Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Eŭropo. Por kemia elemento rigardu la paĝonGermaniumo.
Federacia Respubliko Germanio[1]
Federacia Respubliko Germanujo[2]
Bundesrepublik Deutschland

Flago de Germanio

Blazono de Germanio

FlagoBlazono
Nacia himno:national anthem of Germany
Nacia devizo:“Einigkeit und Recht und Freiheit”

(Germana por: Unueco, justo kaj libero)

suverena ŝtato
jurŝtato
sociala ŝtato
lando
lando ĉe la Balta MaroRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboBerlino
Oficiala(j) lingvo(j)germana lingvo
 
Lingvoj
Uzata(j) lingvo(j)ŝvaba dialekto, svisgermana lingvo, ripuara dialektaro, saterfrisa lingvo, jeniŝa lingvo, alemana, orientfrislanda platgermana lingvo, Suprasaksa germana dialekto, Main-Franconian, vestfala lingvo, leceburga lingvo, dana lingvo, malsuprasoraba lingvo, suprasoraba lingvo, Palatinata germana dialektaro, germana lingvo, nordfrisa lingvo, platgermana lingvo, germana signolingvo, okcidentjida lingvo
Plej ofta(j) religio(j)protestanta,katolika
Areo357 168 km²
Loĝantaro83 577 140 (2024)
Loĝdenso266 loĝ./km²
HorzonoUTC+01:00;
somereUTC+02:00
Interreta domajnode
LandokodoDEU
Telefona kodo+49
Plej alta punktoZugspitze
Plej malalta punktoNeuendorf-Sachsenbande
Politiko
Politika sistemorespubliko
ŜtatestroFrank-Walter Steinmeier
ĈefministroFriedrich Merz
ParlamentoBundesrat kajBundestag
Nacia tago3-a de oktobro,Tago de la germana unueco (ekde 1990)
Ekonomio
Valutoeŭro (EUR)
MEPlaŭ 2013[3]
– suma3 636 miliardoj daUSD
– pokapa44 999USD
 
Membro de
International Centre for Migration Policy Development(mul)Traduki(2020–)
Eŭropa aertransporta komando(2010–)
Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj(2009–)
Eŭropa Movada Kunordiga Centro(2007–)
Grupo de la 20(1999–)
International Commission for the Protection of the Rhine(en)Traduki(1999–)
International Commission for the Protection of the Danube River(en)Traduki(1998–)
Comprehensive Nuclear-Test-Ban Treaty Organization(en)Traduki(1998–)
G8(1998–)
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(1998–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1997–)
United Nations Convention to Combat Desertification(en)Traduki(1996–)
Schengen-spaco(1995–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
UNFCCC(1994–)
Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj(1992–)
Vajmara Triangulo(1991–)
Pintokunsido de Parizo(1990–)
Ekonomia, Valuta kaj Sociala Unio(1990–1990)
Vizorezigna programo de Usono(1989–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1988–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo(1987–)
OUNID(1985–)
Aŭstralia Grupo(1985–)
Antarkta traktato(1979–)
Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo(1977–)
Eŭropa Kosma Agentejo(1977–)
G7(1977–)
Monda Organizaĵo pri Turismo(1976–)
Traktato pri Atoma Nedisvastigo(1975–)
Unuiĝintaj Nacioj(1973–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1973–)
Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo(1970–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1969–)
Banko por Azia Disvolviĝo(1966–)
Eŭropa suda observatorio(1964–)
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo(1961–)
Internacia Evoluiga Asocio(1960–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(1960–)
Internacia Mara Organizo(1959–)
Internacia Konsilio de Milita Sporto(1959–)
Eŭropa Unio(1958–)
Internacia Atomenergia Organizaĵo(1957–)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio(1957–2009)
Internacia Financa Korporacio(1956–)
Internacia Civila Aviada Organizaĵo(1956–)
NATO(1955–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1954–)
Okcident-Eŭropa Unio(1954–2011)
Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj(1953–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1952–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1952–)
Monda Banko(1952–)
Internacia Valuta Fonduso(1952–)
Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco(1951–)
Unesko(1951–)
Monda Organizaĵo pri Sano(1951–)
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo(1951–2002)
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo(1950–)
Konsilio de Eŭropo(1950–)
Interpol(1923–)
Internacia Organizaĵo de Laboro(1919–)
Konvencio de Berno(1887–)
Universala Poŝta Unio(1875–)
Internacia Telekomunika Unio(1866–)
IT Planning Council(en)Traduki
Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro
Eŭropa Ekonomia Areo
Grupo de Kvar
Eŭrozono
Internacia Hidrografia Organizo
Internacia Energi-Agentejo
Eŭropa Paga Unio
Kariba Disvolva Banko
Grupo pri Teraj Observoj
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Organisation for Joint Armament Cooperation(en)Traduki
Atomkerna Provizanta Grupo
Afrika Banko por Disvolviĝo
CERN-KonsilioRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioGermana Esperanto-Asocio
vdr
Epizodo depodkastoKern.punkto pri germana federaciismo.

GermanioGermanujo estasdemokratafederacia ŝtato enMezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estasDanio,Pollando,Ĉeĥio (Landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio),Aŭstrio,Svislando,Francio,Luksemburgo,Belgio kajNederlando; laNorda Maro kaj laBalta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

La oficiala titolo estasgermane Bundesrepublik Deutschland [BUNdesrepubli:k DOJĈlant] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post laDua Mondmilito,Theodor Heuss - en EsperantoFederacia Respubliko Germanio laŭ lagazetara kaj informa centro de la federacia registaro de GermanioFederacia Respubliko Germanujo laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.[2] La federacia ĉefurbo kaj registara centro estasBerlino laŭ artikolo 22/1 de lakonstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo)Bonno. Ekde lagermana reunuiĝo de la 3-a de oktobro 1990 ĝi daŭrigas la ŝtatan agadon de la du antaŭaj laŭ laMalvarma Milito dividitaj germanaj ŝtatoj, neformale kutime nomatajokcidenta kajorienta Germanio, kiuj ambaŭ establiĝis en 1949.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenajlandoj.

Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj postRusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al laEŭropa Unio kaj estas interalie membro de laUnuiĝintaj Nacioj,Nato kaj laG8-ŝtatoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Germanio situas enMezeŭropo, inter 47°16'15" kaj 55°05'33" laŭ norda latitudo kaj inter 5°52'01" kaj 15°02'37" laŭ orienta longitudo. Germanio norde limas alDanio (sur longeco de 67 km), nordoriente alPollando (442 km), oriente alĈeĥio (811 km), sudoriente alAŭstrio (815 km, sen la limo tra laBodenlago), sude alSvislando (316 km, inkluzive la limon de laeksklavoBüsingen, sed sen la limo tra la Bodenlago), sudokcidente alFrancio (448 km), okcidente alLuksemburgo (135 km) kajBelgio (156 km) kaj nordokcidente alNederlando (567 km). La tuta longeco de la limo estas 3 757 km. La nordokcidentaj marbordoj deNorda Maro kajBalta Maro formasnaturan limon. En la sudo, Germanio havas porcion daAlpoj (vd.Montaroj kaj mallevaĵoj).

LaNordgermana EbenaĵoNordaj Malaltaj Teroj (germaneNorddeutsches Tiefland) estas unu el la ĉefaj geografiaj regionoj de Germanio. Ĝi estas la germana parto de laNordeŭropa Ebenaĵo. La regiono limas kun la marbordoj de la Norda Maro kaj de la Balta Maro norde, kun la Germanaj Centraj Altaj Teroj (die Mittelgebirge) sude, kun Nederlando okcidente kaj kun Pollando oriente.

Norda Germanio (germaneNorddeutschland) estas lingva, geografia, soci-kultura kaj historia areo ene de la Federacia Respubliko Germanio kiu inkludas la regionojn norde de la Uerdinger-linio.Suda Germanio (germaneSüddeutschland) estas la nomo por la sudaj partoj de la Federacia Respubliko Germanio, kutime konsiderata la federaciaj ŝtatojBavario kajBaden-Virtembergo same kiel la plej suda parto deHesio.

Akvovojoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de riveroj en Germanio.

La plej grava rivero de Germanio estas laRejno, venanta el Svislando, limanta al Francio, transiranta okcidentan Germanion (interalieRejnlandon) kaj forlasante alNederlando. Ĝin alfluas interalie la riverojNeckar,Majno,Mozelo,Ahr,Sieg kajRuhr.

En la sudo fluas laDanubo, fontanta enŜvabio, survoje alAŭstrio.

Venanta el Ĉeĥio, laElbo trafluas mezan kaj poste nordan Germanion kaj plilarĝiĝanta postHamburgo, ĝi fluas en la Nordan Maron. Same la nordan maron celas la riverojEmso kajWeser. LaOdro ekde la Dua Mondmilito estas limrivero alPollando.

Grandaj lagoj estas interalie laBodenlago kajMüritz. La lagoj de Bavario, ekzempleAmmersee,Chiemsee,Kochelsee,Simssee,Staffelsee,Starnberger See,Tachinger See,Tegernsee kajWaginger See, havas apartan ĉar fone de iliaj bordoj videblas la impresa montara panoramo de laAlpoj.

Gravas por la lando ankaŭ lakanaloj, subzorge de laAkvotransporta oficejo de Germanio.

Insuloj

[redakti |redakti fonton]
Kretroko sur la insuloRügen en 2003

Inter la plej gravaj insuloj de Germanio estasRügen,Usedom,Fehmarn,Sylt,Helgoland,Föhr,Nordstrand kajPellworm.

Mezurita laŭ la marborda linio, Germanio havas rimarkindan kvanton da insuloj. En laNorda Maro la insuloj plej ofte estas en arkipelagoj, kiuj antaŭsituas la firmteron kaj kiuj reprezentas reziduan firmteron separitan de marbordo per landmalaltiĝo kaj sekvanta superakvigado. Tiuj estas subdividitaj ennordfrisajn kajorientfrisajn insulojn, kiuj estas konsisteroj de la germanaVadmaro. La nord-frisaj insuloj apartenas alŜlesvigo-Holstinio kaj konsistas el la pli grandaj insulojSylt,Föhr,Amrum,Pellworm kajNordstrand kaj la konsiderinde pli malgrandajhaligoj (insuletoj). Laorientfrisaj insuloj, kiuj apartenas alMalsupra Saksio, estas tre similaj laŭ grandeco kaj konstruo. La plej granda el tiuj insuloj estasBorkum. Speciala kazo estas la tre malproksime situanta insuloHelgoland, la sola germana insulo en libera maro.

La insuloj situantaj en laBalta maro tendence estas pli grandaj kaj pli reliefiĝaj. La plej granda el tiuj kaj samtempe la plej granda insulo de la tuta lando estasRügen. Dua laŭ grandeco estasUsedom, kies orienta anguleto jam apartenas alPollando.

Montaroj kaj mallevaĵoj

[redakti |redakti fonton]
La Tirpintmasivo de la okcidenta flanko.

La plej bone konata, parte germana montaro estas laAlpoj, situanta en la sudo de Germanio kaj estanta la sola altmontaro en la tuta nacio. Tie situas la plej alta monto nomata Zugspitze (2.962 m, elparolata kiel Cúgŝpice). De la sudo ĝis la nordo la mezaltaj montaroj tendence plialtiĝas kaj vastiĝas. Tiel, la federacia subŝtato, en kiu la alpoj komenciĝas, nome alBavario, dividiĝas en la tiel-nomataSupra Bavario, kiu jam enkondukas la alpojn per pli alta grundo, kaj laMalsupra Bavario, kiu estas altece malpli alta ol la Supra parto de la subŝtato.

Alia konata montaro estas laHarco-montaro situante meze de Germanio kiel plej norda montaro de la lando. Ĝi situas en la subŝtatojMalsupra Saksio,Saksio-Anhalto kajTuringio. En la harca montaro ankaŭ situas la konata esperanto-urboHerzberg am Harz. La pejzaĝa regionoRhön estas mezalta montaro en la centro de Germanio. La teritorio etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La plej alta punkto estas la montoWasserkuppe, 950 metrojn super lamarnivelo, kies pinto apartenas al la komunumoGersfeld en Hesio.

Aliaj gravaj montaroj en Germanio estas laElba Grejsmontaro, laErcmontaro kaj laLuzacia Montaro. La plej alta mezmontara pinto estas laFeldberg (1.493 m) en laŜvarcvaldo.

Vidu ankaŭ artikolonListo de vulkanoj en Germanio.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Germanio.

Mezepoko ĝis Franca Revolucio de 1789

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojGermanio en la mezepoko kajGermana Renesanco.
Henriko la 3-a.

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭraprocezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, laorientfranka regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

Je la fino de la mezepoko, ĉirkaŭ1500 p.K., la tiel nomataSankta Romia Imperio de Germana Nacieco, la tiutempe unuiĝintaUnua Germana Regno kaj la posta orientfranka regno, konsistis el centoj da pli malgrandaj ŝtatoj. Sed ĝi estis nur loza lando, ĉar la princoj kaj reĝoj de la subŝtatoj ankoraŭ havis multe da politika potenco.

LaOstsiedlung (laŭvorte orienta setlado), nomeGermana orienta etendo, estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el laSankta Romia Imperio, speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orientaCentra Eŭropo kaj okcidentaOrienta Eŭropo. La koncerna areo proksimume etendis elSlovenio en la sudo alEstonio en la nordo, kaj etendis enTransilvanion sudoriente. Parte,Ostsiedlung sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de laTeŭtona Ordeno.

LaGermana Renesanco, parto de la NordaRenesanco, estis kultura kaj arta movado kiu etendis inter germanaj pensuloj en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiu originiĝis en la Itala Renesanco. Multaj areoj de artoj kaj sciencoj estis influitaj, ĉefe pro la etendo de la Renesanca humanismo al variaj germanaj ŝtatoj kaj princlandoj. Estis multaj avancoj faritaj ĉe la disvolvigo de novaj teknikoj en la kampoj de arkitekturo, artoj kaj sciencoj. Germanio produktis du antaŭenigojn kiuj hegemonios en la 16a jarcento tra tuta Eŭropo:presarto kajProtestanta Reformacio.

Kiam eksplodis laTridekjara Milito de 1618 ĝis 1648, la Imperio estis malplifortigita, ĉar en ĝiaj limoj estiĝis religiaj malsamoj inter la katolika kaj la protestantisma eklezio.

Fine de la 18-a jarcento, okazis unu el la plej gravaj okazaĵoj de la eŭropa historio: Per lafranca revolucio de 1789 komencis la nova Epoko de la Respubliko kaj la franca absolutismo estis detruita. Sed jam post iom da tempo akirisNapoleono Bonaparte, larevolucia estro, la ŝtatan potencon kaj nomis sin memImperiestro de la francoj. Tio ankaŭ influis la germanan politikon, ĉar Napoleono volis pligrandigi la teritorion de Francio.

1814 ĝis 1871

[redakti |redakti fonton]

Post dudek jaroj da sangoplena batalado, laNapoleonaj militoj, dum kiuj Napoleono provis aneksi aliajn landojn, finiĝis kaj la militintaj kontraŭuloj de Francio (tiuj estis Britio, Aŭstrio, Rusio, Prusio kaj la aliaj germanaj ŝtatoj) faris konferencon en Vieno (nomitaViena Kongreso de 1814), en kiu estis decidiĝonta la futuro kaj la nova strukturigo de la eŭropa kontinento. Eksaj ŝtatoj estis nun kunigitaj en pli grandaj, ekzemple en Bavario. Tiel la germana teritoria formad-proceso progresis. Sed la Viena Kongreso ankaŭ havis aliajn rezultojn por Germanio: LaGermana Federacio estis fondita, loza ŝtata alianco, kiu iomete rememorigas pri la eksa Sankta Romia Imperio, kiu estis disbatita per Napoleono en la jaro 1804. En tiu federacio lokiĝis ankaŭ la grandpotencoj Prusio kaj Aŭstrio, kiuj jam delonge konkuradis.

La ideoj, kiuj estis vekitaj en la Franca Revolucio pluvivis, kvankam la princoj kaj reĝoj de la militvenkintaj landoj refirmigis la monarĥiojn en la tiel nomataBidermajra epoko. Sed tiam la monarĥioj estis konfrontitaj kun demokratiistoj, kiam en la jaro 1848 en Francio denove eksplodis revolucio. La revolucio estis, same kiel en la jaro 1789, direktata kontraŭ la monarĥioj de Eŭropo. Ĝi ŝanĝis la situacion en multaj landoj, ekzemple en Francio ĝi restarigis respublikon, sed finfine la revolucio fiaskis, forigita de la trupoj de la monarkoj.

Dua Germana Imperio fondita enVersajlo, 1871. Bismarck staras centre en blanka uniformo.

Baldaŭ post laRevolucio de 1848, la plej grandaj potencoj ene de la Germana Federacio, Aŭstrio kaj Prusio, komencis kontraŭagi. La ministroprezidanto de la reĝlando Prusio,Otto von Bismarck, celis unuigi la germanajn ŝtatojn sub la prusa regado. Kiam Prusio aneksis la teritoriojn deŜlesvigo kaj Holstinio, kiuj estis regionoj en norda Germanio, Aŭstrio vidis danĝeron en la prusa potenco. En la jaro 1866 eksplodis milito inter la du grandpotencoj, kaj la Germana Federacio, fondita en la Viena Kongreso, disfalis. La sudgermanaj landoj aliĝis kun Aŭstrio kontraŭ Prusio, sed tamen ili ne povas venki super la tre progresema reĝlando.

Post la venko de Prusio en laInterfrata Milito (interfrata, ĉar Prusio kaj Aŭstrio estis ambaŭ delonge partoj de la Sankta Romia Imperio, do preskaŭ kiel fratoj), nova alianco estiĝis: laNordgermana Federacio, kiu estis konfederacio inter ĉiuj aliancanaj ŝtatoj de la Prusa Reĝlando en la Interfrata Milito.

Pluamilito kontraŭ Francio, kiu vidis la rapidan kreskon de la prusa potenco timante tro fortan najbaron, instigis la sudajn germanajn ŝtatojn aliĝi al la Nordgermana Federacio. Post venko super laFranca Imperio en 1871, Prusio estis venkanta mondpotenco, kaj nun ĝi povis esperi, havi sufiĉe da influo al la aliaj germanaj ŝtatoj. Por finigi laGermanan Unuigon, Bismarck sendis leteron al la bavaria regno, kiu jam havis grandan influon al la sudgermanaj landoj kaj persvadis lin fari alvokon al ĉiuj reĝoj de tiuj regnoj, proponi al la prusa reĝo titolon de Germana Imperiestro. Akceptinte tion, la prusa reĝoVilhelmo la 1-a iĝis Unua Imperiestro de la DuaGermana Imperiestra Regno - nun estante ne interŝtata alianco, sed tute firma imperia ŝtato.

1871 ĝis 1918

[redakti |redakti fonton]
Vilhelmo la 2-a.

Kun ĉirkaŭ du trionoj de ĝia teritorio kaj loĝantaro, Prusio estis la dominanta parto de la nova Germana Imperio; la reĝo de Prusio ankaŭ agis kiel Germana Imperiestro, kaj Berlino iĝis ĝia ĉefurbo. La politiko de Bismarcko celis formi aliancojn kun aliaj eŭropaj potencoj, izoli Francion kaj eviti militon.

Sed kiamVilhelmo la 2-a iĝis Imperiestro de la regno fine de la 19-a jarcento, Germanio serĉis mondvastan agnoskon per kolonioj, ekzemple enGermana Orient-Afriko,Germana Sudokcidenta Afriko,Togolando, kajKameruno.[4]. La tempo sekva estis akompanata de grandaindustriigo en Germanio, precipe en laRuhr-regiono. La plej multaj aliancoj, en kiuj Germanio estis iĝinta parto, ne estis renovigataj, kaj novaj aliancoj eksklusivis la landon.[5]

La 28an de junio 1914, okazis la tiel nomataatenco de Sarajevo, la mortigo de arkidukoFranz Ferdinand kaj lia edzino. Tio estis la finfina instigo de laUnua Mondmilito. Germanio, kiel parto de laalianco deCentraj Potencoj, devis suferi malvenkon kontraŭ laentento (granda alianco, interalie kun Francio kaj Britio) en unu el la plej sangoplenaj konfliktoj de ĉiuj epokoj. Ĉirkaŭ du milionoj da germanaj soldatoj mortis en la Unua Mondmilito.[6] KiamUsono eniris en la militon, ĝia prezidantoWoodrow Wilson postulis, ke Germanio demokratiiĝu antaŭ ol iuj traktatoj estis farotaj. Novembre 1918,Germana Revolucio eksplodis kaj devigis kaj Vilhelmon la 2-an kaj ĉiujn regantajn princojn eksiĝi. Armistico finigis la militon, la 11-an de novembro, kaj Germanio devis subskribi latraktaton de Versajlo junie 1919. En Germanio oni konsideris la traktaton kiel humiligan kontinuigon de la milito, kaj ĝi estas ofte citata kiel influo al la ascendo denaziismo.[7]Dume, 1917, eksplodis Soveta Revolucio en Rusio, kaj la lando fariĝis komunisma reĝimo, laŭ la ideo de la germana filozofoKarl Marks:Sovetunio fondiĝis.

1918 ĝis 1945

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojVajmara Respubliko kajNazia Germanio.
Adolf Hitler

EnVajmaro, kultura urbo en Germanio, estis malfermita laNacia Asembleo, kiu havis la taskon, doni al Germanio novan konstitucion post la malvenkita milito. Ĉar la Imperiestro jam estis eksiĝinta, la ŝtata formo iĝis demokratia, kaj pro tio la nova ŝtato nomiĝisVajmara Respubliko. Sed rekte en ĝia komenco, la respubliko devis suferi krizajn jarojn, dum kiuj okazis mortigoj de politikistoj, protestoj kontraŭ la traktato de Versajlo, mona krizo kaj okupo de la Ruhr-regiono per francoj kaj belgoj. Krome la nova regno ne estis parto de laLigo de Nacioj, mondvasta organizaĵo, kiu reprezentis la ŝtataron je tiu tempo kiel antaŭanton de Unuiĝintaj Nacioj. Tion ŝanĝisGustav Stresemann, kiu iĝis Regna Kanceliero en la plej krizoplena jaro 1923, en kunlaboro kun la franca ĉefministroAristide Briand, kaj por ebligi al Germanio la vojon al la ŝtataro, ili ambaŭ ricevis lanobel-premion pri paco.

Sed la germana dekstro konsideris laVersajlan Traktaton kiel nacian insulton, kaj kiam mortis Stresemann (kiel fondanto de paco inter Germanio kaj Francio) en 1929, la naziismo povis kreski kaj gajni anojn. En la jaro 1933 iĝisAdolf Hitler Regna Kanceliero, kiu estis ideologie tre dekstra politikisto, kiu devenis el Aŭstrio. Li estigis diktaturan Germanion. En tiu diktaturo li lasis persekuti naciajn minoritatojn kaj jam tri jarojn post lia kancelieriĝo, 1936, Germanio helpis al lafaŝisma revolucio en Hispanio. Kaj tri jarojn post tio, 1939, germanaj soldatoj ekatakis Pollandon; la komenco de laDua Mondmilito. Kiam ankaŭ Francio kaj la Sovetunio estis atakitaj de Germanio, kaj kiam Usono eniris en la militon, la milita fato sin turnis. La milito finiĝis en la jaro 1945, kiam Hitler sin mortigis kaj la armeo de Germanio kapitulacis.

Berlino en ruinoj post laDua Mondmilito

Post la milito, en kiu la germanoj denove estis venkitaj, la nazioj estis starigitaj antaŭ latribunalon de Nurenbergo, kie juĝistoj el la venkintaj ŝtatoj faris juĝojn super la ĉefkrimuloj de la milito. Oni vidis, ke la reĝimo de Hitler ne nur faris suferigan militon, sed ankaŭ estis opresinta ĉiujn, kiuj ne volis esti parto de tiu krimo. Ili praktikisgenocidon per mortigi 6 milionojn da Judoj (vd.Holokaŭsto), kaj ili mortigis ĉiujn aliajn homojn, kiuj ne similis al la modelo, kiu estis - laŭ la personeca impreso de Hitler - «arja».


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloForpelo de Germanoj (1944–1950).

Dum la lastaj etapoj de laDua Mondmilito kaj dum la post-milita periodo, Germanaj civitanoj kaj personoj de Germana praularo estis elpelitaj el variaj Orienteŭropaj landoj kaj senditaj al la restanta teritorio de Germanio kaj Aŭstrio. Post 1950, kelkaj el ili elmigris al Usono, Aŭstralio, kaj al aliaj landoj el tie post konstato de malfacila integriĝo al siaj novaj germanaj loĝlokoj. La koncernaj areoj estis ĉefa laiamaj orientaj teritorioj de Germanio, kiuj estis aneksitaj ĉefe dePollando kaj deSovetunio post la milito, same kiel la Germanoj kiuj estis loĝantaj trans la antaŭmilitaj limoj dePollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio, kaj laBaltaj ŝtatoj. LaNaziojestis farintaj planojn — nur parte kompletigitaj antaŭ la malvenko de Nazioj — por forigi multajn Slavajn kaj Judajn popolojn el Orienta Eŭropo kaj setligi la areon el Germanoj.[8][9] La postmilita elpelo de Germanoj formis gravan parton de la geopolitika kaj etna rekunfigurado de Orienta Eŭropo en la konsekvencoj de laDua Mondmilito, kiuj klopodis krei etne homogenajn landojn ene de redifinitaj landlimoj.[10] Inter 1944 kaj 1948 ĉirkaŭ 31 milionoj da personoj, kiel etnaj Germanoj ('Volksdeutsche') same kiel la Germanaj civitanoj ('Reichsdeutsche'), estis porĉiame aŭ provizore translokigitaj el Centra kaj Orienta Eŭropo.[11]

Iamaj orientaj teritorioj de Germanio

[redakti |redakti fonton]
Iamaj orientaj teritorioj de Germanio perditaj profite al Pollando kaj Sovetunio dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj aperas grize kaj nigre, respektive. Nuntempa Germanio estas markita ruĝe en tiu mapo.

Laiamaj orientaj teritorioj de Germanio (germane Ehemalige deutsche Ostgebiete) estas tiujprovincojregionoj orientaj al la nunaj orientaj limoj de Germanio (nome laOdro-Niso-limo) kiuj estis perditaj de Germanio post laUnua Mondmilito kaj poste en laDua Mondmilito. La teritorioj perditaj post la Unua Mondmilito estas plej el la Provinco Posen kajOkcidenta Prusio, kaj pliaj teritorioj perditaj post la Dua Mondmilito estasOrienta Prusio, Transpomeranio, Orienta Brandenburgo,Supra Silezio, kaj preskaŭ la tutaMalsupra Silezio.[12]

1945 ĝis 1990, du germanaj ŝtatoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Germanio#Du ŝtatoj en Germanio (1949-1990).
Okupitaj zonoj en Germanio, 1947.
Berlina Muro antaŭ laBrandenburger Tor antaŭ sia falo en 1989

1945: La Dua Mondmilito ege detruis multegajn urbojn en la tuta Eŭropo. La venkintoj konstatis, ke tiu milito estis eĉ pli vasta, pli detruiginta ol la Unua Mondmilito. Por tio, ke la mondpaco estu garantiota en la futuro kaj ke neniam denove ekestu militoj kiel tiaj, ili decidis je la fondiĝo deUnuiĝintaj Nacioj. Sed kvankam preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estis partoj de ĝi, la UN ne povis eviti la tiel nomatanMalvarman Militon: La malsimilecon kaj konkuradon inter lakomunisma sistemo de la Sovetunio kaj de lakapitalisma sistemo de Usono. La komunismo en la Sovetunio ne estis tia, pri kiaKarl Marks estis pensinta, sed ĝi havis reĝiman estraron.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOkupacio de Germanio.

Kiam Germanio estis dividita en kvar okupitajn zonojn,la franca, usona kaj brita zonoj unuiĝis, dum la sovetunia zono en la oriento restis sola. Sub la superforto de Usono, la okcidentajnekomunismaj ŝtatoj fondis la tiel nomatanNATO-n, militan pakton, en la jaro 1949. Poste fondiĝis alia milita pakto, nome laVarsovia Kontrakto, kiel ekvivalentakomunisma interŝtata alianco, dominata de la Sovetunio. La limo de la nekomunismaj al la komunismaj ŝtatoj estis nomataFera Kurteno. Kun laPlano Marshall, projekto por restarigi Eŭropon, lanĉita en 1947, Usono volis plibonigi siajn rilatojn al Germanio.

En la sovetunia parto de Germanio baldaŭ kreiĝis ŝtato nomitaGermana Demokratia Respubliko (GDR), dum en la nekomunisma, de Usono dominita parto, kreiĝis ŝtato kun la nomoFederacia Respubliko Germanio (FRG), kiel la lando, kiu hodiaŭ estas nomataGermanio. La eksa ĉefurbo, Berlino, estis dividita kaj konsistis nun el okcidenta parto, kiu apartenis al la FRG, kaj el orienta parto, kiu estis parto de GDR. En laGermana Konstitucio (de la FRG) estas deklarita la reunuiĝo de Germanio en libera Eŭropo kiel ŝtata celo.[13]

Aŭguste de 1961 estis kreita laBerlina Muro, kiel forigo de la Fera Kurteno kaj kiel signo de la divido de Germanio. La kialo por tio estis tumultoj en la GDR en 1953 kaj daŭraj fuĝoj el la GDR.

LaOstpolitik estis politiko gvidita de okcidentgermana kancelieroWilly Brandt, kiu celis kompromiti rilatojn inter Okcidenta Germanio kaj la komunistaj blokaj landoj uzante la sloganon "Ŝanĝo per proksimiĝo".

Per laGlasnost- kajPerestrojko-politiko deMiĥail Gorbaĉov, kiu plibonigis la rilatojn inter la Sovetunio kaj la NATO-ŝtatoj kaj precipe ŝanĝis aferojn koncerne la enlandan politikon, kaj per la konsentema politiko en la ambaŭ germanaj ŝtatoj kaj en Usono, la limo transpasebliĝis. Sed la instigon donis la popoloj mem, kiuj trapasis amase la limojn inter la komunismaj kaj nekomunismaj landoj en la jaro 1989. Finfine, la 3-an de oktobro 1990, okazis ŝtata akto en Berlino por la reunuiĝo de la du Germanioj al la unuiĝanta Federacia Respubliko Germanio.

Ekde la reunuiĝo

[redakti |redakti fonton]

Post kiam la tiel-nomatademando pri unueca germana ŝtato estis solvata, la politikistoj faris kelkajn decidojn por pliunuigi ambaŭ germanajn partojn. Oni decidis, ke la riĉaj federaciaj landoj pagu monon al la plimalriĉaj, inter kiuj estis precipe la orientgermanaj federaciaj landoj, al kiuj mankis ekonomia forteco, post kiam la socialisma ekonomio ne estis bone funkcianta dum ĉirkaŭ 40 jaroj. Krome, la ĉefurbo de la Federacia Respubliko moviĝis de Bonn alBerlino en la jaro 1999.

Paradokse, en la subŝtatoj, kiuj antaŭe estis partoj de la Germana Demokratia Respubliko kaj do estis socialismaj, la partioNPD ekis havi grandan influon al la popolo. Alie ol en la okcidenta landoparto, tiu ekstreme dekstra partio gajnis seĝojn en du orientaj federaciaj landoj, nome alMeklenburgo-Antaŭpomerio kajSaksio.

Politika sistemo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKonstitucio (Germanio).
Bundestag, plenkunvenejo.

La Federacia Respubliko estas federaciaŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambraparlamento (germaneBundestag), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.

Krom la parlamento ekzistas laFederacia Konsilio (germaneBundesrat), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto nek ĉambro de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la malnovaReichstag antaŭ 1806. La Federacia Konsilio konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).

Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron (germaneBundeskanzler) laŭ propono de laFederacia Prezidanto. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidanto la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur se ĝi samtempe elektas novan. Tiu procedo nomiĝaskonstruamocio de demisio (germaneKonstruktives Misstrauensvotum).

La plej alta reprezentanto estas laFederacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomataFederacia Kunveno. Tiu organo kunvenas nur por elekti Federacian Prezidanton, kutime ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Ekzemple, la prezidanto rajtas dissolvi la parlamenton.

LaFederacia Kabineto aŭ laFederacia Registaro (germane BundeskabinettBundesregierung, mallongigita:BReg, plennomo:DieBundesregierung der Bundesrepublik Deutschland, kio signifas la Federacia Registaro de la Federacia Respubliko de Germanio) estas laplenuma povo de Germanio. La kabineto konsistas el lakanceliero (ĉefministro) kaj diversajministroj. Kabinetaj proceduroj estas bazitaj sur Artikoloj 62 ĝis 69 de laGermana konstitucio.

Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas laKristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario:Kristansociala Unio) kaj laSocialdemokrata Partio (SPD). Krom tiuj en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2013) sidas la frakcioj de la verduloj (Alianco '90/La Verduloj) kaj de laMaldekstra Partio, kiu antaŭe nomiĝis PDS (Partio por Demokratia Socialismo). La libera partio (FDP), kiu ĉiam apartenis al la parlamento ekde la kreiĝo de la respubliko, ne plu apartenas al ĝi ekde la federacia elekto de 2013.

LaRegistaro de Germanio disponas je sia servo de la agado deGazetara kaj informa centro kiu kolektas ĉiujn informojn de la unuopaj ŝtataj ministerioj kaj de la oficejo de la federacia kanceliero de Germanio, kiun ĝi peras al novaĵagentejoj, amaskomunikiloj, unuopaj ĵurnalistoj kaj al la ĝenerala publiko.

Politika subdivido

[redakti |redakti fonton]

Marko sur bildo

La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germaniofederaciaj landoj (LandBundesland, pl.Länder). Ili estas ŝtatecaj politikaj unuoj. Ekde 1990 estas 16 landoj:

Ano de federacia lando estas ĉiu loĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj loĝantoj.

Inter la Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, laFederacia Konsilio (Bundesrat), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Eksteraj rilatoj

[redakti |redakti fonton]
Angela Merkel estas konata figuro en la internacia politiko; tie kunPetro Poroŝenko kajJoe Biden, 7a de februaro 2015.

Jam komence de la 20-a centojaro, Germanio estis “tro malgranda por regi super aliaj, sed tro granda por la balanco de potencoj enEŭropo[14]. Ke Germanio estas “tro granda por Eŭropo, sed tro malgranda por la mondo”[15][16], estas fakto ankaŭ koncerne la hodiaŭan Germanion, kiu ŝajnas havi precipan rolon en la Eŭropa politiko. Tion kaŭzis la financa dominanteco de Germanio, pro kiu Angela Merkel, kiu estas kanceliero dum la Eŭropa ŝuldokrizo, gajnis da politika potenco ankaŭ en la aliaj landoj deEU. EnGrekio, kie lakrizo plej fortas, koleriĝintaj demonstraciantoj nomis la germanan ŝtaton “kvara regno”, aludante al la “tria regno”, kiu estas sinonimo deNazia Germanio.

Ekde la eniĝo de okcidenta Germanio en laNATO, la federacia respubliko apartenas al alianca sistemo deUsono, kiu estas ties plej grava partnero sur la internacia scenejo. Krome, la germana nacio provas ĉiam teni bonajn rilatojn alIsraelo, al kiu ĝi ŝuldas multon pro la nazia diktatoreco.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkonomio de Germanio.

La ekonomio de Germanio estas la unua plej granda en Eŭropo kaj la kvara plej granda en la mondo laŭmalneta enlanda produkto, aktuale en 2017. Germana MEP estis 3,69duilionojUSD tiun jaron.MEP pokape, ekskludante aĉetpovo-parecon (PPP), estis proksimume 52,000 USD, kaj estis la16-a plej alta en la mondo. En 2013 lamalneta enlanda produkto estis laŭ aktualaj prezoj 3 636 miliardoj da usonaj dolaroj,[3] do mezume ĉirkaŭ 44 999 usonaj dolaroj por ĉiu loĝanto. Ĉefa faktoro de la bona industrio de Germanio estis dum multaj jarcentoj la grundajkarbo-provizoj en laRuhr-Regiono.

La germana ekonomio estas eksportorientita. Aktuale en 2017, la volumo de eksportaĵoj de Germanio estas la tria plej alta en la mondo, postĈinio kajUsono kaj je konsiderinda marĝeno de la kvara plej granda eksportisto,Japanio. Kaj eksportaĵoj konsistigis 47% de ĝia MEP tiujare, indico signife pli alta ol tiu de Ĉinio kaj Usono. Ĉi tio estas malgraŭ la relativa forto de laeŭro. Ĝiaj ĉefaj komercaj partneroj inkluzivasFrancion, Usonon, Ĉinion,Brition,Italion kajNederlandon. La ĉefaj eksportindustrioj estasveturiloj, maŝinaro, elektronika ekipaĵo, kemiaĵoj kaj farmaciaĵoj.

Industrio konsistigis ĉirkaŭ 30% de MEP en 2017. Ĉi tiu indico estas relative alta por okcidentaj landoj, kvankam, kiel aliaj landoj, la parto de industria produktado malpliiĝas ekde la fino de la 20-a jarcento. La industria sektoro dependas de sperta personaro, reputacio kaj multjara tradicio. Signifa rolo en la industrio estas ludita fare de malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, kelkaj el kiuj estis familioposedataj dum generacioj (ĉi tiuj entreprenoj estas neformale referitaj kielMittelstand).

Agrikulturo laborigas proksimume 1.4% de la laborantaro, rekte kontribuas proksimume 0.7% de la MEP (aktuale en 2017), kaj liveras grandan parton de la krudaĵoj por la nutraĵa industrio - laktejoj, vinfarejoj kajbierfarejoj ekzemple. Relative granda parto de la agrikultura produkto venas de malgrandaj familiaj bienoj, kvankam la parto de kompanioj kiuj posedas gigantaj bienoj konstante pliiĝas. La lando estas benita kun fekunda kaj facile kultivebla tero kaj akvo, kaj proksimume duono de sia areo estas uzita por agrikulturo. Inter la gravaj kultivaĵoj estascerealoj,sukerbetoj kajterpomoj, same kielbrutaro, ĉefeporkoj kajbovoj porviando kajlakto.

Germanio havas ampleksanbonfartan sistemon, kiu provizas civitanojn per diversaj servoj. La socia bonfara sistemo en Germanio havas profundajn historiajn radikojn; Ĝi komenciĝis per la proksima rilato inter la individuo kaj socio kiu kreiĝis post lareformacio, tra la reviviĝo de laprusia reĝlando post latridekjara milito, kaj poste je komenco de laindustria revolucio. La antikva bonfara sistemo estas rigardata kiel pozitiva aspekto de germana socio, kaj multaj germanoj fieras pri ĝi. La sistemo disponigasuniversala sanzorgado (kvankam neregistara),senlaborsubtenojn, infansubvenciojn kaj aliajn sociajn bezonojn.

Temo, kiu kaŭzas maltrankvilon en Germanio, estas la alta nivelo desenlaboreco, kiu restas alta dum multaj jaroj (precipe en la orientaj landoj kaj ĉe junaj plenkreskuloj), kaj kaŭzas malpliiĝon de loka postulo, kiu malrapidigas la ekonomian kreskon. Tamen, la germana ekonomio devis sorbi la kostojn de lareunuiĝo, faktoro kiun iuj riproĉas por la malrapida kreskorapideco de Germanio kompare kun aliaj landoj en la Eŭropa Unio. Ĝis hodiaŭ, en la areoj kiuj apartenis alOrienta Germanio, ekzistas neniu taŭga ekonomia infrastrukturo por la establado de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kiuj estis la fundamento de la ekonomia sukceso deOkcidenta Germanio.

Kompanioj

[redakti |redakti fonton]

El la mondaj 500 plej grandaj kompanioj mezuritaj laŭ iliaj enspezoj en 2014 listigitaj per laFortune Global 500, 28 estas ĉefsidejitaj en Germanio. 30 Germanio-bazitaj kompanioj estas inkluditaj en la germanaakciaindico (Deutscher Aktienindex, DAX). Konataj internaciajfirmaoj inkludas la sekvajn:Mercedes-Benz,BMW,SAP,Volkswagen,Audi,Siemens,Allianz,Adidas,Porsche, kajDHL (en lagermana poŝta grupo)[17].

Germanio estas agnoskita por sia granda parto da fakaj malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Ĉirkaŭ 1 000 el tiuj entreprenoj estas, en la tutmondamerkato, estroj en sia fako[18].Berlino evoluigis floran, kosmopolitan centron porekfirmaoj kaj iĝis gvida loko por riskkapitalo-financita firmaoj en laEŭropa Unio.[19].

Scienco kaj teknologio

[redakti |redakti fonton]
Superkonduktantaresonancakavo elniobo por TESLA-projekto enHamburgo; la kavo je 1,25 m havas resonancfrekvencon de 1,3Ghz.

Germaniaj atingoj en la sciencoj estis signifaj, kaj strebado al esploro kaj disvolvigo (angleresearch and development, mallongigoR&D) estas esenca parto de la ekonomio[20].

Eŭropa kosma operacia centro (EKOC) enDarmŝtato.

Germanio estis la hejmo de multaj famajinventistoj kajinĝenieroj, kiajJohannes Gutenberg, kiu estas konsiderita kiel inventisto de lapresmaŝino de moveblaj tipoj en Eŭropo;Hans Geiger, la kreinto de lakalkulilo Geiger; kajKonrad Zuse, kiu konstruis la unuan plene aŭtomatan ciferecankomputilon[21][22]. Tiaj germanaj inventistoj, inĝenieroj kaj industriuloj kiel la grafoFerdinand von Zeppelin[23],Otto Lilienthal,Gottlieb Daimler,Rudolf Diesel,Hugo Junkers kajKarl Benz helpis elvolvi modernanaŭtomobilan kajaviadilantransport-teĥnologion[24]. Germanaj institucioj kiel la germana kosma centro (germaneDeutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt) estas la plej granda kontribuanto alEŭropa Kosma Agentejo (EKA). Laaerospaca inĝenieroWernher von Braun evoluigis la unuan kosmanraketon ĉePeenemünde kaj poste estis elstara membro de la usona agentejoNASA kaj evoluinta laSaturn-5 kiel luna raketo.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de Germanio konsistas laŭ etnoj el 95,1%germanoj, 2,4%turkoj, 0,7%italoj, 0,4%grekoj, 0,4%poloj kaj 1,1% aliaj. Laŭ religioj estas 32,3%katolikoj, 32,1%protestantoj, 3,2%islamanoj, 3% anoj de aliaj religioj kaj 28,5% homoj senkonfesio.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikologermana lingvo.

La oficiala lingvo estas la germana. Krome ekzistas minoritataj lingvoj tradicie parolataj sur la germana teritorio, kiel laplatgermana,dana,frisa kajsoraba; ĉi tiuj kvar lingvoj estas oficiale agnoskitaj minoritataj lingvoj. Krome ekzistas minoritataj lingvoj de enmigrintoj, kiuj tamen ne estas oficiale agnoskitaj: laturka, larusa, lapola kaj aliaj.

Demografio

[redakti |redakti fonton]
evoluo de la loĝantaro de Germanio de 1961 ĝis 2010

La plej grandaj urboj de Germanio estas:

N-roloĝantonombrourbo
1.3 644 826Berlino (Berlin)
2.1 841 179Hamburgo (Hamburg)
3.1 471 508Munkeno (München)
4.1 085 664Kolonjo (Köln)
5.753 056Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main)
6.634 830Stutgarto (Stuttgart)
7.619 294Duseldorfo (Düsseldorf)
8.587 857Lepsiko (Leipzig)
9.587 010Dortmundo (Dortmund)
10.583 109Asindo (Essen)
11.569 352Bremeno (Bremen)
12.554 649Dresdeno (Dresden)
13.538 068Hanovro (Hannover)
14.518 365Nurenbergo (Nürnberg)

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
La germanakomponistoLudwig van Beethoven (1770-1827).

La germana lando estas ofte nomataDas Land der Dichter und Denker (la tero depoetoj kajpensuloj).[25] La germana kulturo ekis multe antaŭ la apero de Germanio kiel naci-ŝtato kaj ĝi enhavis la tutan zonon degermana lingvo. Ekde ties radikoj, la kulturo, en Germanio formiĝis de la ĉefaj intelektaj kaj popularaj tendencoj en Eŭropo, kajreligiaj kajnereligiaj. kiel rezulto, estas malfacile identigi difinitan tradicion kiel germana separante ĝin el la pli ampleksa kadro de la alta kulturo tuteŭropa.

Alia sekvo de tiuj cirkonstancoj estas la fakto ke kelkaj historiaj figuroj, kiajWolfgang Amadeus Mozart kajNikolao Koperniko, inter aliaj, kvankam ne estis ŝtatanoj de Germanio en la moderna senco, devas esti konsiderataj ene de la kunteksto de la kultura germana etoso por kompreni iliajn verkojn.

Scienco

[redakti |redakti fonton]
Alexander von Humboldt (1769–1859).

Germanio estis hejmo de kelkaj el la plej elstaraj priserĉistoj en diversaj sciencaj fakoj.[26] LaNobel-premio estis aljuĝita al pli ol 100germanaj (ĉu devenaj aŭ ŝtatanece) premiitoj[27]. En la komenco de la20-a jarcento, germanaj premiitoj havis pli da premioj ol ajna alia nacio, speciale en lasciencoj (fiziko,ĥemio, kajfiziologiomedicino)[28][29]Rimarkindaj germanajfizikistoj antaŭ la 20-a jarcento inkludas lasciencistojnHermann von Helmholtz,Joseph von Fraunhofer kajGabriel Daniel Fahrenheit, inter aliaj.

PosteAlbert Einstein enkondukis larelativecan teorion prilumo kajgravito en 1905 kaj 1915 respektive. Kune kunMax Planck, li estis instrumenta en la enkonduko dekvantuma mekaniko, en kiuWerner Heisenberg kajMax Born poste plenumis gravajn kontribuojn[30].Otto Hahn estis pioniro en la kampoj deradioĥemio kaj malkovrisnuklean fision. La atingoj deAlbert Einstein,Max Planck kajOtto Hahn ludis gravan rolon por la fondo de la modernafiziko kaj laatomkemio, kiujnWerner Heisenberg kajMax Born plie disvolvigis.[31].Wilhelm Conrad Röntgen malkovris laikso-radiojn, nome atingo kiu havigis al li la unuaNobel-Premion pri Fiziko en 1901.[32][33]. En Germanio kaj aliaj landoj, la ikso-radio nomiĝas"Röntgenstrahlen" (radioj de Röntgen). La laboro deHeinrich Rudolf Hertz en la kampo de laelektromagnetaradiado ludis ŝlosilan rolon por la disvolvigo de la modernatelekomunikado.[34].Wilhelm Wundt estas fama ĉar disvolvigis la unuanlaboratorion depsikologio, al kiu oni donis poste la kategorion descienco.[35]Alexander von Humboldt kaj lia verko kielnatursciencisto kajesploristo estis fundamenta por labiogeografio.[36].Robert Koch estis fondinto demikrobiologio.

La germanafizikistoAlbert Einstein (1879-1955).

Nombraj gravajmatematikistoj naskiĝis en Germanio, kiajCarl Friedrich Gauss,David Hilbert,Bernhard Riemann,Gottfried Leibniz,Karl Weierstrass kajHermann Weyl.

Gravaj institucioj de esplorado estas laSocieto Max Planck, laHelmholtz-Gemeinschaft kaj laSocieto Fraunhofer. Tiuj laboras ĉu sendepende aŭ konektataj ekstere al la universitata sistemo kontribuante konsiderinde al la scienca produktado. La prestiĝa premio Gottfried Wilhelm Leibniz estas atribuata ĉiujare al dek sciencistoj kaj akademianoj. Kun maksimuma kvanto de 2,5 milionoj deeŭroj, estas unu el la premioj de esplorado plej alte dotitaj en la mondo.[37]

Literaturo kaj filozofio

[redakti |redakti fonton]
La filozofoFriedrich Nietzsche (1844-1900).

La germana literaturo komencis je laMezepoko kaj per la verkoj de verkistoj kiajWalther von der Vogelweide kajWolfram von Eschenbach. Diversaj germanaj aŭtoroj kaj poetoj atingis grandan agnoskon, kiajJohann Wolfgang von Goethe kajFriedrich Schiller. La kolektoj depopolrakontoj publikigitaj de laFratoj Grimm popularigis la germanan folkloron je internacia nivelo. La plej influantaj aŭtoroj de la 20a jarcento estasThomas Mann,Bertolt Brecht,Hermann Hesse,Heinrich Böll kajGünter Grass.

La influo de Germanio en la filozofio estas historie grava kaj multaj elstaraj germanaj filozofoj kontribuis al formigo de laokcidenta filozofio el la Mezepoko.Gottfried Leibniz kaj liaj kontribuoj alraciismo, la pensaroj deImmanuel Kant,Georg Wilhelm Friedrich Hegel,Friedrich Wilhelm Joseph Schelling kajJohann Gottlieb Fichte preparis laidealismon,Karl Marx kajFriedrich Engels formulis la teorion de lakomunismo,Arthur Schopenhauer disvolvigis la komponon de la metafizikapesimismo,Friedrich Nietzsche disvolvigis laperspektivismon, la verko deMartin Heidegger enEsto kaj Tempo, kaj la sociaj teorioj deJürgen Habermas estis ĉefe influaj.

Muziko

[redakti |redakti fonton]
Johann S. Bach
Toccata und Fuge d-Moll BWV 565
Ludwig v. Beethoven
5-a simfonio
Richard Wagner
Die Walküre

En Germanio disvolviĝis kelkaj el plej rekonataj komponistoj de la eŭropaklasika muziko, kun inkludo deJohann Sebastian Bach,Ludwig van Beethoven,Johannes Brahms kajRichard Wagner. El2006, Germanio estas la kvina merkato de lamuziko en la mondo kaj estis influinta en la muzikopop,rok kaj laindustria metalroko pere de artistoj kiajModern Talking,Rammstein, Lacrimosa,Kraftwerk,Scorpions kajTokio Hotel.

Arto kaj arkitekturo

[redakti |redakti fonton]
Palaco de Schwerin,Meklenburgo (1358—1857)

Nombraj germanajpentristoj ĝuis el internacia prestiĝo tra siaj verkoj en diversaj artaj tendencoj.Lucas Cranach la Maljuna,Hans Holbein la malpliaĝa,Matthias Grünewald, kajAlberto Durero estis gravaj artistoj de laRenesanco,Caspar David Friedrich de laRomantismo, kajMax Ernst de lasuperrealismo.

Inter la germanaj kontribuoj enarkitekturo oni inkludas la stilojn kajkarolida kaj otona, kiuj estas gravaj pioniroj de laromaniko. La regiono poste konvertiĝis en la loko de gravaj verkoj en stiloj kiajgotika,renesanca kajbaroko. Estas speciale grava en la unuaj modernaj movadoj, ĉefe tra la movadoBauhaus fondita deWalter Gropius.Ludwig Mies van der Rohe iĝis unu el la plej renomataj arkitektoj de la mondo en la dua duono de la20a jarcento. La fasado elvitro en lanuboskrapuloj estis lia ideo.[38]

Kinarto

[redakti |redakti fonton]

La germana kinarto estis ĉefe influa dum la jaroj de la Respubliko de Weimar, ekzemple pro la germanaj esprimistoj kiajRobert Wiene(La kabineto de la Doktoro Caligari) kajFriedrich Wilhelm Murnau. La naziisma epoko produktis gravajn verkojn kiaj la filmoMünchhausen (1943) aŭ la polemika laboro de la reĝisorinoLeni Riefenstahl.

Dum la periodo 1970-1980 reĝisoroj kiajVolker Schlöndorff,Werner Herzog,Wim Wenders,Rainer Werner Fassbinder metis la germanan kinarton revene en la internacia scenejo pere de filmoj foje provokemaj. Pli ĵuse, filmoj kiajDas Boot (1981),Lola rennt (1998),Good bye, Lenin! (2003),Gegen die Wand (2004),Der Untergang (2004) kajDas Leben der Anderen (2007) ĝuis internacian sukceson.

LaBerlinale, okazinta jare ekde 1951, estas unu el la kinfestivaloj plej prestiĝaj. La ĉiujara ceremonio de laEŭropa Filmpremio okazas ĉiun duan jaron en la urbo Berlino, kie troviĝas laEŭropa Filmakademio. La studiojBabelsberg enPocdamo estas la plej malnovaj grandskale en la mondo kaj konstituas internacian centron por la produktado de filmoj. Unu el la plej famaj germanaj filmoj de nia tempo estasTimm Thaler aŭ La vendita rido (2017), bazita sur la samnoma libro.

Kuirarto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKuirarto de Germanio.
Tradiciajblankaj kolbasoj, servitaj kun dolĉamustardo kaj molabreco

Lagermanakuirarto varias multe el regiono al alia de la teritorio kaj estas tre influita de la kultura kaj socia medioj, ekzemple, la regionoj de la sudo deBavario kajŜvabio kunhavas multe stilojn kaj tipajn pladojn kun la najbaroj kajsvisaj kajaŭstriaj. En laokcidento la influoj el lafranca kuirarto estas sufiĉe pli markitaj kaj montras reciprokajn influojn pri vinproduktado kun tiu lando, dum la regionoj de laoriento montras influojn el la landoj deOrienta Eŭropo kaj tiuj de la nordo kun lanederlanda kuirarto, ĉefe ĉe lamarbordaj zonoj en kiuj troveblas abundo de pladoj elfiŝaĵo, kaj krome estas multaj elementoj komune kun laskandinavia kuirarto.

Estas multaj specoj defromaĝoj. La nigra pano (Pumperniklo kaj aliaj) estas pli tipa proporcie ol ĉe aliaj najbaraj landoj. Por trinkaĵoj, krom la tipajvinoj kajbieroj, eble la nacia trinkaĵo (Biero en Germanio), en Germanio estas tre popularaj labrandoj produktitaj el fruktoj, kiajkirsch. Multe trinkiĝassukoj, kaj miksaĵoj el sukoj kajminerala akvo nomatajŝorlo. Tipaj regionaj pladoj estasflamkukoj,saŭrkraŭto,knedlikoj,mielkukoj inter aliaj.

Sporto

[redakti |redakti fonton]
Signal Iduna Park estas la plej granda futbalastadiono en Germanio.

Futbalo estas la plej populara sporto en Germanio. Lanacia teamo gajnis laFutbalan Mondpokalon 4-foje (1954, 1974, 1990 kaj 2014), kaj aperas en la finalo multfoje. La teamo ankaŭ gajnis laEŭropan Futbal-Ĉampionadon 3-foje (1972, 1980 kaj 1996) kaj aperas en la finalo multfoje. La supra futballigo en Germanio estas laBundesliga. Ankaŭ, laGermana Futbal-Asocio (Deutscher Fußball-Bund) estas la plej granda en la mondo. Kelkaj el la mondaj plej bonajfutbalistoj venis de Germanio. Inter ili inkludiĝasMiroslav Klose,Oliver Kahn,Gerd Müller,Michael Ballack,Bastian Schweinsteiger,Franz Beckenbauer, kaj tiel plu. Plie, multajturniroj okazis en Germanio. La plej freŝdataj estis laFutbala Mondpokalo 2006 kaj laVirina Futbala Mondpokalo 2011. LaAudi Cup okazas en Germanio ĉiujare enMunkeno.

Germanio ankaŭ estas konata pro siajaŭtosportoj, kie kompanioj kiel la BMW, Mercedes-Benz, Aud brilis. Inter sukcesaj germanaj vetkuro-ŝoforoj estasMichael Schumacher kajSebastian Vettel.

Sukcesajtenisistoj ankaŭ venis el Germanio, inkluzivasSteffi Graf kajBoris Becker. Pli freŝdate,Sabine Lisicki atingis lafinalon en la virina turniro deWimbeldon en 2013.

Germanio estas unu el la plej bonaj landoj en laOlimpiaj Ludoj. Germanio estas la tria en la listo de la plej nombraj olimpikaj medaloj en la historio (miksante okcidentajn kaj orientajn germanajn medalojn). La lando finis unuan rangon en laVintra Olimpiko 2006, kaj dua en laVintra Olimpiko 2010. Germanio ricevis kvinan rangon en la Someraj Olimpikoj2008 kaj2016.

Institucioj

[redakti |redakti fonton]
"poŝta turo", la konzerna centralo deDeutsche Post AG en Bonno.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto en Germanio.

La lingvo Esperanto havas gravan historion en la lando. LaUniversala Kongreso jam okazis 8-foje en germanaj urboj. Listo de germanaj esperantistoj troviĝas jene:Listo de germanaj esperantistoj.

La landa Esperanto-Asocio estas laGermana Esperanto-Asocio.

Oficialaj informiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. laŭ laGazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio
  2. 2,02,1Laŭ la pdf-dosieroAmtliche Übersetzungen für "Bundesrepublik Deutschland"
  3. 3,03,1Raporto deIMF (Internacia Monfonduso)
  4. (2005) Black, John:100 maps. Sterling Publishing, p. 202.ISBN 9781402728853.
  5. Fulbrook 1991, paĝoj 135, 149.
  6. Crossland, David, "Last German World War I Veteran Believed to Have Died", Spiegel Online, 22-a de Januaro 2008.
  7. Lee, Stephen J.. (2003)Europe, 1890–1945. Routledge, p. 131.ISBN 9780415254557.
  8. Hans-Walter Schmuhl. The Kaiser Wilhelm Institute for Anthropology, Human Heredity, and Eugenics, 1927–1945: crossing boundaries. Volume 259 of Boston studies in the philosophy of science. Coutts MyiLibrary. SpringerLink Humanities, Social Science & LawAuthor. Springer, 2008.(ISBN 1-4020-6599-X), 9781402065996, p. 348–349
  9. Yad Vashem, Generalplan Ost. Arkivita ella originalo je 2003-11-30. Alirita 2017-09-06 .
  10. Jan-Werner Müller. (2002)Nationhood in German legislation. Cambridge University Press, p. 254–256.
  11. Paul Robert Magocsi,Historical Atlas of East Central Europe, University of Washington Press (1993), pp. 164-68;(ISBN 0295972483). Porter,The Ghosts of Europe.
  12. Escepte pro malgranda areo oriente de, kaj ĉirkaŭHoyerswerda.
  13. Stefan Brauburger kaj Georg Graffe:Die Wege der Deutschen (2010, filmo de ZDF) el:Die Deutschen,[1]Arkivigite je 2011-12-13 per la retarkivoWayback Machine.
  14. Knopp, Guido:Die Deutschen. Wilhelm und die Welt. Ligilo:http://www.youtube.com/watch?v=h1lQjD8XydM. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  15. Hofmann, Gunter:Merkels Deutschland. Zu groß für Europa, zu klein für die Welt. El:Cicero. Publikigata la 3-an de Januaro 2012. Ligilo:http://www.cicero.de/berliner-republik/zu-gross-fuer-europa-zu-klein-fuer-die-welt/47853 . Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  16. Brössler, Daniel:Deutschlands Stellung in der Welt. Zu klein für die Welt, zu groß für Europa. El:Süddeutsche Zeitung (SZ). Publikigata la 23-an de Septembro 2012. Ligilo:http://www.sueddeutsche.de/politik/deutschlands-stellung-in-der-welt-imperium-aus-versehen-1.1475103-2. Vidita la 22-an de Decembro 2013.
  17. Best Global Brands - 2014 Rankings (2014-takso) (angle). Interbrand. Arkivita ella originalo je 2015-03-15. Alirita 26-a de marto 2015 .
  18. Mike Gavin (23-a de septembror 2010). Germany Has 1,000 Market-Leading Companies, Manager-Magazin Says (Germanio havas la 1 000 ĉefajn kompaniojn de la merkato laŭ Manager-Magazin) (angle). Alirita 27-a de marto 2011 .
  19. Simon Frost. Berlin outranks London in start-up investment (Berlino superregas Londonon pri investo por ekfirmaoj) (angle). Alirita 28-a de oktobro 2015 .
  20. Federal Report on Research and Innovation 2014 (Federacia raporto pri esploro kaj novigado) (angle) (PDF). Federacia Ministerio pri Eduko kaj Esploro (2014). Arkivita ella originalo je 2016-05-14. Alirita 26-a de marto 2015 .
  21. La grandaj elektromeĥanikaj komputiloj (angle). Alirita 17-a de aprilo 2011 .
  22. Horst, Zuse.Vivo kaj laboro de Konrad ZuseEveryday Practical Electronics (EPE),Retejo.
  23. La Zeppelin (angle). U.S. Centennial of Flight Commission. Arkivita ella originalo je 2011-05-01. Alirita 7-a de majo 2015 .
  24. Aŭtomobilo.Microsoft Encarta Online Encyclopedia 2006. Alirdato 2007, 01-02.
  25. «Germans and indians». Spiegel Online International 06.04.2006 (en angla). 2006.[2] Konsultita la 18an de marto de 2008.
  26. Back to the Future: Germany - A Country of Research German Academic Exchange Service, 23a de februaro de 2005.
  27. Nobel-premio (angle). Nobelprize.org. Alirita 27-a de marto 2011 .
  28. Swedish academy awards (Premioj de la Sveda akademio) (angle). Arkivita ella originalo je 2012-09-29. Alirita 1-a de oktobro 2010 .
  29. National Science Nobel Prize shares 1901–2009by citizenship at the time of the award andby country of birth. El Jürgen Schmidhuber (2010). Evolution of National Nobel Prize Shares in the 20th century (Evoluo de la gajnitaj nacia Nobel-premioj dum la 20-a jarcento) (angle). Alirita 27-a de marto 2011 .
  30. (2002)The New Penguin History of the World (angle), p. 1014.ISBN 978-0-7139-9611-1.
  31. Roberts, J. M.The New Penguin History of the World, Penguin History, 2002. Pg. 1014.ISBN 0-14-100723-0.
  32. The Alfred B. Nobel Prize Winners, 1901–2003 History Channel fromThe World Almanac and Book of Facts 2006. Alirita 2007, 01-02.(angle)
  33. La unuaNobel-premio pri fiziko en1901. (germane) (8-a de septembro). Alirita 27-a de marto 2011 .
  34. Historical figures in telecommunications (Historiaj figuroj pri telekomunikado). (angle). Internacia Telekomunika Unio (14-a de januaro 2004). Alirita 27-a de marto 2011 .
  35. Kim, Alan.Wilhelm Maximilian Wundt Stanford Encyclopedia of Philosophy. Jun. 16, 2006. Alirita 2007, 01-02.
  36. The Natural History Legacy of Alexander von Humboldt (1769 to 1859), Humboldt Field Research Institute and Eagle Hill Foundation
  37. Gottfried Wilhelm Leibniz Prize, DFG, Alirita la 12an de Marto, 2007
  38. 2006 A Dictionary of Architecture and Landscape Architecture (Paperback), Second (angle), Oxford University Press, 880.ISBN 0-19-860678-8

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Federaciaj landoj deGermanio
Flago de Germanio
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
v  d  r
Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
 Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
Flago de la Eŭropa Unio
Kandidatoj:
v  d  r
G7-Ŝtatoj
 Britio Francio Germanio Italio Japanio Kanado Usono
G8-Ŝtatoj
v  d  r
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD)
 Aŭstralio • Aŭstrio • Belgio • Britio • Ĉeĥio • Ĉilio • Danio • Francio • Finnlando • Germanio • Hispanio • Estonio • Grekio • Hungario • Irlando • Islando • Israelo • Italio • Japanio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Meksiko • Nederlando • Norvegio • Nov-Zelando • Pollando • Portugalio • Slovakio • Sud-Koreio • Svedio •  Svislando • Turkio • Usono
v  d  r
Nord-Atlantika Alianco
 Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
Mapo de landoj de NATO
Mapo de landoj de NATO
Petis aliĝon:
v  d  r
Armeoj de laNATO-membroŝtatoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Elstara artikolo
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la39-a semajno de la jaro2016.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Germanio&oldid=9221712"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp