![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Granda fajrpapilio,Lycaena dispar | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Infraordoj | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Glossata (etimologie "languloj", de la malnovgrekaglōssa "lango" kaj la latina-āta "-itaj, -havaj") estas la plej grandasubordo depapilioj (Lepidoptera). Krom tri primitivaj grupoj, kun entute 100 konataj specioj, ĉiuj vivantaj papilioj estasGlossata.
Glossata estas tre malsamaj de la tri aliaj subordoj, kiuj konservis siajn primitivajn karakterojn (Zeugloptera,Aglossata kajHeterobathmiina). Lamandibloj estas ŝrumpintaj, kaj ĉe lamaksiloj mankas unu el lasklerotinajloboj, lalacinio.[1] Ĉe multaj familioj, ekzemple laEriocraniidae, la ŝrumpinta lacinio tamen estas rekonebla ĉe la bazo de la interna flanko de la maksilo kiel falditamembrano. Tiuj specioj ankaŭ konservas la lacinimuskolo ankrita en la kapo.[2] La dua lobo de la maksilio, nome lagaleo, estas evoluinta alrostro konsistanta el du flekseblaj duontuboj kunigitaj per kudraĵoj. La rostro funkcias kiel suĉtubo, tra kiu la papilio glutas likvan nutraĵon. En ripoza pozicio la rostro estas kunvolvita sub la kapo. Tamen ĉe multaj familioj tiu adapto estas malfarita.[1] Lamalantaŭa lippinto, t.e. la plejmalproksima parto de lamalantaŭa lipo apud lahipofaringo (elstaraĵo sub la kapo) aperas nur ĉe la malpli specialigitaj familioj kaj nur kiel ĉifoneca membraneto. Ĉe la bazo de la hipofaringo mankas labuŝpoŝoj (poŝecaj kavoj en la malsupra flanko de la buŝa truo).[1] Lacerebro (para, membranforma parto de lacerbo) estas konektita kunneŭronaro sub laezofago, kiu nomiĝassubezofaga ganglio.[1]
La malsupra parto de laklipeo (vizaĝoplato) ĉe laraŭpoj ofte estas senhara kaj sen klaraj limoj, sed tio ne validas por ĉiujGlossata. La raŭpoj de la plej primitivaj familioj havas bone kreskintaj mandiblojn (ekzempleEriocraniidae kajAcanthopteroctetidae).[1] La raŭpoj havas bone evoluintajn ŝpinilojn sur laekstremo de la malantaŭa lippinto apud lahipofaringo.[1]
La parencrilatoj ene de laGlossata ankoraŭ ne estas tute klarigita.Kladogeneza esploro de Nielsen & Kristensen (1996) surbaze de 46 karakteroj rezultigis la ĉi-suban diagramon:[3]
Glossata |
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Molekula esploro en 2013 donis malsaman rezulton:[4]
Glossata |
| ||||||||||||||||||||||||||||||