LaGlaveto (ankaŭkortega glavo,france:épée de cour aŭparada glavo) estas malpeza unu-managlavo dezajnita por trapiki kiu evoluis el la pli longa kaj pezarapiro de la fino de laRenesanco. La pinto de la populareco de la glaveto estis inter mezo de la 17a kaj fino de la 18a jarcentoj. Oni supozas, ke ĝi aperis enFrancio kaj disvastiĝis rapide tra la resto deEŭropo. La glaveto estis la tuja antaŭaĵo de la franca duelglavo (el kiu disvolviĝis laspado) kaj ties uzometodo — kiel tipigita en la verkoj de aŭtoroj kiaj Sieur de Liancour, Domenico Angelo, Monsieur J. Olivier, kaj Monsieur L'Abbat — disvolviĝis en la teknikojn de la franca klasika skolo de skermado. Glavetoj estis uzataj ankaŭ kiel statusaj simboloj kaj modaj akcesoraĵoj; dum plej el la 18a jarcento iu ajn, ĉu civila aŭ militista, kun intencoj al statuso deĝentlemano estus portinta glaveton ĉiutage.
En moderna sportaskermado oni nomas la ilonspado (france:épée).