"Kiel la lasta glaciepoko komenciĝis" - video de la jutuba kanaloScivolemo.
Glaciepoko estas tiu periodo de laterhistorio, kiun karakterizas la glaciiĝo de ambaŭpolusoj. Laŭ tiu ĉi difino, ni vivas ekde ĉirkaŭ 2,6 ĝis 2,7 milionoj da jaroj en glaciepoko. Ekde tiu tempo, antaŭ ĉio ekde 1 milionoj da jaroj, laklimato de laTero montras relative abruptajn ŝanĝiĝojn, tio estasmalvarm-epokon (glaciiĝon) kajvarmepokon (interglaciiĝon). Science oni nomas glaciepoko nur la malvarm-epokojn (glaciiĝan epokon (glaciepokon)).
Pli ĝenerale, se oni parolas pri glaciepoko, oni pensas pri tiu periodo, kiam glacio kovris nordan Amerikon kaj Eŭropon. Tiusence, la glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj.
La plej granda disvastiĝo de glacio ĉirkaŭ la norda poluso dum la "plejstoceno"-epoko
La esploro pri la kaŭzoj estas ankoraŭ hodiaŭ granda defio por klimatologio pri praepokoj.James Croll kajMilutin Milaković plulaboris la ideojn de la francoJoseph Alphonse Adhémar, laŭ kiu modifoj de la geometrio de la terrotacio respondecis pri revenintaj malvarmepokoj.
La modifon de la geometrio de la terrotacio kaŭzas gravitofortoj de la sistemoj suno, tero kaj luno; ili modifas la elipsan formon de la rotacivojo de la tero ĉirkaŭ la suno dum periodo de ĉirkaŭ 100 mil jaroj, la inklinon de la terakso je la ĉirkaŭvojo dum periodo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj, dum tio la ekvinokso sur la elipsa ĉirkaŭvojo retroviĝas post ĉirkaŭ 20 000 jaroj en la sama loko de la elipso. Tiuj "Milanković-cikloj" modifas la dividon de la sunenergio sur la teron.
Nuntempe oni kritikas pli kaj pli la teorion de Milanković. Ekde la fino de la1990aj jaroj oni konsideras la rolon de la ekvatoraj regionoj kaj de lasuda hemisfero pli grava. Ankaŭ la kombino de laatmosfero konsiderendas.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.