Gloso,Glosa aŭEuro-Glosa estasplanlingvo, elpensita kaj evoluigita deLancelot Hogben (kielInterglossa,Britio,1943),Ronald Clark kajWendy Ashby (Britio, 1972-1992).
Gloso estasizolanta lingvo, t.e., sen fleksio aŭ kunmetaĵoj.
Gloso baziĝas sur la skizo de helplingvoIntergloso[1] elpensita de la sciencistoLancelot Hogben dum la malplenaj horoj de fajroobservado enAberdeen dum laDua Mondmilito. Intergloso estis publikigita en 1943 kiel skizo dehelplingvo.
Ron Clark trovis la manlibron deInterglossa: a draft of an auxiliary ("Interglossa: skizo de helplingvo") ĉirkaŭ 1960. Tiam li renkontis Profesoron Hogben kun la celo evoluigi la lingvon. Ili laboris por rafini ĝin, por igi ĝin pli facile uzebla en ĉiaj eblaj formoj de komunikado.Wendy Ashby aliĝis al la projekto en 1972. Kiam Hogben mortis en 1975, la plej multaj ŝanĝoj jam estis diskutitaj. Hogben kaj Clark konsentis, ke la lingvo havu fonetikan ortografion (tio estas: ĉiu litero reprezentante unuopan sonon). Ĉi tiu principo implicis, ke la grekaj CH, TH kaj PH nun devus esti literumitaj kiel K, T kaj F.
Fine kelkaj pliaj ŝanĝoj estis enkondukitaj de Ron Clark kaj Wendy Ashby, kiuj tiam donis al la lingvo la novan nomon Gloso (de la greka vorto por lango, lingvo - "glossa" estas la angla transliterumo), kaj tiel fondis novan helplingvon.[2]
Ĝis ĉirkaŭ 1979, Ashby kaj Clark testis la uzon de Gloso uzante lokajn volontulojn en la urbo, kie ili loĝis. Dum ĉi tiu periodo, la vortprovizo kaj kelkaj detaloj pri frazformado estis evoluigitaj kaj reviziitaj. Ili translokiĝis al alia urbo antaŭ ol ili publikigis la unuan Gloso-vortaron.
Ekde 1987, la bonfara organizaĵo GEO (Glosa Education Organisation) antaŭenigis la instruadon de Gloso kiel dua lingvo en lernejoj tutmonde.
La oficiala retejo de GEO estis starigita de Paul O. Bartlett en 1996, kaj ĝin nuntempe administras Marcel Springer. Ĝi provizas la Glosa Interretan Vortaron (Glosa Inter-reti Diktionaria),[3] same kiel enkondukan kurson,[4] kaj aliajn rimedojn. Vikio en Glosa estis kreita en 2021.[5] En januaro 2025, nova reta revuo, nomitaU Glosa jurnali, estis publikigita en Glosa.[6] En marto 2025, YouTube-kanalo nomitaMi Simpli Bio ("Mia Simpla Vivo") komencis alŝuti mallongajn filmetojn en Gloso.[7]
Gloso uzas la latinan alfabeton. Jen malsamoj al Esperanto:
C= ĉ; Q= kŭ; SC= ŝ; X= ks/s.
Ne estas fleksio aŭ kunmetaĵoj en Gloso, sed oni uzas la vorteton-co ligita per streketo al vorto por formiadverbojn: homo-co (simile); fini-co (fine), seque-co (sekve). Oni uzas vortetonpe kun streketo por profesioj: Medika-pe (kuracisto), piske-pe (fiŝisto), krome, se oni volas indiki la sekson de profisulo oni enmetas-an (viro) aŭ-fe (virino): medika-an (vir-kuracisto), medika-fe (kuracistino). Sekve, kvankam grafike ne estus kunmetaĵo, fonetike jes. Aliaj (ne)kunmetaĵoj:
-an = vir-ulo (Suomi-an: finna viro);
-bo = vendejo (bibli-bo: "libr-vendejo");
-do = ejo ne venda (bibli-do: "librejo, biblioteko", sed fago-do: "restoracio"...);
-fe = ulino (Suomi-fe: finnino);
-pe = ulo (Suomi-pe: finno);
Krome, oni povas streketkunmetisubstantivojn, kiel -lingua: Englanda-lingua (Angla lingvo);
Adjektivoj ne ŝanĝiĝas laŭgenro: karo patri (kara patro); karo matri (kara patrino).
Demandoj komenciĝas per Qe = Ĉu: "Qe tu lekto u bibli?" (Ĉu vi legas libron?).
En Gloso estas artikolo U (aŭ UN antaŭ h kaj vokalo) kiu povas esti difinita aŭ nedefinita: u bibli (la libro, iu libro); un avi (la birdo, iu birdo).
| Singularo | Pluralo |
|---|
| mi (mi) | na (ni) |
| tu (vi) | vi (vi) |
| pe (ŝi aŭ li) | mu (ili) |
| fe (ŝi) |
| an (li) |
| id (ĝi) |
- 0 ze (aŭ zero)
- 1 mo
- 2 bi
- 3 tri
- 4 tet (aŭ tetra)
- 5 pen (aŭ penta)
- 6 six (aŭ sixa)
- 7 seti (aŭ septi)
- 8 ok (aŭ okto)
- 9 nona
- 10 deka (aŭ mo ze)
- 11 mo mo
- 12 mo bi
- 20 bi ze
- 50 pen ze
- 100 mo hekto
- 1000 mo kilo
Ekzistas tre malmultaj tekstoj tradukitaj aŭ skribitaj en Gloso. La plej grava estas la traduko de "Ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj" (Peri Geo Tem Okto-ze Di),[8] de Gary R. Miller. Aliaj estas "Se" (Si)[9] kaj "Montetoj kiel blankaj elefantoj" (Plu buno homo plu leuko elefa),[10] ambaŭ tradukitaj deVicente Costalago.
Du lernolibroj estis skribitaj en Gloso, unu prihistorio,[11] alia pri internaciaj helplingvoj[12] ambaŭ de Vicente Costalago.
Glose:- Na parenta in Urani; na volu;
- Tu nima gene revero.
- Tu krati veni;
- Tu tende gene
- akti epi Geo homo in Urani Place;
- Don a na nu-di na di-pane;
- e Tu pardo na plu mali akti.
- Metro na pardo mu; qui akti mali de na.
- E ne dirige na a plu moli ofere;
- sed libe na ab mali.
- Amen.
| Esperante:- Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
- Via nomo estu sanktigita.
- Venu Via regno,
- plenumiĝu Via volo,
- kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
- Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
- Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
- kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
- Kaj ne konduku nin en tenton,
- sed liberigu nin de la malbono.
- Amen.
|
- ↑Hogben, Lancelot (1943).Interglossa. A draft of an auxiliary for a democratic world order, being an attempt to apply semantic principles to language design. Harmondsworth, Middlesex, Eng. / New York: Penguin Books. OCLC 1265553.
- ↑Glosa Education Organisation (GEO) (2006). History behind Glosa. (pdf)[1], p. 7.
- ↑W. Ashby, P. Bartlett, R. Clark, C. Ganson, R. Gaskell, N. Hempshall, G. Miller, W. Patterson, K. Smith, M. Springer. "Glosa Inter-reti Diktionaria. Glosa Internet Dictionary. Glosa-English and English-Glossa. (pdf)[2] Updated: 2009-11-05.
- ↑W. Ashby & R. Clark (1985-1992).18 Steps to Fluency in Euro-Glosa. Richmond, UK: Glosa Education Organization,(ISBN 0-946540-15-2). HTML-version by Marcel Springer (2001-2006)[3]
- ↑Glosa Wiki
- ↑U Glosa jurnali
- ↑Mi Simpli Bio
- ↑Peri Geo Tem Okto-ze Di
- ↑Si
- ↑Plu buno homo plu leuko elefa
- ↑Histori
- ↑Brevi historia de plu internatio auxi-lingua
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 6000: 6000 Greek and Latin words and roots which occur in the Euro-languages and international scientific terminology London: 1983 (48 p.)
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Glosa 1000 Richmond: Glosa, 1984
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Basic dictionary of the international language Glosa Richmond [Surrey]: Glosa, 1987 (44 p.)
- Ashby, Wendy 18 steps to fluency in Euro-Glosa Glosa, 1989 (2nd edition)
- Ashby, Wendy & Clark, Ronald Introducing Euro-Glosa Richmond: Glosa, 1990 (36 p.)
| Gloso |
|---|
| Historio | |
|---|
| Amaskomunikiloj | |
|---|
|
| Planlingvoj |
|---|
| Internaciaj | |
|---|
| Logikaj kaj filozofiaj | |
|---|
| Kriptaj | |
|---|
| Fikciaj | |
|---|
|