| Germana Doganunio |
|---|
| Deutscher Zollverein |
doganunio |
|---|
| Komenco | 1834 |
|---|
| Fino | 1919vd |
|---|
| Antaŭe | Preußisch-Hessischer Zollverein • Central German Commercial Union • South German Customs Unionvd |
|---|
 Kresko de la Germana Doganunio |
| Lando(j) | Germana Regnovd |
|---|
| Tipo | dogana unio |
|---|
|
LaGermana Doganunio,germane Deutscher Zollverein [dojĉacolfa.ajn], estisdogana unio inter pluraj germanaj ŝtatoj, do interkonsento pri libera (sen-dogana) varokomerco inter la membro-ŝtatoj kaj komuna dogana politiko kontraŭ ne-membro-ŝtatoj. Ĝi plifaciligis la komercon sur la teritorio de ĝiaj membroŝtatoj kiu antaŭe estis dividita en multegajn teritoriojn inter si dividitajn per doganaj barieroj.
La ekonomia unuiĝo de Germanio antaŭis la politikanunuigon de Germanio en1871 sub gvido dePrusio. Partoprenis en ĝi la plej multaj germanaj ŝtatoj kiuj membris en laGermana Federacio, tamen kun la grava escepto deAŭstrio.