Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Georges Lemaître

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Georges Lemaître
Persona informo
NaskonomoGeorges Henri Joseph Édouard Lemaître
Naskiĝo17-an de julio1894 (1894-07-17)
en Charleroi
Morto20-an de junio1966 (1966-06-20) (71-jaraĝa)
en Loveno
TomboMarcinelle New Communal Cemetery(en)Traduki50° 22′ 42″ Nordo4° 26′ 39″ Oriento / 50.37822 °N, 4.44411 °O /50.37822; 4.44411(mapo)Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfrancaangla
ŜtatanecoBelgioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materMasaĉuseca Instituto de Teknologio (1924–1927)
Universitato de Kembriĝo (1923–1924)
Grand Seminary Mechelen(en)Traduki (1920–1923)
Katolika universitato de Loveno (1911–1920)Redakti la valoron en Wikidata
SubskriboGeorges Lemaître
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupokosmologo
fizikisto
teologo
universitata instruisto
matematikisto
katolika sacerdoto
astrofizikistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Laleĝo de Hubble-Lemaître:ruĝenŝoviĝo kiel funkcio de la distanco.

Georges Henri Lemaître [ĵorĵ onRI leMETr] (naskiĝis la17-an de julio 1894 enCharleroi, mortis la20-an de junio 1966 enLoveno), estisbelgapastro,astronomo,matematikisto kajfizikisto kaj fondinto de la modernakosmologio;

Liaj plej gravaj sciencaj meritoj baziĝas sur lia hipotezo pri la ekspanzio de la universo (nomatanpraeksplodo, kiun li proponis en1927) kaj sur liaj kontribuaĵoj al laĝenerala teorio de relativeco kajkosmologio.

Lemaître estis profesoro ĉe laKatolika Universitato de Loveno ekde1960. De 1960 ĝis sia morto, li ankaŭ estis prezidanto de laPapa Akademio por Sciencoj, de kiu li estis membro ekde1931.

En 2018 laInternacia Astronomia Unio (IAU) formale renomis la leĝon de Hubble enleĝo de Hubble-Lemaître pro la kontribuo de Lemaître ĉe la komenco de ĉi tiu leĝo[1].

La kvinaAutomated Transfer Vehicle de laEŭropa Kosma Agentejo, destinita al la provizado de la Internacia Spaca Stacio ISS, estis nomata laŭ Lemaître. Ĝi estis lanĉita la 29-an de julio 2014.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Georges Lemaître naskiĝis enCharleroi,Belgio en 1894. Tiutempe, la plejparto de la sciencistoj pensis, ke la universo estas infinitaĵa (senfina), kaj ĝenerale konstanta en sia aspekto. La verkaro deIsaac Newton kaj deJames Clerk Maxwell indikis porĉiaman universon, kaj la eldono de la teorio de relativeco deAlbert Einstein en1916 ŝajnis konfirmi, ke la universo neniam komenciĝis sed eternis, ĉiam stabila kaj senŝanĝa (almenaŭ grandskale).

Lemaître komencis sian sciencan karieron en1913 ĉe la Kolegio de Inĝenierio deLoveno, Belgio. Post unu jaro li varbiĝis en la Belga Artilerio, dum laUnua mondmilito. Post laArmistico li ricevis la Militan Krucon kun palmoj (honoroj). Postmilite li eniris la seminarion deMechelen, kie li doktoriĝis en1920. Ekde 1920 li lernis kaj mastris la teorion de relativeco. En oktobro 1922 li iĝis membro de laSociété scientifique de Bruxelles. En oktobro 1923 Lemaître foriris kiel studento-esploristo al laUniversitato de Kembriĝo. Tie li pristudis matematikon kaj sciencon kun la astronomoArthur Eddington, direktoro de la observejo. Li sekvis lecionojn ankaŭ ĉeErnest Rutherford.

La sekvantan jaron li pasigis ĉeHarvard College Observatory (Kolegia Observejo deUniversitato Harvard) kunHarlow Shapley, fama pro sia verko pri nebulastroj, kaj poste ĉe laMasaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Por sia esploro ĉe Kembriĝo, Lemaître revuis la ĝeneralan teorion de relativeco, kalkulante, ke la universo devas esti aŭ grandiĝanta, aŭ malgrandiĝanta. Observante la ruĝecan ardon de foraj objektoj ekster la galaksio, Lemaître konkludis, ke la universo estas grandiĝanta.

Reveninte al Belgio en1925, li fariĝis malplentempa lektoro ĉe laUniversitato Loveno, kaj en1927 eldonis la raporton, kiu alportos al li internacian famon:Un univers homogène de masse constante et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radiale de nébuleuses extragalactiques. (Homogena universo de konstantamaso kaj grandiĝanta radiuso kompreniganta la radiusan rapidecon de ekstergalaksiaj nebulozoj: elAnnales de la Société scientifique de Bruxelles, 1927). En ĉi tiu raporto, li prezentis la novan ideon pri grandiĝanta universo.

Einstein ne kredis la ideon, kaj diris al Lemaître: "Viaj kalkuloj estas ĝustaj, sed via kompreno de fiziko estas abomeninda."

En1931 Eddington eldonis anglan tradukon de la artikolo de 1927. Poste laBritish Association (Brita scienca asocio) invitis Lemaître alLondono por partopreni en kunveno pri la rilato inter fizika universo kaj spiriteco. Tie li proponis sian ideon pri laPraatomo, kiun li mem priskribis "laKosma Ovo eksplodanta ĉe la momento de la Kreado". La astronomoFred Hoyle nomis, sarkasme, ĉi tiun teorion: "La teorio de la granda eksplodo".

Tamen, en1933 Einstein kaj Lemaître vojaĝis kune alKalifornio, Usono, por serio de fakaj kunvenoj. Post kiam Lemaître detaligis sian teorion, Einstein ekstaris, aplaŭdis, kaj diris: "Ĉi tio estas la plej bela kaj kontentiga klarigo de la kreado, kiun mi iam aŭskultis".

La17-an de marto1934 Lemaître ricevis la premionFrancqui, la plej altan belgan sciencan honoron, de ReĝoLeopoldo la 3-a de Belgio.

En1936 lapapoPio la 11-a varbigis lin en la Papa Akademio de Sciencoj, kie li estis aktiva, iĝinta prezidanto de1960 ĝis sia morto.

En1941 li elektiĝis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Belgio.

En1946 li eldonis sian libronLa hipotezo de la praatomo.

En1953 al li estis aljuĝita la unuan Eddington Medalon fare de la (brita) Reĝa Astronoma Socio.

Lemaître kiel kosmologo

[redakti |redakti fonton]

La ekspansio de la universo

[redakti |redakti fonton]

Georges Lemaître estis pioniro pri aplikado de la Ejnŝtejna teorio de ĝenerala relativeco al kosmologio: en 1927 li faris sugestojn en la direkto de la Hubla leĝo, kaj en 1931 eldonis sian praatoman teorion en la revuo "Naturo". Tiutempe Ejnŝtejno kredis je eterna universo kaj jam antaŭe esprimis sian skeptikecon pri Lemaître-a originala papero de 1927.

Jam en 1922Alexander Alexandrovich Friedman proponis solvon de Ejnŝtejnaj ekvacioj, sugestante ŝanĝon de la grandeco de la universo. Pri tio, Ejnŝtejno informis Lemaître dum la 1927-jara Solvay Konferenco, kiam tiu alproksimiĝis lin kun sia teorio (Friedman ankaŭ estis kritikita deAlbert Einstein), sed laŭ historiistoj, estas Lemaître kiu famigis la teorion pro diversaj kialoj.
Unue, Friedman estis matematikisto kiu ne pritraktis astronomiajn datenojn, nek uzis matematikon por priskribi la fizikajn realaĵojn.
Due, Friedman mortis juna kaj ne povis finprilabori siajn ideojn.
Trie, Lemaître kunlaboris kun astronomoj, tiel ke sia teorio akordiĝis kun observoj kaj havis konsekvencojn kiuj povis esti elprovitaj.
Kvare, Arthur Eddington certigis ke Lemaître akiru atenton de la scienca komunumo.

Lemaître tute ĝustatempe proponis sian teorion ĵus antaŭEdwin Hubble vortigis sian rilaton inter distanco kaj rapideco, kiu forte subtenis ekspansian universon, kaj sekve la teorion de la praeksplodo[2]. Fakte, Lemaître antaŭpripensis tion, kion oni nomos la leĝon Hubble, en sia papero de 1927, du jaroj antaŭ Hubble. La artikolo de Lemaîre"Un Univers homogène de masse konstanta et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radial des nébuleuses extragalactiques" ne estis komence rimarkita pro tio ke ĝi estis redaktita en la franca. Ĉar Lemaître loĝadis dum sia tuta produktiva vivo en Eŭropo prefere ol elmigri al Usono, usonaj amasmedioj prefere emfazis la kontribuojn de sciencistoj kiel Hubble aŭ Einstein (pr. Ejnŝtejn) kiuj iel rilatis al Usono.

Ambaŭ Friedman kaj Lemaître elpensis ke la universo devis esti ekspansianta[2].

Praeksplodo

[redakti |redakti fonton]
La ekspansio de la universo : la hipotzeo de la pra-atomo, poste pluelaborita fare de interalie George Gamow.
La evoluo de la universo : la tezo de la pra-atomo, poste pluelaborita fare de interalie George Gamow.

Kiam Hubble kajMilton L. Humason en1929 liveris la empiriajn datumojn, kiuj ŝajnis konfirmi la hipotezon, Lemaître sukcesis altiri la atenton deEddington pri lia hipotezo. Hubble konfidis la interpreton de liaj datumoj al la teoriuloj, sed Eddington estis konvinkita kaj en 1931 li zorgis por traduko de la artikolo de Lemaître pri la ekspansio de la universo[3].

Lemaître superis Friedman, en tio ke li elpensis ke komenca "kreeca" evento devis okazi. Tial oni atribuas al Lemaître la nuntempan Teorion de Praeksplodo (angleBig Bang theory, tiel nomita deGeorge Gamow). Einstein malakceptis la ideojn de Friedman kaj poste (private) de Lemaître, asertante ke ne ĉiu matematikaĵo kondukas al ĝustaj teorioj. Post kiam la Hubla eltrovo publikiĝis, Einstein rapide kaj publike aprobis la teorion de Lemaître , tiel helpante ambaŭ la teorion kaj la pastron kiuj akiris rapidan rekonon.

En 1933 Lemaître eltrovis gravan nehomogenan solvon al la Einstein-aj kampekvacioj priskribantaj sferan polvonubon, la "Lemaître-Tolman-Bondi metrikon".

Kosma fona radiado

[redakti |redakti fonton]

Lemaître fokusigis sian atenton pli sur la esploro de lakosma radiado, de kiu unu parto, kiel tio rezultis el kaj prediktita en lia teorio, ankoraŭ devenu parto de la praekspolodo.

Georges Henri Lemaître mortis en Loveno la20-an de junio1966 ĵus aŭdinte pri la malkovro de fona kosma mikro-onda radiado, fina pruvo de siaj ideoj pri la naskiĝo de la universo.

Kosmologia konstanto

[redakti |redakti fonton]

Du jarojn antaŭ ol Hubble, li kalkulis lakonstanton kun kiu la universo ekspansiiĝas kaj rilatigislinearan rilaton inter la distanco kaj la rapido de la galaksioj. Lia tezo en 1927, estas ankoraŭ malakceptita de Einstein, kiu ne flankeniris de sia statika modelo de la universo.

Ekstera ligilo

[redakti |redakti fonton]

Tago sen hieraŭArkivigite je 2007-07-06 per la retarkivoWayback Machine Angla artikolo el retejo "Katolika edukado", verkisto Mark MIBDON 2000-03-24.

Noto kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]

Parto de tiu ĉi artikolo estis reprenita el la samtitola artikolo en la nederlandlingva Vikipedio je la 3-a de novembro 2018.

  1. (angla) IAU,Resolutie B4, the renaming of the Hubble lawArkivigite je 2018-09-03 per la retarkivoWayback Machine, la 31-an de aŭgusto 2018.
  2. 2,02,1(franca) G. Lemaître(1927)Ann. Soc. sci. Brux. A, vol. 47,p. 49-59.
  3. Noto : Iuj alineoj en la originala teksto de 1927 ne plu aperas en la angla traduko de 1931. Parte pro tio, en la anglosaksa mondo, la "malkovro" de la vastiĝanta universo estis kaj ofte estas atribuata al Hubble kaj la celitan konstanton kaj la lineara rilato estas nomataj laŭ Hubble. Post polemiko en la revuo Nature 479 de la 10-a de novembro 2011, aperis artikolo kiu konfirmis ke Lemaître mem respondecis pri la traduko kaj preterlasis la alineojn, supozeble ĉar post la artikolo de Hubble kaj Humason de 1929 li jam ne konsideris ilin aktualaj. Mario Livio, The expanding Universe: lost (in translation) and found (la vastiĝanta universo: perdita (en traduko) kaj trovita), retejo Hubble. Vidu ankaŭ: Was the Real Discovery of the Expanding Universe Lost in Translation? (Ĉu la reala malkovro de la ekspansanta universo perdita en tradukado ?), Hubblesite, Newsrelease n-ro 38, la 9-an de novembro 2011; Lost in translation: Mystery of the missing text solved in Nature (perdita en tradukado: mistero de la mankanta teksto solvita en Nature, 479, la 10-an de novembro 2011, p 171-173.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Georges_Lemaître&oldid=9155204"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp