| Gerard David | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro1460 (1460-01-01) en Oudewater |
| Morto | 13-an de aŭgusto1523 (1523-08-13) (63-jaraĝa) en Bruĝo, Graflando Flandrio, Habsburga Nederlando |
| Ŝtataneco | Habsburga Nederlando Suda Nederlando Burgonjaj Malaltaj Landoj Graflando Flandrio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Cornelia Cnoop(en) |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo artisto iluministo desegnisto |
| Verkoj | Triptych of the Sedano family Cervara Polyptych Judgement of Cambyses Virgin among the Virgins Baptism of Christ Cervara polyptych |
Gerard DAVID (Oudewater, ĉ. 1460 -Bruĝo, 13-a de Aŭgusto 1523) estispentristo de laflandra stilo, ene de la epoko de lagotika pentrarto, konata pro sia brila uzado dekoloro.

Dekomence, David sekvis artistojn de Haarlem kielDirk Bouts, Ouwater kaj Geertgen tot Sint Jans, kvankam li jam estis evidentiginta sian kapablon kiel koloristo. Al tiu unua epoko apartenas la Sankta Johano de la kolekto Kaufmann en Berlino kaj la Sankta Hieronimo de Saltings. En Bruĝo li studis kaj kopiis majstroverkojn de la fratoj Hubert kajJan van Eyck,Rogier van der Weyden kajHugo van der Goes. Poste li venis rekte sub la influo deHans Memling, el kiu li akiris solenecon, realismon por la homa formo kaj ordigitan aranĝon de la figuroj.
Li pentris kelkajnretablojn. Poste li vizitisAntverpenon kie deQuinten Matsijs li lernis viglecon kaj intimecon en la konceptigo de religiaj temoj.