Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Germana Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGermana imperio)
Germana Regno
1-a de januaro 1871 – 23-a de majo 1949

nacio-ŝtato • Reich
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
Ukraina Popola Respubliko

rilatoj inter Germanio kaj Ukrainio

 
Partoj
Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkupacio de Germaniovd
vdr

Germana Regno (germaneDeutsches Reich) estis la iama oficiala komuna nomo de laGermana Imperiestra Regno (1871-1918), de laVajmara Respubliko (1918-1933), deNazia Germanio (1933-1945) kaj de la kvar zonoj okupitaj deUsono,Britio,Francio kajSovetunio ĝis 1949.

Ĝis1806 ekzistis la t.n. "Sankta Romia Regno de Germana Nacieco" (Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation), kiun oni mallonge nomas foje ankaŭ "Germana Regno", "Malnova Regno" (Altes Reich) aŭ "Unua Regno" (Erstes Reich).

La Germana Regno 1871-1918
(priskribo en Esperanto)
la du triopaj aliancoj en Eŭropo de 1914

En1871 fondiĝis la ŝtato "Germana Regno". Tiu ŝtato ekzistis kun la sama oficiala nomo de1871 ĝis1945 kun tri malsamajŝtatformoj:

La nacisocialistoj tamen post la aneksado deAŭstrio ŝanĝis la nomon alGrandgermana Regno (Großdeutsches Reich). La nomoTria Regno (Drittes Reich) estas pli malnova ol la nacisocialista reĝimo, kaj ankaŭ la reĝimo mem fine ne preferis ĝin. Malsame al la terminoj de Unua kaj Dua Regno ĝi estas politika, ne ŝtat-jura termino, kiu volis ŝajnigi historian kontinuecon kun la unuaj du. Tamen la esprimoTria Regno estas enradikiĝinta por la tempo de1933 ĝis1945. Pro ĝi, la nomoRegno havas iom malbonan famon en Germanio, same kiel la germana vorto (Reich) en aliaj landoj, kvankam nejuste.

Deklaracio de la Germana Regno enVersajlo. Bismarck en blanka vestaĵo en la centro de la bildo
La Germana Regno 1918-1945
(priskribo en la germana)
Vilhelmo la 2-a,Germana Imperiestro.

La nuna germana ŝtato estas ne "posteulo" de tiu Germana Regno, sed la sama ŝtato. La nunaFederacia Respubliko Germanio do estas iel fondita jam deOtto von Bismarck en1867 sub la nomoNordgermana Federacio. En1973 la federacia konstitucia kortumo klarigis tion: en 1945 la germana ŝtato ne dissolviĝis, sed fariĝis nur neaktiva. En 1949 oni donis al tiu ŝtato novan organizon, same kiel en 1919 oni nur donis novan organizon al jam ekzistanta ŝtato.

Cetere, la esprimojregno kajfederacio estas sufiĉe elŝanĝeblaj en la germana konstitucia historio. Ekzemple, la antaŭteksto de la konstitucio de la Germana Regno el1871 diris ke la prusa reĝo kiel estro de laNordgermana Federacio kaj la sudgermanaj monarkoj fondiseternan federacion. En tiu konstitucio laFederacia Konsilio nomiĝis tiel, kvankam la ŝtato mem nomiĝisregno kaj la parlamentoReichstag.

Jura klarigo

[redakti |redakti fonton]

La supre esprimita opinio pri la jura identeco de la Germana Regno kajFederacia Respubliko Germanio baziĝas sur decido de tiesFederacia Konstitucia Kortumo de la31-a de julio1973. Ĝi probable ne respondas al la identeco-sento de la plej multaj germanoj. Ankaŭ en aliaj landoj ĝi ne nepre estas la komuna opinio, kiel montras la alilingvaj vikipedioj, el kiuj nur la germana esprimas ĝin.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Germana_Regno&oldid=9110426"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp