Giuseppe GARIBALDI, simbolo denacia renaskiĝo kajunuiĝo de Italio, naskiĝis la4-an de julio1807 en urboNico (tiam parto de laRegno de Sardio) ĉe marbordo deMediteraneo en familio defiŝkaptisto kiel dua filo. "Peppino" pasigis multe da tempo enhaveno, li estis sprita, li ŝatis legi pri romia historio, sed li ne tro ŝatis lerni. Junaĝe li fariĝis maristo kaj en la jaro1832 li estis avancita jekapitano.
Tiutempe komenciĝis en Italio plifortiĝi sopiro pri memstareco, pri la liberigo deaŭstriaj okupantoj. Giuseppe Garibaldi ne restis flanke kaj li akiris volontulojn enbatalo kontraŭ aŭstroj. Sed la ribelo estis malkovrita kaj Garibaldi, kun du ribeluloj estis kondamnitaj en neĉeesto al "hontiga morto per pafo en la dorso" kaj "ekspoziciita al publika venĝo". Li do fuĝis unue ĝisMarsejlo kaj en1836 ĝisSudameriko. Tie li helpisUrugvajon en batalo por sendependeco kontraŭArgentino. Kun reputacio de brava batalinto li revenis en aprilo de1848 en nordan Italion, kie li partoprenis enMilano en milito kontraŭ aŭstroj por la sendependeco de Italio. Unu jaron poste li helpas defendiRomon kontraŭfrancoj kaj li fariĝasnacia heroo. Sed li subiĝis al la franca superforto kaj li devis fuĝi. La16-an de aŭgusto1849 Garibaldi enŝipiĝis en ŝipon navigacionta ĝisTunizio kaj en julio de1850 li fornavigaciis ĝisNovjorko kaj en aprilo de1851 enMezamerikon kaj Sudamerikon
En marto de1854 li revenis Italion, kie li batalis deĵorante ĉe piemonta reĝoViktoro Emanuelo la 2-a. En1860 li sukcese gvidis revolucian militon enSuda Italio kontraŭ laBurbonoj; sekve de tio suda Italio unuiĝis al norda Italio, kaj do, Giuseppe Garibaldi tre grave kontribuis al la unuiĝo de Italio sub la regado de Viktoro Emanuelo. Sed la heroa periodo de lia vivo forportis ankaŭ al li grandan parton de la fortoj. Lia sanstato senĉese malboniĝis kaj la2-an de junio1882 li mortis.