De re metallica ❦ De Natura Fossilium ❦ De Natura Fossilium ❦ De natura eorum quae effluunt ex terra ❦ De ortu et causis subterraneorum ❦ Bermannus; sive, de re metallicavd
Georgius AGRICOLA aŭGeorg Bauer (naskiĝis la24-an de marto1494, mortis la21-an de novembro1555) estisgermanakuracisto kajsciencisto. Oni rigardas lin kiel la "patron demineralogio". Lia reala nomo estisGeorg Pawer aŭBauer; konforme al la kutimoj siatempaj li uzis la latinigitan formon (Bauer, "kamparano") por sia scienca agado.
Ekde1514 Agricola studis enLeipzig, poste li laboris kiel instruisto en Leipzig kajZwickau. Li enkondukis kelkajn novajn instrumetodojn, sed tio ne plaĉis al ĉiuj samlernejanoj. En1522 li do forlasisSaksion kaj ekvivis enBologna,Italio, kie li studis lingvojn kaj medicinon. Ekde1524 li laboris enVenecio. Dum sia restado en Italio li akiris profundajn sciojn ne nur pri kuracado, sed ankaŭ pri la historio de lamedicino, prifarmacio kajmineraloj.
En1526 li revenis al sia patrujo Saksio, unue al Zwickau kaj Chemnitz. Jaron poste li eklaboris kiel urba apotekisto kaj kuracisto en Joachimsthal (nuntempe:Jáchymov). Samtempe li esploris la geologion de la regiono, kaj la renkonto kun ministoj vekis lian intereson priminekspluato kaj metalurgio. Sed ankaŭ politikaj temoj kaptis lian atenton: Kiamturkaj trupoj proksimiĝis alVieno en1529, li vokis ĉiujn germanajn princojn al komuna, unueca kontraŭstaro.
En la jaro1530 Agricola transloĝiĝis alChemnitz, kie li laboris kiel urba kuracisto kaj – ekde1546 – ankaŭ kiel urbestro. Apud sia laboro li publikigis plurajn sciencajn verkojn, ekz. pri mezurunuoj en la antikveco, pri medicino, pri geologio, mineralogio kaj minekspluato. Li estis la unua kreinta la vortoFosilio. Georgius Agricola mortis Chemnitz en 1555.