Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Genoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Genoto
Genoto
Genoto
Biologia klasado
Regno:BestojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Ordo:KarnovorojCarnivora
Familio:ViverredojViverridae
Genro:GenotojGenetta
Specio:G. genetta
Genetta genetta
Linnaeus,1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lagenoto[1] (Genetta genetta) estasspecio demamulokarnovora de lafamilio de laviverredoj, unu el la du troveblaj aktuale enEŭropo, kune kun laikneŭmono. Ĝi loĝas enIberio, laBalearoj kajFrancio kaj ŝajne etendiĝas aktuale al nordo kaj oriento de la kontinento. Ĝi troviĝas ankaŭ enMezoriento kaj tutaAfriko, escepte pri la dezertaj zonoj. Oni supozas, ke ties esto en Eŭropo estas relative ĵusa kaj ke ĝi estis enmetita de homoj nevolonte, ĉu kielmaskoto kiu poste sovaĝiĝis aŭ simple kiel ŝtelveturanto per ŝipo el kiuj ĉiam trapasis laĜibraltaran Markolon.

Devenoj kaj de la nomo kaj de la besto

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj fakuloj sugestis, ke la vorto “geneto” povus deveni el la arabdevena hispana vorto “jinete” (rajdanto”, elzenete), ĉar islamaj ĉevaliroj dum laReconquista ornamis siajn selojn per haŭtoj de tiu animalo, kaj pro tio kaj la nomo kaj la besto estus alveninta eŭropen dum la araba konkero de Hispanio en la8-a jarcento. Tamen tiun teorion aktuale ne multe oni konsideras kaj oni supozas, ke la enmeto de tiu besto estis pli frua. Oni scias, ke laromianoj havis genetojn kiel maskotoj en siaj domoj, antaŭ la importado de la hejmajkatoj elEgiptio, kaj ke en la epoko deAŭgusto Cezaro oni enmetis en Balearoj misteran animalon laŭ la nomo deictis por finigi la plagon dekunikloj sovaĝaj kiuj tiam infestis la insularon. Ĉar katoj neniam ricevis tiun nomon kaj en Balearoj ne ekzistas spuroj de la ikneŭmono aŭ de aliajmungotedoj, tiu animalo nur povis esti la geneto aŭ alikaze, iu specio deMarteso.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ aspekto la geneto similas alkato iom pli longa kunflaveca al grizeca haŭto makulita el nigraj markoj en la korpo kaj ringoj en la vosto. Tie la haŭthararo estas pli longa kaj utilas kiel balancilo en saltoj kaj persekutado. La korpo atingas 55-60cm, longeco kiun povas egali aŭ eĉ superi la vosto, kiu povas longi eĉ 1 m ekde la kapo al la vostopinto. La alto ĉe gambokruco estas de 20 cm, kaj la pezo varias inter 1'2 kaj 2'5 kg. Ĝi havas konusforman kapon kiu maldikiĝas je la muzelo. La grandaj okuloj helbrunaj estas enmarkitaj de blankaj makuloj kiuj kontrastas kun nigra zono kiu ĉirkaŭas la bazon de la muzelo. Ĝi havas longajn lipharojn ege sensivajn ambaŭflanke de la muzelo. La oreloj estas grandaj kaj erektaj, iom rondoformaj pinte. La korpo estas longeca kaj elasta kun antaŭaj gamboj pli mallongaj kontraste kun la malantaŭaj kiuj estas pli longaj kaj fortaj; tiuj faciligas la grimpan kutimaron de tiu animalo. La piedoj estas rondoformaj kun duonreireblaj ungoj.

Habitato kaj kutimaro

[redakti |redakti fonton]

Ili loĝas ĝenerale enarbaroj, sed ili povas adaptiĝi alherbejo, kaj grimpas ege lerte. Ili adaptiĝas facile al ĉiu tipo de medio danke al sia malmulta specialigo. La eŭropaj populacioj ŝajne disvolvigas iom post iom reziston al malvarmo.

La genetoj estas noktaj predantoj kiuj vivas kaj ĉasas solece, kvankam akceptas eston de aliaj individuoj de ĝia sama specio proksime. Foje inoj kunlaboras enĉasado kun ties preskaŭplenkreskaj idoj aŭ iumasklo.

En la nordo deAfriko oni enhejmigas ilin regule en kelkaj ruraj zonoj, kie, same kiel katoj, liberigas la farmojn el etaj animaloj. Ili estasmordemaj bestoj kaj pro tio la enhejmigitaj ekzempleroj devas esti zorgitaj sinzorge, ĉar ili iĝas pli kaj pli danĝeraj laŭ la aĝo.

Nutrado

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio estas ĉefe predanta kaj karnovora kaj ties ĉefaj predoj estasinsektoj, malgrandajmamuloj,lacertoj kajbirdoj; foje ili manĝas ankaŭ fruktojn, ĉefefigojn kaj arbarfruktojn (rubusoj, beroj, naturpomoj ktp.). La inoj naskas 2 aŭ 3 idojn ĉiun naskaron enarbotruo, kiuj plenkreskiĝas post unu jaro. En libero ili vivas ĉirkaŭ 10 jaroj, sed en kaptiveco ili povas atingi 20. Ili ne havas verajn predantojn, kvankam foje ili povas esti ĉasataj de iu grandarabobirdo aŭ de homoj, spite protekton en eŭropaj kaj aliaj landoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. genoto en vortaro.net

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Portala ikonoPortalo pri Zoologio


v  d  r
Vivantajkarnomanĝulaj specioj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Klaso:Mamuloj  • Infraklaso:Placentuloj  • Superordo:Laurasiatheria
 
Subordo defeliformedoj
Nandiniedoj
Herpestedoj
(Herpestoj)
Hienedoj
(Hienoj)
Felisedoj
Larĝa familia listo estas sube
Viveredoj
Larĝa familia listo estas sube
Eupleridedoj
Larĝa familia listo estas sube
 
Familio defelisedoj
Felinenoj
Panterenoj
 
Familio deviveredoj(inkluzive dezibetoj)
Paradoksurenoj
Hemigalinedoj
Prionodonenoj
(Prionodoj)
Viverinedoj
Genotoj
(Genotoj)
 
Familio deeŭpleridedoj
Eŭplerinedoj
Mungotedoj
 
SubordoCaniformia(kontinuo malsupre)
Ursedoj
(Ursoj)
Mefitidedoj
(Skunkoj)
Konepatoj
(Hog-nosed
skunkoj)
Spilogaloj
(Skunkoj)
Procionedoj
Basaricionoj
(Olingoj)
Nazuoj
inkluzive de (Nazuoj)
Nazueloj
inkluzive de (Nazuoj)
Ailuridedoj
 
SubordoCaniformia(kontinuo malsupre)
Otarienoj
(Marhundoj)
(inkluzive demarursoj
kajmarleonoj)

(inkluzive dePinipedoj)
Odobenedoj
(inkluzive dePinipedoj)
Fokenedoj
(Fokedoj)
(inkluzive dePinipedoj)
Marelefantoj
(Mirungoj)
Kanisedoj
Larĝa familia listo estas sube
Musteledoj
Larĝa familia listo estas sube
 
Familio dekanisedoj
Atelocinoj
Kanisedoj
Cerdocionoj
Agvaraoj
Kuonoj
Pseŭdalopeksoj
Likaonoj
Niktereŭtoj
Otocionoj
Mustelvulpoj
Urocionoj
Vulpoj
 
Familio demusteledoj
Lutrenoj
(Lutreno)
Musteledoj
(inkluzive deKolonokoj)
Martesoj
(Meloj)
Melogaloj
(Ferret-badgers)
Musteloj
(Ermenoj)
Neovizonoj
(Vizonoj)
 
Divido deorganismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo
SupreKARNOMANĜULOJ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Genoto&oldid=9058984"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp