite de tio, post unu jarcento katolikismo venkis. LaŭElaine Pagels, usonaprofesoro deUniversitato Princeton, gnostikismo perdis la darvinan lukton por travivo al katolikismo pro manko de papoj kaj martiroj: Ĉar la gnostika Jesuo ne suferis ĝis morto, neniu gnostiko volis martiri sin por la fido. Aldone, sen iu ajn plej alta aŭtoritato de dogmo, ĉiu gnostika instruisto disvastigis sian propran specon de gnostikismo, do disiginte kaj malfortiginte la fidon.
Plotino, fondinto de novplatonismo, batalis kontraŭ gnostikismo enEneadoj 2.9 por ĝustigi la bedaŭrindajn erarojn de siaj eks-kristanaj disĉiploj.
Enla jarcento IV, post lukto kontraŭarianismo, katolikismo fariĝis la oficiala religio de la roma imperio. En367, Sankta Atanazio ordonis forigi ĉiujn herezajn skribojn. Eble en respondo al la ordono, monaĥo kaŝis 13 librojn de gnostikaj skriboj en kavernon en la dezerto de Egipto. Tie ili kuŝis 16 jarcentojn, nekonataj, ĝis 1945 kiam ili estis eltrovitaj hazarde. Ili estas la libroj debiblioteko de Nag-Hamado.
La disvolviĝo de monaĥismo kaj mistikismo en katolikismo faras gnostikismon multe malpli alloga.
Sed baldaŭ gnostikismo forvelkis. La preĝejoj de la gnostikismo de Valentino daŭris ĝis la jarcento IV.
Gnostikismo fine kunfandiĝis kunmanikeismo, kiu ne estis eĉ kristanismo hereza. Gnostikismo travivas al nia tempo inter lamandeanoj, kiuj loĝas en suda Irako.
Simpligita, katolikigita formo de gnostikismo aperis en SudaFrancio enla jarcento XI kielalbiganismo. La katolika atako kontraŭ albiganismo donis al ni larozarion, laInkvizicion kaj la monaĥan ordenon de ladominikanoj.
Wolfgang Kosack:Geschichte der Gnosis in Antike, Urchristentum und Islam. Texte, Bilder, Dokumente. 525 Seiten. Verlag Christoph Brunner, Basel 2014.ISBN 978-3-906206-06-6[1]