LaGeorgiko estaspoemo en kvar libroj, verŝajne publikita en la jaro29 a. K..[1] Ĝi estas la dua plej granda verko de lalatina poetoVergilio, post laEklogoj kaj antaŭ laEneado.
Ĉi tio estas poemo konsistanta el 2 188 versoj, dividitaj en kvar librojn. La verkado estis influinta de diversaj grekaj verkistoj kaj poste influis diversaj romaj verkistoj, el tiuj influoj eble la plej elstara estis la greka poetoHeziodo, kiu verkis "Laboroj kaj tagoj".
Ties posteno kaj en la vergilia korpuso kaj kiel poemo kiu rekolektas multajn fontojn kaj originas influojn sur multaj postaj aŭtoroj permesas varion de kritikaj revizioj. La temo de la poemo estas farmado, kiel ties nomo sugestas (kombine de vortoj deantikva greka por tero kaj laboro), sed ne estas ekzemplo de pacemabukolika poezio, sed verko plena je streĉo.
La ĉefa programo de la verko traktas la laboron de la simpla kamparano, ekde kreskado de la greno, tra la bredado de bestoj ĝis la rilatoj de la malgranda homo fronte kaj kun la fortoj de la naturo. Vergilio ilustras en sia verkado la homan suferon kaj la malforton de homo por atingi grandecon. Tamen li staras flanke de la "laborema kamparano" sindonema al sia laboro, kaj vidas la homan socion kiel grandaabelujo, en kiu ĉiu homo kiel abelo kontribuas sian parton, eĉ se li ŝajnas malgranda kaj marĝena, ĉar sia kontribuo servas por pli granda celo.
Meceno petis de Vergilio verki pri lakampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belegadidaktikaepopeo, laŭforme en la tradicio deLukrecio: la kvar libroj deGeorgiko. Li ĝin verkis de 36-29 a.Kr.