LaOrdeno de Germanaj Kavaliroj (germane:Deutscher Ritterorden) estas unu el lakristanajkavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristanaJerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis"protekti la interesojn de lakristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis priteologio, sed nur pri kristanismajsimboloj: baze la ordeno estis firma alianco demilitistoj, kiu celis konkeri kaj regi plejeble grandan teritorion. Dum postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorientaEŭropo, dumtempe tre sukcese.
La ordeno konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomoGermana Ordeno aŭTeŭtona Ordeno[1] (germane:Deutscher Orden,latine:Ordo Teutonicus), en lalitova ĝi nomiĝasKryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en lapolaZakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en lalatina ĝi titoliĝasOrdo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estasBrüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro blankaj manteloj kun nigra kruco.
La ordeno fondiĝis dum la jaro1190 el militistoj kaj sacerdotoj, per mono de negocistoj el la nordgermanaj urbojBremen kajLübeck, kun la celo fondi hospitalon por pilgrimuloj en laSankta Lando dum la sieĝo de la urboAkko (nuntempe enIsraelo), kaj por militiste protekti tiun hospitalon. La ordeno ricevis hierarkian strukturon, kaj dum la jaro1198 la ĉefo de la ordeno ricevis la titolon "Hochmeister" (Alta Majstro), kaj dum la sekva jaro lapapoInocento la 3-a komisiis al la membroj de la ordeno "batali kontraŭ la nekristanoj" en Palestino, kiun kaj judoj kaj kristanoj kaj islamanoj nomis la "Sankta Lando". Sub la regado de la Alta MajstroHermann von Salza [Herman fonZalca] (1209-1239), la organizaĵo finis sian ŝanĝiĝon de hospitala frataro al militista ordeno. La sidejo de la ordeno restis en Akko, kvankam ĝia oficiala nomo mencias la urbon Jerusalemo, kaj en Akko kaj en du pliaj strategie gravaj lokoj ekestis imponaj fortikaĵoj.
Aldone al la agado en la "Sankta Lando", la ordeno intencis ekspansii al nordorienta Eŭropo kaj tial proponis siajn servojn al diversaj regantoj. En la jaro1211 akceptis iliajn servojn lahungara reĝoAndreo la 2-a, kiu petis ŝirmon kontraŭ la enpenetranta kumana popolo kaj promesis al la ordeno distrikton enTransilvanio. La ordeno plenumis la militan taskon, kaj instigis kamparanojn elGermanio setli ĉirkaŭ la lignaj fortikaĵoj de la ordeno - la posteuloj de tiuj germanlingvaj kamparanoj nomiĝas la "transilvaniaj saksoj". Sed kiam la ordeno ekhavis ĉiam pli da potenco kaj petis dum la jaro1224 esti rekte subordigita al lapapo (intertempeHonorio la 3-a) kaj ne al la hungara reĝo, Andreo koleriĝis kaj ordonis, ke la ordeno dum la jaro1225 forlasuHungarion.
Dum1226 la duko Konrad la 1-a de Mazovio en okcidentaPollando alvokis la ordenon konkeri la teritorio de la ne-kristanajprusoj, balta popolo parenca al litovoj kaj latvoj, oriente de Mazovio. Per la dokumento "ora buleo deRimini" la imperiestroFrederiko la 2-a donis al la ordeno permeson por tiu konkero kaj specialajn privilegiojn, ekzemple la promeso ke la tuta konkerota lando estu suverena posedo de la ordeno, subigita nur al la papo. Dum la jaro1237 ankaŭ laOrdeno de Glavaj Fratoj, kiu nordoriente konkeris la teritorion deLivonio (hodiaŭaLatvio), per la "Unio deViterbo" estis subordigita al la Ordeno de Germanaj Kavaliroj.[2]
La konkero dePrusio daŭris pli ol 50 jarojn kaj kaŭzis multajn mortojn. La prusoj arde defendis sin, kaj laŭ dokumentoj de la ordeno "brulmortigis kaptitajn kavalirojn en siaj feraj karapacoj antaŭ la sanktejo de loka dio", sed fine ĉiuj prusoj estis murditaj, perforte kristanigitaj (kio inkluzivis malpermeson de la prusa lingvo) aŭ ekzilitaj. La kristanigitaj prusoj ekhavis la samajn rajtojn kiel miloj da novalvenintoj el Germanio por setlado, kiujn la ordeno invitis pro la manko de civitanoj post mortigo de tiom da prusoj, kaj - dum gravis uzi la germanan lingvon, ne la prusan - la "kristanigo" de la prusoj grandparte estis nur simbola, foje konsistis nur el rapida baptado.
La ordenanoj kaj la elGermanio alvenintaj novaj civitanoj (ne nur kamparanoj, sed ankaŭ burĝoj kaj nobeloj) fondis multajn novajn urbojn kaj urbetojn, kaj konstruis fortikaĵojn por pli bone povi subpremi eventualajn prusajn ribelojn, sed ankaŭ por de tie daŭrigi siajn atakojn al laReĝlando de Pollando kaj laGranda Duklando de Litovio, kun kiuj la ordeno ofte militis dum la 14-a kaj15-a jarcentoj. Grandaj urboj fonditaj de la ordenanoj estasKönigsberg (la hodiaŭa Kaliningrad),Allenstein (hodiaŭ Olsztyn),Elbing (hodiaŭElbląg /Elblongo) kajMemel (la hodiaŭaKlaipėda). Kiam dum la jaro1237 ankaŭ laLivonia Ordeno estis subordigita al la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, la kontrolata teritorio inkluzivis Prusion, Samlandon (regionon ĉirkaŭ Königsberg),Kuronion (teritorio en la hodiaŭa plej sudokcidenta Latvio, ĉirkaŭ la urbo Memel kaj laKurona Duoninsulo),Ĵemajtion (la okcidenton de hodiaŭa Litovio),Livonion (granda parto de la hodiaŭaLatvio) kajEstonion.
Post konkero de la ne-kristanaj prusoj, la ĉefa milita celo de la ordeno en norda Eŭropo estis la Granda Dukejo de Litovio, kiu restis pagana ĝis la fino de la14-a jarcento, multe pli longe ol ĉiuj aliaj landoj de orienta Eŭropo. Dum1291 arabaj, islamanaj soldatoj konkeris la urbon Acre kaj finis la rekonkeron dePalestino - per tio finiĝis la kristana ReĝlandoJerusalemo, kaj la ordeno devis translokigi sian centran sidejon alVenecio. Nun, kiam ne plu eblis "defendi la kristanismon per glavoj" enPalestino, la batalo kontraŭ la nekristanoj enLitovio fariĝis despli grava kaj multaj kavaliroj el okcidentaEŭropo, ekzempleAnglio kajFrancio, aniĝis en la ordeno por partopreni la konkeron deLitovio.
La milito inter la ordeno kaj la paganaj litovoj estis aparte brutala. Nekristanoj konsideriĝis esti senrajtaj, kaj multaj kaptitaj litovoj, aparte virinoj kaj infanoj, estis sklavigitaj kaj torturitaj. Tamen la litovoj sukcese defendis sian teritorion kaj ampleksigis ĝin al oriento kaj sudo, do iĝis ĉiam pli fortaj kaj malfacile venkeblaj.
Disputo pri la nomumo de nova duko de OrientaPomerio ekigis plifortiĝon de la konflikto inter la ordeno kaj la Reĝlando Pollando, kun komence surpriza alianco. La lokaj nobeloj de Orienta Pomerio, kiuj volis sendependiĝi de Pollando, petis helpon de la Grafoj deBrandenburgio, kiuj sekve dum1308 okupis la nord-okcidenton de hodiaŭa Pollando (Pomerio) escepte de la fortikaĵo deDanzig (prononco "'Dancig", en EsperantoDancigo, la hodiaŭaGdansko). Ĉar la pola armeo ne kapablis veni kaj liberigi Dancigon, la pola reĝo petis la ordenon pri tio, la ordeno sukcesis, dum la sekvaj monatoj brutale subpremis lokajn ribelojn, kaj sendis al la pola reĝofakturon pri 10.000 markoj por tiu milita servo. La pola reĝo tamen pretis pagi nur 300 markojn, kaj sekve la ordeno deklaris mem resti enPomerio, je 10.000 markoj aĉetis de la Grafoj deBrandenburgio rajtojn pri la posedo de la kasteloj deDancigo,Schwetz an der Weichsel ("Ŝvec") kajDirschau ("Dir'ŝaŭ", en 1945 novnomitaTczew) kun ĉirkaŭaj pejzaĝoj, kaj tial povis ligi la Ordenan Ŝtaton enPrusio oriente kun la Germana Imperio okcidente, tre faciligante la vojaĝadon inter la du germanlingvaj regnoj. Dum (la kristana) Pollando antaŭe plejparte estis aliancano de la ordeno en ties batalo kontraŭ laprusoj kajLitovio, nun ĝi iĝis decida malamiko de la ordeno.
Dume en laGermana Imperio plifortiĝis opozicio kontraŭ la potencaj kavaliraj ordenoj, kaj la aparte influaTempla Ordeno dum1307 estis malpotencigita kaj persekutita. Tial la Ordeno de Germanaj Kavaliroj translokigis sian centran sidejon dum la jaro1308 de la malproksima Venecio alMarienburg ene de la suverena Ordena Ŝtato. La papo enRomo akuzis la ordenon agi sen papaj ordonoj kaj ekigis proceson kontraŭ ĝi. Do subite la ordeno havis kontraŭ si kaj Litovion kaj Pollandon kaj la katolikan eklezion kun la papo en okcidento. Tial dum1343 ekestiskontrakto pri paco inter la ordeno kaj Pollando, kaj la kavaliroj redonis al la pola reĝo iom da konkerita teritorio.
Dum1337 la imperiestroLudoviko la 4-a oficiale donis al la ordeno la privilegion konkeri la tutan Litovion kaj Rusion.[3] Sub la regado de la Alta MajstroWinrich von Kniprode [VINriĥ fon KNIProde], 1351-1382), la ordeno atingis la pinton de internacia prestiĝo, gastigante multajn nobelojn el okcidenta Eŭropo. La sveda reĝoAlbreĥto de Meklenburgo petis la ordenon invadi la insulonGotlando, kiefrataro de piratoj havis sian bazon, kaj dum 1398 la kavaliroj detruis la urbonVisby, venkis kaj forpelis la piratojn.
Dum1386 la Granda DukoJogaila de Litovio baptiĝis, edziĝis kun reĝino Jadwiga de Pollando kaj - sub la pola nomoWładysław la 2-a [VŬAdisŭav] - iĝis reĝo de Pollando. Nova reganto en Litovio iĝis lia kuzoVytautas. Per tio ekestis strategia alianco inter Pollando kaj Litovio, kiu restis dum pluraj jarcentoj kaj estis tro potenca por ke la ordeno povus venki ĝin. La ordeno provis semi malamikecon inter Władysław (Jogaila) kaj Vytautas kaj komence eĉ sukcesis, sed kiam ĝi reatakis Litovion, la alianco firmiĝis kaj restis tia. La baptiĝo de Jogaila / Władysław signis la kristaniĝon de la tuta Litovio. Kvankam tio signifis, ke la Ordeno de Germanaj Kavaliroj ne plu havis kialon batali kontraŭ la litovoj, la militado kontraŭ Litovio kaj Pollando daŭrigis.
Dum1407 la ordeno havis pli da teritorio ol iam antaŭe aŭ poste: Krom Prusio, Pomerelio,Ĵemajtio,Kuronio,Livonio kajEstonio ankoraŭ aldoniĝis la insulojGotland en Svedio,Dagö (la hodiaŭaHiiumaa) kajÖsel (la hodiaŭaSaaremaa) en la nuna ŝtato Estonio kaj la regionoNeumark en Brandenburgio.
Dum la jaro1410 en regiono, kiun la germanoj nomasGrünwalde ("verda arbaro") kaj vilaĝoTannenberg ("abia monto"), la poloj nomasGrunwald (laŭ la sono de la germana vorto) kaj la litovojŽalgiris (en litova traduko de la nomo "verda arbareto"), unuigita litova kaj pola armeo decide venkis la armeon de la ordeno (Labatalo de Grunwald). La Alta MajstroUlrich von Jungingen kaj 50 el la 60 plej gravaj gvidantoj de la ordena gvidistoj mortis dum tiu ĉi batalo. La unuigita litova kaj pola armeo sieĝis la fortikaĵonMarienburg, sed ne konkeris ĝin. Kiam la "Paco de Toruń" subskribiĝis dum1411, la ordeno povis kontenti ne signife perdi teritorion, sed ĝia prestiĝo estis neripareble damaĝita ... la ordeno estis klare venkito.
Dum Litovio kaj Pollando prosperis kaj iĝis pli potencaj, la Ordena Ŝtato malbonfartis kaj ne sukcesis pagi la pac-kontrakte interkonsentitajn monsumojn al la du venktintaj ŝtatoj. Grupoj de kavaliroj luktis kontraŭ aliaj grupoj, dum1422 la ordeno devis cediĴemajtion al Litovio, kaj batalojn kontraŭ la bohemia armeo en Okcidenta Prusio la ordeno ankaŭ malvenkis. Dum1454 la lokaj nobeloj kaj burĝoj de Okcidenta Prusio komencis 13-jaran ribelon kontraŭ la ordeno, kaj tiu interna milito ĥaosigis preskaŭ la tutan Prusion. Dum1455 la ordeno devis redoniNeumark al Brandenburgio, kaj dum1466 cedi Okcidentan Prusion al Pollando. ĈarMarienburg (Malbork) nun situis en Pollando, la ordeno translokigis sian sidejon alKönigsberg (Kenigsbergo / nunKaliningrado.
En la jaro1525 la Alta MajstroAlbrecht von Brandenburg aliĝas al la evangelia kredo, kaj el la ordenaj landoj fariĝas protestantaduklando Prusio, dependa de Pollando. La sidloko de la Ordeno estis transloĝigita alBad Mergentheim en la germana regnoVirtembergo. Nun la ordeno ne plu havis unuecan teritorion, sed multajn etajn teritorietojn, kies plej okcidentaj troviĝis en hodiaŭa Belgio kaj enAlzaco, kaj la plej orientaj enCipro kajArmenio. La germana imperiestroKarolo la 5-a subtenis la ordenon, kaj donis al la Alta Majstro la honoran titolon "Imperia Princo", la ordeno kompense armee helpis al la imperiestro dum internaj militoj, sed tamen iom post iom la ordeno plu perdis kontrolon super siaj teritorioj disĵetitaj tra tuta Eŭropo, kaj en1810 nur terenoj enAŭstrio kajTirolo restis.
Tamen daŭre la ordenaj kavaliroj venis el gravaj nobelaj familioj de Eŭropo, kaj la Alta Majstro el aparte konataj familioj. Inter1761 kaj1923 la Alta Majstro ĉiam apartenis al la familio deHabsburg, la reĝa familio deAŭstrio. Dum1810 la centra sidejo de la ordeno fariĝisVieno, post kiamNapoléon Bonaparte dum1809 estis ordoninta malfondi la ordenon. En la jaro1834 la ordeno ricevis novajn regulojn, kaj de tiam ekzistas ekskluzive kiel hospitala ordeno, ekde1929 kun pure religia celaro. Nun la ordeno havas pli-malpli 1.000 membrojn, el kiuj 100 estas pastroj, plej multaj el ili zorgantaj pri germanlingvaj kristanaj paroĥoj eksterGermanio kajAŭstrio (aparte enItalio kajSlovenio), kaj 200 membroj estas monaĥinoj, kiuj zorgas pri malsanuloj kaj maljunuloj. Aktivaj branĉoj de la organizo ekzistas enAŭstrio,Belgio,Germanio,Italio kajSlovenio.
Dum la pasintaj jarcentoj, kaj germanaj kaj litovaj respektive polaj historiistoj havis problemojn taksi la agadon de la ordeno el neŭtrala vidpunkto. Dum la pola kaj litova historiografio kliniĝis al la opinio, ke la Ordeno de Germanaj Kavaliroj - aŭ fuŝsimpligite "la germanoj" - signifis premon de la litovaj kaj koloniigadon de la polaj teritorioj, la germana historiografio same fuŝsimpligante identigis la ordenon kun ĉiuj germanlingvanoj kaj naciisme kritikis, ke rezigno de la ordenaj landoj al Pollando estis perfido kaj fordonaco de "germanaj" teritorioj sub fremdan regadon. El hodiaŭa vidpunkto eblas diri, ke ne temis pri nacieca aŭ kultura kunpuŝiĝo intergermanoj unuflanke,baltoj kajslavoj aliflanke, sed pri konfliktoj inter konkurencantaj lokaj potencoj de la tiea tempo, kiuj volis ekspansii kaj pluteni sian potencon.
Kvankam klaras, ke la nobela kaj milite ekspansiema ordeno neniam egalis al "la germana nacio", en la pasintaj jarcentoj tamen transpreno de iuj simboloj faciligis tian miskomprenon: La koloroj de la ordeno - nigra kaj blanka - fariĝis la koloroj de la germana Reĝlando Prusio kun ĉefurbo Königsberg, kiu en la 16-a jarcento estis sekvanto de la Ordena Ŝtato. Tiu ReĝlandoPrusio enkorpigis pli kaj pli da landopartoj de Germanlingvio, kaj meze de la 19-a jarcento ĝi kaj la germanlingva parto deAŭstrio-Hungario estis la plej grandaj germanlingvaj ŝtatoj. Kiam proklamiĝis unuecaGermana Regno dum1871, ties naciaj koloroj estis la ordenaj kaj prusiaj koloroj nigra kaj blanka, plus la ruĝa koloro kiel simbolo de laHansaj urboj, kaj tiel restis ĝis1918. Lagermana nacia teamo de futbalo ankoraŭ hodiaŭ portas vestaĵojn en nigra kaj blanka koloroj, kaj apenaŭ iu futbalisto konscias pri la rekta ligo de tiuj koloroj al la mezepoka ordeno.
SerioQuellen und Studien zur Geschichte des Deutschen Ordens (fontoj kaj studoj pri la historio de la germana ordeno), ĝis nun 56 volumoj, Eldonejo Elwert N.G.
Hartmut Boockmann:Der Deutsche Orden 12 Kapitel aus seiner Geschichte (la germana ordeno, 12 ĉapitroj el ĝia historio). Beck,Munkeno1999,ISBN 3-406-38174-X
Erich Maschke:Der Deutsche Ordensstaat - Gestalten seiner großen Meister, Hamburg-Wandsbek 1935/1942, Hanseatische Verlagsanstalt AG
Hermann Schreiber:Preußen und Baltikum unter den Kreuzrittern. Die Geschichte des Deutschen Ordens (Prusio kajBaltio sub la kruckavaliroj. Historio de la germana ordeno). Casimir Katz Verlag, Gernsbach2003,ISBN 3-925825-83-5
Marian Tumler:Der Deutsche Orden im Werden, Wachsen und Wirken bis 1400 (la germana ordeno, iĝanta kreskanta kaj aganta ĝis 1400). Panorama-Verlag, Vieno1954
Uwe Ziegler:Kreuz und Schwert. Die Geschichte des Deutschen Ordens (kruco kaj glavo. La historio de la germana ordeno). Böhlau, Köln 2003,ISBN 3-412-13402-3
Deutscher Orden, eldonisto,Das Ordensbuch: Die Regeln und Statuten des Ordens der Brüder und Schwestern vom Deutschen Haus Sankt Mariens in Jerusalem (ordena libro: reguloj kaj statutoj de la ordenoj de la gefratoj de la germana domo de Sankta Maria en Jerusalemo), 2-a eldono, Verlag des Deutschen Ordens (eldonejo de la Germana Ordeno),Vieno2001