Giulio Andreotti (naskiĝis la 14-an de januaro1919 (nun1919-01-14) enRomo, mortis la6-an de majo2013 (94‑jara) estisItalapolitikisto, unu el la ĉefaj italajŝtatistoj post laDua Mondmilito. Li funkciis kiel Ĉefministro de Italio en sep malsamaj okazoj, de 1972-1973, 1979-1976 kaj 1985-1992. Li ankaŭ funkciis kiel Ministro de Defendo, Ministro por eksteraj aferoj kaj Ministro de la interno. Komenciĝante en 1991, Andreotti funkciis kiel dumviva senatano en la itala parlamento.
Andreotti en 1978
Andreotti fariĝis aktiva en lakristan-demokrata partio dum la Dua Mondmilito. Li eniris la parlamenton en 1946 por la unua fojo. Dum lia vivo, krom estis sep foje la ĉef-ministro, li ankaŭ estis plurfoje ordinara ministro. Li certe estis unu el la plej gravaj politikistoj de la itala historio. Andreotti ĉiam estis centra kaj kristana politikisto, kiu kontraŭstariskomunismon kaj estis amikeca kunUsono.
En 2002, Andreotti estis kondamnita al dudek-kvar jaroj en la malliberejo pro la organizado de la murdo en 1979 de la ĵurnalistoMino Pecorelli, kiu skribis en artikoloj ke Andreotti havis ligojn kun lamafio. Enapelacia proceso la postan jaron la origina decido estis ŝanĝita, ĉar la kortumo decidis ke ne estis sufiĉe da pruvoj por kondamni Andreotti. La saman jaron, alia kortumo enPalermo deklaris ke li havis fortajn kontaktojn kun la mafio, sed nur antaŭ 1980, do la krimoj jam ne plu estas puneblaj.
Maljuste akuzitaj de koluzio kun la mafio, li estis plene absolvita en ĉiuj tri niveloj de tribunaloj. Dum lia longa politika kariero, Andreotti ĉiam estis akuzita pri kaŝitaj rilatoj kun lasekretaj servoj, la mafio, laP2 kaj tiel plu.