Geografia informa sistemo (angleGeographic information system), mallongeGIS estas je komputiloj bazitainforma sistemo por kolektado, analizado kaj vizualiĝado de datumoj, kiuj havas spacan rilaton al surfaco detero. Datumoj, kun kiuj GIS laboras, estas difinitaj pergeometrio,topologio,atributo kajdinamiko.
En fino60-aj jaroj de20-a jarcento evoluigis la kanada registaro la unuan geografian informsistemon CGIS (Canada Geographical Information System). En jaro1969 fondisJack Dangermond usonan kompanionESRI.
Aperas pli kaj pli novaj programoj por laboro kun GIS, kiujn povas uzantoj ŝanĝi laŭ iliaj bezonoj. En nordamerikaj kaj okcidenteŭropaj landoj oni precizigas kolektadon, analizadon de datumoj kaj kreadon de datumbazoj.
Nuntempo
En jaro2007 aperis direktivo deEŭropa KomisionoINSPIRE (INfrastructure forSPatialInfoRmation inEurope), kies celo estas krei eŭropan leĝdonan kardon, kiu estas bezonata por konstruado de eŭropa infrastrukturo de spacaj informoj.[1]
Por reprezento de spacaj datumoj estas plej ofte uzataj vektora kaj rastruma modeloj. Geobjektoj, kiuj priskribas saman temon, estas en projektoj ofte en unu tavolo. Tio signifas, ke uzantoj laboras laŭ bezono samtempe kun pliaj tematikaj tavoloj (ekz. tavolo de riveroj, lagoj, ŝoseoj, trajnaj haltejoj ks.).