Gers, jenfrance, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribitaokcitane, estas unu el ladepartementoj de lafrancaregionoOkcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provincoArmagnac. Ĝi etendiĝas sur6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estasAuch [oŝ], jen france,okcitaneAush. La departemento enhavas462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomoĜersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2]
Gers estasagrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.
Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo:confit kajgrashepataĵo.
El Gers interalie devenis la origina historia militistoD'Artagnan, kiu inspiris la francan verkistonAlexandre Dumas al samnoma ĉefrolo en la mondfama romanoLa tri musketeroj (franceLes Trois Mousquetaires).