Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Geto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je10 okt. 2022.

Geto, laŭ NovaPIV, estasurbakvartalo, kie la judoj devis loĝi laŭ ordono de la magistrato. La vorto estas uzata ankaŭ pri aliaj urbopartoj loĝataj de minoritatoj, ekzemple getoj denigruloj enUsono.

El laVenecia itala dialekto,Ghetto, nomo de kvartalo en Venecio, kie devis loĝi lajudoj.

El tio oni nomis poste per tiu nomo ĉiujn tiajn kvartalojn, kie la judoj, ĉu volonte, ĉu trudite, kunloĝis.

Finfine, ĉar tiuj kvartaloj estis ofte pro la persekutado kontraŭ judoj, mizeraj kvartaloj, kaj iel enfermitaĵejo de forpuŝitaj homoj, la vorto iĝis moderntempe ofte uzata por signi kvartalojn aŭ iaspecajn lokojn kie homoj ĉu estas iel trudataj loĝi en malprivilegiaj kondiĉoj (ekzemple: la nigrulaj getoj en Usono), ĉu malvolonte ĉu memvole disiĝas de la cetera mondo (ekzemple "nuntempe riĉuloj kreas "getoj"n kie ili vivas kune sub protekto de alarmiloj kaj privataj gardistoj"). En ambaŭ sencoj la vorto uzatas malŝate.

Dua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]

Getoj estis establitaj en teritorioj deUkrainio,Belorusio,Ĉeĥio,Hungario, plejparte tamen sur terenoj, kiuj antaŭlamilito apartenis alDua Pola Respubliko. Kreitaj i.a. enBjalistoko,Częstochowa,Kielce,Krakovo,Lublin,Lodzo,Radom,Varsovio,Vilno kajLvovo. Ĝenerale enokupata Pollandogermanoj fondis de 400 ĝis 600 getoj.

Kelkaj getoj

[redakti |redakti fonton]

En kulturo

[redakti |redakti fonton]

"In the Ghetto" (En la geto, origine titolita "The Vicious Circle", malvirta cirklo) estas kanto verkita de Mac Davis kaj famigita kaj popularigita fare deElvis Presley, kiu sukcesis per ĝi en 1969. Ĝi ne temas pri judoj, sed pri junulo kiu misedukiĝas en medio al krimado.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Geto&oldid=8462123"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp