Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Georgios Andrea Papandreu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGeorgios Andrea Papandreou)
Georgios A. Papandreu
Γεώργιος Α. Παπανδρέου
Persona informo
Γεώργιος Παπανδρέου (νεότερος)
Naskiĝo16-an de junio1952
enSaint Paul,Minesoto
ReligioEklezio de Grekiovd
Etnogrekojvd
Lingvojmoderna grekasvedavd
ŜtatanecoGrekio
Usono(–2000)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLondona Lernejo de Ekonomiko-magistro (1975–1977)
Universitato de Stokholmo
King City Secondary School(en)Traduki
kolegio Amherst
Londona Lernejo de Ekonomiko
Universitato Harvard
Kolegio de AtenoRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioTutgrekia Socialista Movado
SubskriboGeorgios Andrea Papandreu
Familio
DinastioFamily Papandreouvd
PatroAndreas PapandreouRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoMargaret Chant-Papandreou(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojSofia Papandreou(en)Traduki,Emilia Nyblom(en)Traduki,Andreas Papandreou(en)Traduki kajNíkos Papandréou(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
diplomato
sociologoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojmembro de la Grekia Parlamento(2012–2014)
Minister for Foreign Affairs of Greece(en)Traduki(2009–2010)
Ĉefministro de Grekio(2009–2011)
Minister for Foreign Affairs of Greece(en)Traduki(2009–2010)
membro de la Grekia Parlamento(2009–2012)
President of the Socialist International(en)Traduki(2006–2022)
Leader of the Opposition(en)Traduki(2004–2009)
prezidanto(2004–2012)
membro de la Grekia Parlamento(2004–2007)
Minister for Foreign Affairs of Greece(en)Traduki(1999–2004)
membro de la Grekia Parlamento(1996–2004)
Minister of National Education and Religious Affairs of Greece(en)Traduki(1994–1996)
Greek undersecretary of Culture(en)Traduki(1985–1987)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
Ĉefministro deGrekio
Dum6-a de oktobro200910-a de novembro 2011
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Georgios PAPANDREU (foje latinliterigita ankaŭGiorgos respektivePapandreou), plennomeGeorgios Andrea Papandreu (greke Γεώργιος respektive Γιώργος Ανδρέα Παπανδρέου, naskiĝis la16-an de junio1952 enSaint Paul,Minesoto) estas grekapolitikisto. Li estas membro de laTutgrekia Socialista Movado kaj ekde februaro2004 estas ties prezidanto. Krome en2006 li fariĝis prezidanto de laSocialista Internacio.

Laŭ la rezulto de laparlamenta baloto de la4-a de oktobro2009, du tagojn pli poste li oficiale estis deklarita la novaĉefministro deGrekio. Jam antaŭe inter la jaroj1999 kaj2004 li estis laministro pri eksteraj rilatoj de la lando, kaj de tiam estis la gvidanto de la parlamenta opozicio.

Li anstataŭigas la politikistonKostas Karamanlis, kies registaro ekde2008 estis publike forte kritikata interalie pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta montoAthos. Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron Kostas Karamanlis peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto, kiu por Karamanlis rezultigis drastan perdon de voĉoj en tiu baloto (8 procentaĵojn kompare al la lasta).

Tamen, la politika kaj ekonomia krizo daŭris dum lia regado, kaj fine en novembro 2011 li estis devigita demisii, post la premo de la internaciaj merkatoj kaj la registaroj de aliaj eŭropuniaj landoj. Lin anstataŭis teknokrata ekonomikistoLukas Papadimos.

Deveno kaj eduko

[redakti |redakti fonton]

La politikisto estas la nepo de la liberala politikistoGeorgios Papandreu, kiu inter 1944 kaj 1945, kaj denove inter 1964 kaj 1965 estis ĉefministro de Grekio, forte kontraŭbatalita de la anoj de la tiama instalita armea diktaturo en Grekio, kaj filo deAndreas Papandreu, kiu same estis kontraŭbatalita dum la instalo de la armea diktaturo kaj enkarcerigita en 1967, kaj kiu poste inter 1981 kaj 1989 kaj denove inter 1993 kaj 1996 estis ĉefministro de Grekio.

Georgios Andrea inter la jaroj 1972 kaj 1972 vizitis la universitaton deStokholmo, sekve de 1975 ĝis 1979 laAmherst-kolegion enUsono kaj diplomiĝis prisociologio. Plue li studis en laLondona Altlernejo pri Ekonomiko kaj Politika Scienco.

Antaŭe:Ĉefministro deGrekioPoste:
Kostas Karamanlis2009–2011Lukas Papadimos


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Georgios_Andrea_Papandreu&oldid=8202477"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp