Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

George Mikes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Mikes
Persona informo
Mikes György
Naskiĝo15-an de februaro1912 (1912-02-15)
en Siklós
Morto30-an de aŭgusto1987 (1987-08-30) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvojanglahungaravd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
HungarioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato Eötvös Loránd (–1933)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
ĵurnalisto
biografoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

George MIKES [ĝorĝ mikeŝ],hungareMikes György [mikeŝ djordj] estis hungara-anglaverkisto kajĵurnalisto.

Li naskiĝis la15-an de februaro1912 enSiklós. Li mortis la30-an de aŭgusto1987 enLondono.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Li iĝisjuristo en1933 enBudapeŝto, tamen li laboris en gazeta eldonejo, kiel ĵurnalisto. En1938 li estis sendita en Londonon. Li estisjudo, tial li restis enAnglio (en1946 li ricevis la britan ŝtatanecon). Ekde1939 li ofte parolis en hungarlingva dissendo deBBC, ekde1975 en hungarlingva dissendo deRadio Libera Eŭropo. Li eldonis pli, ol 40librojn partehungare, parteangle. La unuaverko estisHow to be an alien, kie mokis laanglojn. Estis libro, kiun oni tradukis al 22lingvoj. Li ofte vojaĝadis, poste eldonis humurajn travivaĵojn:Über Alles (priGermanio),Milk and Honey (priIzraelo),How to Scrape Skies (priUsono),The land of rising yen (priJapanio). Post la morto en1991 oni metis memortabulon en la naskiĝdomon.

Verkoj (selekto)

[redakti |redakti fonton]
  • Anglia papucsban (angle How to be an Alien),1947 (Budapeŝto)
  • Milk and Honey1950
  • Italy for Beginners1956
  • The Hungarian Revolution (La hungara revolucio),1957,1958
  • The Best of Mikes1962
  • How to be decadent1977
  • Arthur Koestler1983

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Hungara Vikipedio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=George_Mikes&oldid=8948155"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp