Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Giant Bomb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giant Bomb
video game news website • vikio • video game database • Jutubkanalovd
Dum6-a de marto 2008 - nekonata/nuntempe
FondintojJeff Gerstmann • Ryan Davisvd
SidejoSan-Francisko
LandoUsono
Posedata deRed Ventures • Paramount Streamingvd
TTTOficiala retejo
vdr

Giant Bomb (esperanteGiganta Bombo) estasusonavideoludaretejo kajvikio, kiu ĉefe proponas ludovideojn fare de influistoj aŭ famuloj, komentariojn, novaĵojn, kaj recenzojn. Ĝi estis kreita de la eksaj redaktoroj deGameSpot Jeff Gerstmann kaj Ryan Davis. La retejo estis elektita de la revuoTime kiel unu el la 50 plej rimarkindaj retejoj de 2011. Origine parto deWhiskey Media, la retejo estis akirita deCBS Interactive enmarto2012, poste vendita alRed Ventures en2020, kaj tiam alFandom en2022.

Post kiam li perdis sia postenon kiel redakcia direktoro deGameSpot, Gerstmann komencis labori kun teamo de retaj inĝenieroj por krei novan videoludan retejon. Lia intenco estis krei "amuzan videoludan retejon"[1] kiu ne tro peze traktus la komercan flankon de la ludo-industrio. La ĉefa redakcia stabo de la retejo konsistis ĉefe el iamaj redaktoroj deGameSpot.Giant Bomb estis malkaŝita la6-an de marto2008, unue kielblogo. La kompleta retejo estis lanĉita la21-an de julio2008. La oficejoj deGiant Bomb situis origine enSausalito,Kalifornio, antaŭ ol translokiĝi alSan-Francisko en2010, kun dua oficejo establita enNovjorko en 2014. Post lapandemio de KOVIM-19 en 2020, ambaŭ oficejoj estis fermitaj kaj la retejo permanente adoptis foran labormedion.

Enhavo deGiant Bomb estas kreita la stabo de la retejo same kiel de ĝia komunumo, kiu kontribuas al la videoluda datumbazo de la retejo. Tiuvikio estas malfermita al redaktado de ĉiuj registritaj uzantoj. La stabo deGiant Bomb kovras videoludajn novaĵojn kaj novajn eldonojn en formo de videoj, skribitaj artikoloj kajpodkastoj. Ilia semajna podkasto,Giant Bombcast, aperas ĉiumarde, kaj kovras la videoludan industrion same kiel okazaĵojn pri la retejo mem.Giant Bomb produktas kelkajn regulajn videoseriojn inkluzive deQuick Looks, 20–90 minutaj neredaktitaj komentoj pri lastatempe eldonitaj videoludoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. X-Play interview-Jeff Gerstmann. G4. March 6, 2008. Archived from the original on August 29, 2008.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Giant_Bomb&oldid=8984563"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp