Naĥiĉevano,Azerbajĝano: Monumento por la denaska,azera lingvo, kies alfabeto ŝanĝiĝis trifoje ene de 70 jaroj, kio igas ĝin unu el la plej problemaj lingvoj por tradukistoj[1].
Lagepatra lingvo aŭdenaska lingvo estas la unualingvo lernita de lainfano[2]. En lingvistiko, la esprimo "unua lingvo" (mallongigo: L1) estas preferata termino por indiki ke temas pri la unua lingvo akirita en infanaĝo[3].
Laakirado de la gepatra lingvo enhavas multajn fazojn. En la komenco registras la infano laŭvorte lafonemojn kaj la tononuancojn de la lingvo, estante malkapabla ripeti ilin. Poste komencas ĝi ellaborisonojn kaj tononuancojn. Fine kiam ĝia fonaparato tion al ĝi permesas, ĝi artikulaciasvortojn kaj komencas ordigi siajn frazojn, samtempe asimilante laleksikon aŭ vortaron. Lasintakso kaj lagramatiko de la lingvo estas integritaj samtempe kiel progreso de la lernado.
Kelkfoje, kiam la infano estas edukita de gepatroj (aŭ aliaj homoj) parolantaj malsamajn lingvojn, aŭ loĝas en fremdlando, ĝi povas samtempe akiri tiujn lingvojn, kiuj ambaŭ estas konsiderataj kiel gepatraj lingvoj. Tio okazas ofte endulingvaj socioj.
Tra la jaroj, multaj akademianoj donis difinojn de la gepatra lingvo surbaze de komuna uzo, sur la emocia rilato inter la parolanto kaj la lingvo kaj eĉ sur la dominado de la lingvo rilate al la medio. Tamen ĉiuj ĉi tiuj kriterioj mankas precizecon.
Kvankam malfacilas uzi aliajn esprimojn ol gepatra lingv kaj uzi ekzemple la esprimon 'ĉefa lingvo', almenaŭ eblas prezenti aliajn difinojn&ééééaq de "gepatra lingvo"
difino surbaze de iesdeveno: la lingvo, kiun oni unue lernis (t.e. la lingvo, en kiu oni faris la unuajn parolajn kontaktojn);
difino surbaze dememidentigo: la lingvo, kiun ĉiuj identigas kiel sian propran lingvon;
difino surbaze dealtrudita identigilo: la lingvo, kiu estas identigita de aliaj kiel la propra lingvo de la subjekto;
difino surbaze dekompetenteco: la lingvo, kiun la subjekto plej bone scias uzi, anakŭ foje nomata "ĉefa eduklingvo".
difino surbaze defunkcia uzo: la lingvo, kiun la subjekto plej uzas, foje nomata"ĉefa lingvo".