| Gershom Scholem | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de decembro1897 (1897-12-05) en Berlino |
| Morto | 21-an de februaro1982 (1982-02-21) (84-jaraĝa) en Jerusalemo |
| Tombo | Sanhedria Cemetery(en) |
| Lingvoj | hebrea • germana |
| Ŝtataneco | Israelo Germanio |
| Alma mater | Munkena universitato Humboldt-Universitato en Berlino |
| Familio | |
| Patro | Arthur Scholem(en) |
| Patrino | Betty Scholem(mul) |
| Frat(in)oj | Werner Scholem(mul) |
| Edz(in)o | Fania Scholem(en) Escha Scholem(mul) |
| Okupo | |
| Okupo | filozofo bibliografo bibliofilo poeto teologo universitata instruisto pedagogo verkisto bibliotekisto historiisto judologo |
| Verkoj | Juda mistikismo kaj ties ĉefaj direktoj De Berlino al Jerusalemo Kabalo kaj ties simboloj Von der mystischen Gestalt der Gottheit: Studien zu Grundbegriffen der Kabbala On some basic concepts of Judaism |
Gershom SCHOLEM (naskiĝis la 5-an de decembro 1897 enBerlino, mortis la 21-an de februaro 1982 enJerusalemo, eminenta esploristo dejudamistikismo,filozofo, profesoro de laHebrea Universitato de Jerusalemo.
Li naskiĝis enGermanio en asimilitajuda familio. En juneco ligiĝis alcionisma movado. Unue studismatematikon en Berlino, sed ĝin ne finis. En la jaroj 1917-1918 studis matematikon kaj filozofion enJena, kaj en 1918-1922 filozofion,judismon kajŝemidajn lingvojn en Berlino kajMunkeno. En tiu ĉi tempo konatiĝis kun la plej eminentaj germanaj judoj. Ekkonis Martin Buber,Franz Rosenzweig kajWalter Benjamin. Buber inklinis lin okupiĝi pri juda mistikismo. Persone fascinis pri medio de ortodoksajĥasidoj, kiun ekkonis en Berlino. Dum mallonga tempo lekciis en laUniversitato de Berlino, sed jam en 1923 veturis alPalestino. En la jaroj 1925-1964 laboris kiel lekciisto de judismo kaj juda mistikismo en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Partoprenis aktive en la movado pri repaciĝo juda-araba. Vojaĝadis al kunsidoj de intelektuloj enAscona, kie i.a. ekkonisCarl Gustav Jung kajMircea Eliade. En 1959 esploradis enPollando.
Gershom Scholem dum la vivo estis aŭtoritato pri juda mistikismo, kaj lia laboro kaj personeco ekdominis tiun ĉisciencon. Ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ kreskanta kritiko flanke de junaj esploristoj, liaj laboraĵoj restas fundamentaj por tiu ĉi branĉo de judismo. Sian doktorigan tezon dediĉis al la libroSefer ha-Bahir, kaj en la unuaj jaroj de sia scienca laborado ekprofundiĝis enkabalon. Aparte valoraj estas liaj esploroj pri la doktrino de Sabbataj Cvi, en kiu vidis esencan faktoron de la evoluo de juda mistikismo ĝis la 18-a jarcento, kontraŭe al siaj antaŭuloj, kiuj vidis tie nur marĝenan epizodon. Rezulte de la laboraĵoj de Scholem sekvis rekono de mistikismo kiel esenca kaj neforviŝebla elemento de la juda kulturo kaj religiemo. En 1941 eldonis sian opus magnum -Die jüdische Mystik in ihren Hauptströmungen, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata kiel aparte valora. Aliaj gravaj temoj traktataj de Scholem estas problemo demesianismo, kiu estis por li unu el ĉefaj motoroj de ŝanĝiĝo en mistikismo kaj judagnostikismo, laŭ kiu konsideris ekzemple la Mistikon de Merkaba. Kiel la unua okupiĝis pli profunde pri la temaro de germana ĥasidismo kajprofeta kabalo de Abraham Abulafia. Nun en la Hebrea Universitato agas Centro de Esploroj pri Juda Mistikismo kaj Kabalo je la nomo de Gershom Scholem. Ankaŭ estas atribuataj premioj je lia nomo pro eminentaj atingoj en la fako.