Glaŭko | |
---|---|
Originala nomo | Γλαῦκος |
Sekso | vira |
Familio | |
Patro | Polybus of Sicyon |
Patrino | Euboea |
Infanoj | Deiphobe |
Glaŭko | |
---|---|
![]() | |
mara dio de la helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Polybus of Sicyon |
Patrino | Euboea |
Infanoj | Deiphobe |
En lahelena mitologio,Glaŭko (helene Γλαῦκος) estis mara dio. Ankaŭ kelkaj aliaj mitaj kaj historiaj figuroj estis portantoj de tiu ĉi nomo.
Glaŭko estis molkora mara dio, filo de la dioPosejdono. Onidire li estis origine mortideva ŝipisto, kiu malkovris herbon, kiu redonis al la fiŝoj vivon Li gustumis ĝin ankaŭ kaj tiamaniere akiris senmortecon, sed per ĝia efiko anstataŭ manoj surkreskis al li naĝiloj kaj anstataŭ kruroj fiŝa vosto kaj li devis resti en maro. Li estis kapabla profeti kaj helpis al fiŝistoj trovi riĉajn fiŝkaptajn regionojn. Iam oni asertas, ke li konstruis mitan ŝiponArgon. Al laArgonaŭtoj li dumvoje helpis. Li ekamis belanSkilon, kiun pro tio la ĵaluza sorĉistinoKirko ĵetis en malfeliĉon. Ĉi tion oni povas legi en kelkaj ĉapitroj de Metamorfozoj deOvidio.
Aludas linHerodoto en sia Historio.Lidia reĝoAliato onidire donacis al ledelfa orakolejo grandan lutitan kruĉon, faritan de Glaŭko deĤio, kiu inventis lutadon de fero.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloGlaukos en la ĉeĥa Vikipedio.