Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Koeficiento de Gini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGini-indekso)
La grafiko de la koeficiento de Gini
Mondmapo montranta deenspezmalegaleco inter la loĝantaro ene de la landoj mem uzanta Gini-koeficientoj laŭ lando. Surbaze de datumoj de la Monda Banko, kiuj iras de 1992 ĝis 2018.[1]
Mondmapo montranta deriĉecmalegaleco inter la loĝantaro ene de la landoj mem uzanta Gini-koeficientojn laŭ landoj por 2019.[2]

Koeficiento de Gini mezurasmalekvivalentecon deenspezoj en laekonomio de iupopulacio (ŝtato,popolo,regiono ktp.). Tiunkoeficienton enkondukis laitalaekonomikistoCorrado Gini [korRAdo ĜIni].

La koeficiento de Gini estasnombro inter 0 kaj 1. 0 signifas la tutanekvivalentecon (ĉiumastrumaĵo havas la saman enspezon) kaj 1 signifas la tutanmalekvivalentecon (unupersono havas la tutan enspezon kaj aliaj havas nulan enspezon).

La koeficiento estas mezurita helpe deareoj sur laKurbo de Lorenzo.Tiu indikas por ĉiupartox de lapopulacio, kiun parton de la enspezoj havas lax malplej enspezantaj anoj.Se estas plenaegaleco, lakurbo de Lorenzo estasdiagonalo inter lapunktoj (0,0) kaj (1,1).Pro siadifino la kurbo de Lorenzo ne povas superi la diagonalon.La Gini-koeficiento estas larilato de la areo inter la kurbo de Lorenzo kaj la diagonalo kaj la areo sub la diagonalo (tiu areo egalas al 1/2).

La difino de la Gini-koeficiento estas aplikebla ne nur al enspezoj, sed ankaŭ alposedo (se neniu havas negativan posedon, t. e.ŝuldoj) aŭ aliaj sociaj ecoj.

Ekzemplaj valoroj de la koeficiento de Gini estas:

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "GINI index (World Bank estimate) | Data".data.worldbank.org. Retrieved 23 July 2020.
  2. "Global wealth databook 2019" (PDF).Credit Suisse.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Koeficiento_de_Gini&oldid=8641723"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp