Gilles JACQUIER (n. la25-an de oktobro1968 enÉvian-les-Bains - m. la11-an de januaro2012 enHoms) estisfrancaĵurnalisto. Li laboris por la televidkanaloFrance 3 ekde1991, kaj sekve fariĝis militĵurnalisto porFrance 2 en1999. Li interalie raportis la disvolviĝon de la militoj enIrako,Afganio kajKosovo.
Li mortis enHoms (Sirio), pro la proksima eksplodo de ŝrapnelo, dum li estis vojaĝanta kun dekunu siriaj oficialuloj kadre de enketo por la franca televiddokumentoEnvoyé Spécial. Lia morto kaŭzis tujan emocion enFrancio, tiel ke la franca ministro pri eksteraj aferojAlain Juppé petis al Sirio rapidan klarigon pri la cirkonstancoj de lia morto.