Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gerhart Hauptmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhart Hauptmann
Nobel-premiito
Persona informo
Gerhart Johann Robert Hauptmann
Naskiĝo15-an de novembro1862 (1862-11-15)
enObersalzbrunn (nunSzczawno-Zdrój en Pollando)
Morto6-an de junio1946 (1946-06-06) (83-jaraĝa)
enAgnetendorf (nunJagniątków en Pollando)
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perBronkitoRedakti la valoron en Wikidatavd
EtnoGermanojvd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoReĝlando Prusio
Vajmara RespublikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materFriedrich-Schiller-Universitato JenaRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboGerhart Hauptmann
Familio
Edz(in)oMargarete Hauptmann(mul)Traduki(1904–)
Marie Thienemann Hauptmann(en)Traduki(1885–1904)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojIvo Hauptmann(mul)Traduki
 ( )Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupodramaturgo
aŭtobiografo
scenaristo
romanisto
poeto
kantotekstisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoDramoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1888–vd
Verkado
VerkojLa Ratoj ❦
La Ĉiela Sonĝo de Hannele ❦
La Teksistojvd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojDurch!Redakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Gerhart HAUPTMANN [GEhart HAŬPTman] (naskiĝis la15-an de novembro1862, mortis la6-an de junio1946) estisgermanaverkisto[1][2] kajdramaturgo de lanaturisma skolo.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Gerhart Hauptmann naskiĝis enSzczawno-Zdrój/Obersalzbrunn (tiam enGermanio). Fininte la lernejon li en la jaro1878 komencis agrikulturan lernadon en silezia bieno.

En la aĝo de 28 jaroj li decidis fariĝi skulptisto. Post mallonga studado enBreslaŭo kajJena li komencis krei siajn unuajn literaturajn verkojn. Li multe vojaĝis, sed lia provo, komenci skulptistan karieron enRomo, fiaskis. En la jaro1885 li edziĝis al filino de grandbienulo. Sen financaj zorgoj li ekde tiam povis plene dediĉi sin al la verkado. La geedzoj ekloĝis enBerlino. En1904, post divorco, li edziĝis duan fojon.

La frua verkaro Gerhart Hauptmann estas inspirita de laNaturalismo. Lia unua teatraĵoVor Sonnenaufgang (1989) kaŭzis skandalon kaj estis malpermesata, sed li subite famiĝis. Per sia verkoHanneles Traumfahrt (1893) li miksis naturalismajn kajromantismajn elementojn. La komedioDer Biberpelz (1893) kaj tragediojRose Bernd (1901) kajDie Ratten (1911) estas socikritikaj. En 1912 li gajnis laPremion Nobel de Literaturo.[3][4]

En la jaro1918 li aktive kontribuis al la konstruo de laVajmara Respubliko. Por ripozi li ofte vojaĝis al la insuloHiddensee, kaj en1930 li tie aĉetis domon. En la jaro1933 li retiriĝis el la publika vivo.

Gerhart Hauptmann mortis enAgnetendorf (nunJagniątków en Pollando), kvartalo de la urboHirschberg im Riesengebirge (nunJelenia Góra en Pollando). Lia tombo troviĝas sur la insuloHiddensee, kie ankaŭ troviĝas muzeo pri li. Ĉar entombigo lia surloka - malgraŭ la eksplicita entestamenta volo de Hauptmann kaj interveno desovetiaj aŭtoritatoj - estis malpermesita.

Listo de verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Bahnwärter Thiel (1888)
  • Vor Sonnenaufgang (1889)
  • Die Weber (1892)
  • Hanneles Traumfahrt (1893)
  • Der Biberpelz (1893)
  • Rose Bernd (1901)
  • Die Ratten (1911)
  • Vor Sonnenuntergang (1932)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Portantoj deNobel-premio por literaturo 1901-1925
1901–19251926–19501951–19751976–20002001–nuntempo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikolo "Daten der deutschen Literatur: Gerhart Hauptmann" (germane)
  2. bazaj informoj pri li en la enciklopedioBrockhaus (germane)
  3. artikolo pri la Nobel-premio de 1912, cent jarojn poste, en 2012 en retejo de Germana Historia Muzeo (germane)
  4. skizaj faktoj pri li de la Nobelpremia Fondaĵo (angle)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gerhart_Hauptmann&oldid=8518067"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp