Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Georg Kolbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Kolbe
Persona informo
Naskiĝo15-an de aprilo1877 (1877-04-15)
en Waldheim
Morto20-an de novembro1947 (1947-11-20) (70-jaraĝa)
en Berlino
MortokialoUrinvezika kanceroRedakti la valoron en Wikidata
TomboFriedhof Heerstraße, 2 D-4Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materAcadémie JulianRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkulptisto
desegnisto
pentristo
vidartistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Georg Kolbe (naskiĝis la15-an de aprilo1877 enWaldheim; mortis la20-an de novembro1947 enBerlino) estis germanaskulptisto. Li anis ĉeBerlina secesio.

SkulptaĵoFluganta Genio (Fliegender Genius) de Georg Kolbe enLudwigshafen

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Georg Kolbe estis la 4-a de 8 infanoj de Theodor Emil Kolbe kaj Caroline Ernestine Krappes.

Kolbe edukiĝis kiel pentroartisto enDresdeno kajMunkeno. Dum la jaro 1897 li studis en Parizo ĉe laAcadémie Julian. Ekde 1898 ĝis 1901 li vivis enRomo. Sub la influo deLouis Tuaillon li estiĝisskulptisto.

Je la13a de februaro1902 li geedziĝis kun Benjamine (Ben) van de Meer de Walcheren en Uccle apudBruselo. Ilia filino Leonore naskiĝis je la19a de novembro1902.

Post restado enLepsiko li loĝis en Berlino ekde 1904, kie li membriĝis al BerlinaSecesio. La artvendistoPaul Cassierer subtenis lin. En la jaro 1905 li ricevis laVilla-Romana-premion en Florenco. Pro la skulptaĵo "la dancistino", aĉetita de laNacia Galerio (Berlino) (Nationalgalerie Berlin), li konatiĝis en 1912. Kolbe kreis en 1913 la unuanHeine-monumenton en Germanio (Frankfurto ĉe Majno). Dum la jaroj 1917/1918 li estis kiel soldato enIstanbulo, kie li kreis monumenton por mortigitoj. En 1919 li membriĝis en laPrusa Akademio de la Artoj (Preußische Akademie der Künste). La kulminon de sia gloro li atingis dum la1920aj jaroj, li havis multnombrajn ekspoziciojn.

SkulptaĵoLa mateno (Der Morgen) de Georg Kolbe en la kvartalparto 'Ceciliengärten' enBerlino

La filino de Kolbe, Leonore, edziniĝis en la jaro 1923 kun la pentroartisto Kurt von Keudell. Je la7a de februaro1927 mortis la edzino Ben. Post la jaro 1933 oni forprenis kelkajn verkojn el publikaj lokoj. Aliflanke li povis montri siajn verkojn, ekzemple en laDomo de la germana arto (Haus der Deutschen Kunst) enMunkeno kaj li ricevis laGoethe-premion de la urbo Frankfurto ĉe Majno.

Laŭ li oni nomis laGeorg-Kolbe-premion.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Georg_Kolbe&oldid=8202210"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp