En la1970-aj jaroj li kunlaboris kunJim Rogers ĉe la levilfondusoQantum Fund kun kiu ili realigis gajnon de 4000 elcentoj en dek jaroj[2].
Soros estas konata kiel "La viro, kiu rompis la bankon de Anglio" kiam li en1992 forte vetis kontraŭ la brita pundo, kiam li estis profesie financa analisto kaj interŝanĝisto devalutoj (angle: 'trader') en la londona borso-merkato[3].
Li estis 13-jara kiamnazia Germanio invadis Hungarion en marto1944. Kvankam lia familio estis juda, li eskapis dedeportado danke al la protekto de ministeria oficisto, kiu portretis lin kiel sian baptoinfanon. Lia patro kaŝis sin kaj la filon dum la sekvaj monatoj interalie en somerdometo de la dancistinoElza Brandeisz enBalatonalmádi;[4] pri tio la patro verkis libron en Esperanto, „Maskerado ĉirkaŭ la morto“, kiu poste ankaŭ publikiĝis en la angla.[5] Li vivis en Hungario ĝis1946.
Post la IJK Soros petis vizon por studi enLondono kaj diplomiĝis ĉeLondon School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto deSoros Fund Management (fondusa manaĝado Soros) kaj deOpen Society Foundations[9] (Fondumoj pri malferma socio).
Soros subite famiĝis ekde septembro 1992, kiam, opiniante ke labrita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi.Bank of England (Banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el laeŭropa valutoŝanĝa mekanismo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la Bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, lamalajzia ĉefministroMahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri lamalajzian ringiton.
Soros aktivas kiel filantropo de1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi enKaburba Universitato en la rasapartismaSudafriko. La filantropa fonduso de Soros enOrienta Eŭropo plej ofte aperas tra naciaj Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzempleStefan Batory Foundation enPollando.
Li estas miliardulo, unu el la plej riĉaj homoj de la nuna mondo, kun ĉirkaŭ 25-20 miliardoj da dolaroj.
Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidantoGeorge W. Bush, kiun Soros klopodis malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kunMoveOn.org por forigi Bush-on.
Li verkisThe Bubble of American Supremacy ("La veziko de usona supereco"), kiu aperis en januaro 2004.Kiam la juna George Soros en 1947 fuĝis elHungario alBritio traSvislando, partopreninte en la32-a Universala Kongreso de Esperanto enBerno,[10] inter liaj unuaj faroj estis ligi kontaktojn kun labritaj esperantistoj enLondono. De Berno li iris al laInternacia Junular-Kunveno de TEJO (la posta IJK) enIpswich kaj de tie ekstudis enLondono. Liaj kontaktoj kun labritaj esperantistoj enLondono laŭ li pruvis la utilecon de Esperanto, ĉar "kien ajn oni iris, oni trovis iun kun kiu oni povis paroli [en Esperanto]".[11] Tion George Soros diris dumsimpozioFrom Zamenhof to Soros: A Symposium ("DeZamenhof al Soros: Simpozio") organizita de laUniversala Esperanto-Asocio enNovjorko la15-an de decembro2010 (okaze de laZamenhofa tago), kiam prezentiĝis anglalingva traduko de la libroModernaj Robinzonoj de lia patro. George Soros mem ĉeestis dum proksimume unu horo, el kio li dum deko da minutoj prelegis pri la rilatoj inter Esperanto kaj sia familio. Hodiaŭ, Soros ne plu uzas la lingvon[12][13], sed je peto de ĵurnalisto dum tiu simpozio, George Soros tamen sciis parkere citi parton de la poemoLa vojo deL. L. Zamenhof kiun li kiel junulo lernis.[14] Videaĵo spektebla en Jutubo : " Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan " kun ĉeesto de Humfrej Tonkin, eksa prezidanto de UEA.[Ĉu eblas elserĉi kaj reference noti la filmon?]
La patro de George Soros,Teodoro Ŝvarc, estisesperantisto; oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj kiel aludon alEsperanto (ĝi estas lafutura formo de laverbosori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ Humphrey Tonkin, la tradukinto de pluraj verkoj de Soros[13]. Dum lia junaĝo en la1930-aj kaj la1940-aj jaroj enBudapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo kajEsperanto-verkistoj (→Literatura Mondo) kaj aliaj esperantistoj vizitadis ilian hejmon.
Andreas von Rétyi,George Soros. Der Multimilliardär, sein globales Netzwerk und das Ende der Welt, wie wir sie kennen (germane: "Georgo Ŝoroŝ. La multmiliardulo, lia tutmonda reto kaj la fino de la mondo kiel ni konas ĝin"), 2016, 978-38-6445-276-5,eldonejoPopp,Rottenburg am Neckar, pliaj eldonoj interalie de 2022, [alpoligo:George Soros. Multimiliarder, jego globalna sieć i koniec takiego świata, jaki znamy, tr. Elżbieta Lubelska, eldonejoBiały Kruk, dua eldono,Krakovo 2019, p. 240,ISBN 978-83-7553-266-1]
↑Teodoro S. Ŝvarc. „Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo.“La Laguna (J. Régulo), 1965 kaj: Tivadar Soros. „Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros' Father Outsmarted the Gestapo“Novjorko, 2011
↑(en, fr) Michael Lewis, «The Speculator: What on earth is multibillionaire George Soros doing throwing wads of money around in Eastern Europe?», The New Republic, la 10-an de januaro 1994. Vidu ankaŭ : Michael T. Kaufman,Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, Alfred A. Knopf, 2002, pp. 32–33
↑La Juna Vivo 117 kaj 118 (1947); filmita intervjuo (2018) kun Grégoire Maertens; retletero (10-an de januaro 2024) de la oficejo de Georges Soros al la familio Maertens.
↑artikolo de la gazetoLibera Folio de la 5-a de marto 2024 detale resumas la vojon al la IJK en 1947 kaj la diskutojn de Georges Soros tie - ankaŭ montriĝas grupa foto de tiamaj junularaj Esperanto-aktivuloj kun li (esperante)
↑Schwartz, Teodoro:Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo deHumphrey Tonkin).