Sirfedojpariĝantaj dumfluge. Reprodukta sistemo funkciantas.
LaReprodukta sistemo aŭgenersistemo estas sistemo deseksaj organoj ene deorganismo kiuj funkcias kunlabore por la celo de laseksa reproduktado. Ankaŭ multaj nevivaj substancoj kiaj fluidaĵoj,hormonoj, kajferomonoj estas gravaj elementoj por la reprodukta sistemo.[1] Malkiel plej el laorganaj sistemoj, laseksoj de laŭsekse diferencigitajspecioj ofte havas gravajn diferencojn. Tiuj diferencoj permesas kombinadon de genetika materialo inter du individuoj, kio permesas siavice la eblon de pli grandagenetika kapablo de la idaro.[2]
Inter ĉiuj vivantaj organismoj,floroj, kiuj estas la reproduktaj strukturoj de laangiospermoj, estas la plej variaj fizike kaj montras koresponde grandan diversecon en metodoj de reproduktado.[3] Plantoj kiuj ne estas florplantoj (verdaj algoj,muskoj,hepatikoj,antocerofitoj,filikoj kaj ankaŭgimnospermoj kiaj lakoniferoj) havas kompleksajn interludojn inter morfologiaj adaptaĵoj kaj mediaj faktoroj en sia seksa reproduktado. La reprodukta sistemo, aŭ kiel la spermo el unu planto fekundigas la ovolon de aliaj, dependas el la reprodukta morfologio, kaj estas la sola plej grava determinanto de la genetika strukturo de neklonaj plantaj populacioj.Christian Konrad Sprengel (1793) studis la reproduktadon de florplantoj kaj por la unua fojo oni subkomprenis ke la procezo depolenado implikas kajbiotajn kajabiotajn interagadojn.
La viv-ciklo de fungoj inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale elkomuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne lacentrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.
En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperasĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple laagariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj.La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.
Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. EkzemplePilobolus vivas surbovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.
Laboleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso.Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi.La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.
Ĉe mamuloj, la ĉefaj organoj de la reprodukta sistemo estas la eksterajseksorganoj (peniso kaj vulvo) same kiel nombro de internaj organoj kiaj lagametoj kiuj produktasgonadojn (testikloj kaj ovarioj). Malsanoj de la homa reprodukta sistemo estas tre oftaj kaj disvastigataj, partikularetranskomunikeblajvenereaj malsanoj.[4]
Plej aliajvertebruloj havas ĝenerale similajn reproduktajn sistemojn konsistaj el gonadoj, tuboj kaj malfermaĵoj. Tamen, estas granda diverseco de fizikajadaptaĵoj same kielreproduktaj strategioj en ĉiu grupo de vertebruloj.
Vertebrulajanimaloj ĉiuj kunhavas ŝlosilajn elementojn de ties reproduktaj sistemoj. Ili ĉiuj havas gameto-produktajn organojn aŭgonadojn. ĉe inoj, tiuj gonadoj estas konektitaj pere de ovodukto al malfermaĵo en la ekstero de la korpo, tipe ĉe la kloako, sed foje al unika malfermaĵo kiavagino aŭ enmetebla organo.
Ĵusnaskitomamsuĉas elmamo troviĝanta ene de marsupia sako.Didaktika modelo de la aparato uringenera de mamulo.
La plimulto de la reproduktaj aparatoj de mamuloj estas similaj, sed estas kelkaj rimarkindaj diferencoj inter la nehomaj mamuloj kaj la homaj mamuloj. Por ekzemplo, la plimulto de la masklaj mamuloj havaspenison kiu estas stokita interne ĝis la momento de la erektiĝo, kaj la plimulto havas penisan oston aŭ "baculum".[5] Krome, la maskloj de la plimulto de la specioj ne restas kontinue fekundaj sekse, male al la kazo de homoj. Kiel ĉe homoj, la plimulto de la grupoj de mamuloj havas testiklojn kiuj kapablas descendi enen de laskroto,[6] sed tamen, aliaj havas testiklojn kiuj kapablas descendi kuŝantajn sur la ventra muro de la korpo, kaj kelkaj grupoj de mamuloj, kiel laelefantoj, havas testiklojn malkapablajn descendi ene de la internaĵoj de siaj korpaj kavaĵoj proksime de siajrenoj.[7]
La utero kaj la vagino esta ekskluzivaj ĉe mamuloj, sen similaĵoj en birdoj, reptilioj, amfibioj aŭ fiŝoj. Anstataŭ utero, la aliaj grupoj de vertebruloj havas nemodifitan ovodukton kiu kondukas rekte alkloako, kiu estas elirejo kunuzata degametoj,urino kaj fekaĵoj.[8]
Ĉe la hejmajkanisedoj, la seksa matureco okazas inter la 8a kaj la 15a aĝmonatoj kaj ĉe maskloj kaj ĉe inoj,[9] kvankam tio povas prokrastiĝi ĝis la du jaroj de aĝo en la kazo de kelkaj grandaj rasoj.[10]
La genera aparato de lamarsupialoj estas unika en la senco ke la ino havas du vaginojn, kiuj malfermiĝas ekstere tra nur unu truo, sed ili kondukas al diferencaj areoj ene de la utero; la maskloj kutime havas penison kun du pintoj, kiuj korespondas al la du vaginoj de la ino.[11][12] La kazo de la inoj dedukoloraj valabioj estas unika, ĉar ili povas gravediĝi antaŭ la nasko de la antaŭa graveso, kio rezultas en la fakto, ke preskaŭ ĉiam ili estas gravedaj dum sia tuta reproduktiva vivo.[13] La marsupialoj kutime disvolvigas sian idaron en ekstera saki kiu enhavas mamocicojn al kiuj aliĝas la ege malgrandaj ĵusnaskitaj idoj por la disvolviĝo post-utera.[14] Krome, la marsupialoj havas unikan antaŭpenisan skroton. La ĵusnaskito treniĝas kaj turniĝas instinte kelkajn centimetrojn, alkroĉante sin al la haŭta hararo de la patrino survoje al ŝin sako.[15]
Lamonotremoj (tio estas, laornitorinko kaj laekidnoj), grupo de mamuloj kiuj demetas ovojn, posedas tre apartan reproduktan aparaton. La penisoj de la maskloj de la ornitorinkoj finiĝas en forketo, sed nur la maldekstra duono funkcias, ĉar ĉe tiu flanko estas la nura funkcianta ovario de la inoj. Ĉe la ekidnoj, la maskloj posedas unu penison kun kvar glandoj, ĉiu el kiu kun po unu truo al la ekstero. Dum la kopulo funkcias nur du. La ino havas du uterojn formitajn per plilarĝiĝo de unu de la pintoj de la tuboj de Falopio, dum pere de la alia pinto ili fuziiĝas parte inter si kaj kun la uretro. Ili povas demeti unu aŭ du ovojn, kiuj formiĝas en la ekstremaĵo de la utero kaj restas tie ĝis okazas la eloviĝo.[14] La ino ovodemetas kaj helpas rompi la ovoŝelon pere de sia beko. La ido mamsuĉas la lakton kiu eliras tra la poroj de la ventra epitelia histo, ĉar ili ne havas mamcicojn.[16]
Ino deKaliopa kolibro manĝigante junulojn. Kiel grupo, birdoj, same kiel mamuloj, elstaras pro sia alta nivelo de gepatra idozorgado.
La masklaj kaj inajbirdoj havas kloakon, nome malfermaĵo tra kiu pasas la ovoj, la spermo kaj la forĵetaĵoj. La koiton oni faras premante la "lipojn" de la kloako, kio foje estas konata kiel organo intrometanta, kiu estas fakte kvazaŭpeniso simila al la peniso de la mamuloj. La ino demetas amniotajn ovojn en kiuj la junafeto plue disvolviĝas elirinte el la korpo de la ino. Diference de la plimulto de vertebruloj, la inoj tipe posedas ununuran funkciantanovarion kaj ununuran funkciantan ovodukton.[17] Kiel grupo, birdoj, same kiel mamuloj, elstaras pro sia alta nivelo de gepatra idozorgado.[18]
Lareptilioj estas preskaŭ ĉiuj sekse duformaj, kaj montras internan fekundiĝon tra la kloako.[8] Kelkaj reptilioj demetasovojn dum aliaj estasovovivonaskuloj; nur kelkaj specioj estasvivonaskuloj, kiel laboaoj kaj kelkaj lacertetoj.[19] La reproduktaj organoj de la reptilioj estas ene de la kloako. La plimulto de la maskloj havas kopulajn organojn, kiuj kutime estas retiriĝintaj aŭ revertitaj kaj stokitaj ene de la korpo. Ĉe latestudoj kaj lakrokodiloj, la masklo havas unusolan mezgrandan organon similan al la peniso, dum la masklajserpentoj kaj lalacertoj posedas po unu paron da organoj similaj al la peniso, nomitajduonpenisoj. Tiuj kutime estas duforkaj, aspraj aŭ dornohavaj por plej bone reteni la inon dum la kopulo, dum kiu la masklo enmetas nur unu en la kloako de la ino.[8]
Masklo de oranĝfemura rano (Litoria xanthomera) retenante inon dumampleksumo.
La plimulto de laamfibioj havas eksteranfekundecon de la ovoj, tipe ene denesala akvo, kvankam kelkaj amfibioj kiel la specioj de la genro "Caecilia" havas internan fekundecon[20] pere de la funkciado de reproduktaj strukturoj nomitaj "pseŭdopenisoj" kiujn la masklo enmetas ene de la kloako de la ino.[21] Ĉiujsekspariĝas, havas internajngonadojn konektitajn pere de konduktiloj al la kloako.
La fiŝoj montras ampleksan gamon de diversaj strategioj de reproduktado. Tamen, la plimulto de la fiŝaj specioj estasovodemetaj bestoj kaj havas eksteran fekundeciĝon. En tiu procezo, la inoj uzas sian kloakon por elsendi grandajn kvantojn de siaj gametoj, nomitaj "foroviĝoj", al akvo kaj unu aŭ pliaj maskloj elsendas «laktumon», blanka likvo kiu enhavas multajn spermatozoidojn sur la ovoj ankoraŭ nefekunditaj. Aliaj specioj de fiŝoj estas ovodemetaj sed kun interna fekundeciĝo helpita de pelvaj aŭ anusaj naĝiloj kiuj modifiĝas en organo intromitenta simila al la homa peniso.[22] Malgranda parto de la fiŝaj specioj estas de ovovivonaskuloj aŭ vivonaskuloj kaj oni konas ilin kolektive kiel vivonaskuloj deakvario.[23]
La gonadoj de la fiŝoj estas tipe paroj de ovarioj aŭ testikoj. La plimulto de la fiŝoj estas sekse duformaj, sed kelkaj specioj estashermafroditaj aŭ "gonokoraj" (unuseksaj).[24]
Ĉeelasmobrankuloj (nome "Rajiformes"rajon kajŝarkoj), lapelvaj naĝiloj modifiĝas por formi du apendicojn nomitaj pterigopodioj aŭ klasperoj. Dum la kopulo ili metas unu en la kloakon de la ino kaj injekcias la spermon en la interno per premo pere de sifono kiun ili plenigas je akvo.[25]
Bildo montranta la nervaron kaj sangoliveradon al la homa ekstera maskla generaparato.
La reprodukta sistemo en lahomo estas la tuto da organoj kaj histoj de lahoma korpo, kiuj servas porreproduktado. Homa reproduktado komencas kiamviraspermatozoo fekundigasvirinanovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.
La homa reprodukta sistemo kutime implikas internan fekundigon pere deseksa interludo. Dum tiu procezo, la masklo enmetas sianerektanpenison en lavagino de lavirino kajejakulasejakulaĵon, kiu enhavasspermon. La spermo poste veturas tra la vagino kaj uterkolo al lautero aŭovoduktoj por fekundigo de laovolo. Post sukcesa fekundigo kaj trudigo, okazasgravedeco de lafeto ene de la ina utero dum proksimume naŭ monatoj; tiu procezo estas konata kielgravedeco ĉe homoj. Gravedeco finas pernasko, kio okazas pro kuntiriĝo de lamuskoloj de la utero, la plilarĝiĝo de la uterkolo, kaj la apero de la bebo for el la vagino (nome ina genera organo). La beboj kaj infanoj de homoj estas preskaŭ senhelpaj kaj postulaj altajn nivelojn depatrozorgo dum multaj jaroj. Unu el gravaj tipoj de patra zorgo estas la uzado delaktoglandoj en la inajmamoj pormamnutri la bebon.[26]
La ina reprodukta sistemo havas du funkciojn: la unua estas produkti ovoĉelojn, kaj la dua estas protekti kaj nutri sian idon ĝis nasko. La maskla reprodukta sistemo havas unu funkcion, kiu estas produkti kaj liveri spermon. Homoj havas altan nivelon de seksa diferencaro. Aldone al diferencoj en preskaŭ ĉiu reprodukta organo, nombraj diferencoj tipe okazas ĉeduarangaj seksaj karakteroj.
Vira reprodukta sistemo. Spermatozooj produktiĝas en la dutestikoj (17). La testikoj estas en laskroto (18), la saketo sub lapeniso (3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en laepididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭvaskloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud laveziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra laprostato (12) kaj la glando deCowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝasspermo. La spermo pasas en lauretron kaj ejakuliĝas dumkoito.
Virina reprodukta sistemo enhavas kiel plej ekstera parto lavulvon kaj lavaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en lasalpingo aŭfalopiaj tuboj. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra lacerviko de la utero, kaj lautero mem. Laovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas,zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.
Veneraj malsanoj (laŭ PIV),[27] mallongigite VM-oj, konataj ankaŭ kielseksume transdoneblaj malsanoj estas lamalsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono interhomoj (aŭ bestoj) pere deseksuma kontakto, inkluzivevagina seksumado,buŝa seksumado kajanusa seksumado.[28][29] Pli ĝenerala terminoinfekto transdonebla per seksumado estas uzata por indikiinfektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono kaj ofte dekomence povas ne montri simptomojn,[28] kio rezultas en alta risko pasigi la infekton al aliuloj.[30][31] Simptomoj kaj signoj de VM-oj povas esti vaginaj sekrecioj, penisaj sekrecioj, vundoj ĉe aŭ ĉirkaŭ generaj organoj kajpelva doloro.[28] Kelkaj VM povas okaziginefekundecon.[28]
Lasenvertebruloj havas komplekson ekstreme diversan de reproduktaj aparatoj, la nura komuna koincido eble estas ke ĉiuj el ili ovodemetas. Krome, escepte lacefalopodoj kajartropodoj, preskaŭ ĉiuj la ceteraj senvertebruloj estashermafroditaj kaj funkcias per ekstera fekundeciĝo.
Dissekcia maskla specimeno deOnykia ingens, montranta ne-erektan penison (la blanka tuba strukturo sub plej el la aliaj organoj).Specimeno de la sama specio montranta plilongigon de la peniso ĝis 67 cm laŭlonge.
Ĉiuj cefalopodoj estas dioikaj kaj reproduktiĝas pere de ovodemetado. La plimulto de la cefalopodoj havas duoninternan fekundeciĝon, laŭ kiu la masklo metas siajn gametojn ene de la kavaĵon de la mantelo de la ino por fekundigi la ovulojn kiuj troviĝas ene de la nura ovario de la ino.[32] Tiukadre, la masklaj cefalopodoj havas unusolan testikon. Ĉe la ino de la plimulto de la cefalopodoj la ovoduktaj glandoj helpas la disvolviĝon de la ovulo.
La «peniso» en la plimulto de la masklaj cefalopodoj senkarapacaj (Coleoidea) estas longa kaj muskolhava ekstremaĵo de la gonodukto uzata por transigi la spermatoforojn al modifita brako nomitahektokotilo, kiu siavice estas uzata por transigi la spermatoforojn al la ino. Ĉe la specioj en kiuj mankas la hektokotilo, la «peniso» estas longa kaj kapabla etendiĝis trans la mantela kavaĵo kaj transigi la spermatoforoj rekte al la ino.
La plimulto de la cefalopodoj havas eksteran fekundeciĝon, escepte ĉepolpoj en kiu ĝi estas interna.[33]
La plimulto deinsektoj reproduktiĝasovodemete, tio estas, la ino demetas ovojn. Tiujn ovojn ŝi produktas en paro da ovarioj. La spermon, produktitan de la masklo en unu testiko aŭ pli ofte en du, oni transmetas al la ino dumpariĝado pere de la eksteraj generorganoj. La spermon oni stokas ene de la ino en almenaŭ unu spermoteko.[34] En la momento de la fekundigo, la ovuloj vojaĝas laŭlonge de la ovoduktoj por esti fekundigitaj de la spermo kaj poste estas elpelitaj for de la korpo ("ovodemetado"), en la plimultoj de la kazoj pere de ovodemetilo.
Idoj deGasteracantha mammosa (aŭGasteracantha cancriformis) proksime al la kapsulo de siaj ovoj.
En la inoj dearaneoj estas du ovarioj kun formo de longeca sako kiuj distribuiĝas paralele en la ventra regiono de la abdomeno. La ovarioj estas konektataj al du kurbaj ovoduktoj kiuj kuniĝas en mallarĝa tubo kiu kondukas al la vagino. Aldone ĝi havas almenaŭ du spermujojn konektatajn sendepende kun la ekstero kaj kies funkcio estas ricevi la kopulan organon de la masklo dum la pariĝado, krom stoki la spermon. La fekundeciĝo estas interna sed ĝi okazas en la momento de la ovodemetado, ĉar ĝi estas posta al la kopulo. La maskloj havas longajn tubajn testikojn laŭlonge de la abdomeno, konektatajn kun ununura generaparata malfermaĵo tra du spermoduktoj. La kopulaj organoj estas modifoj de la ekstremaĵoj de lapedipalpoj kaj ne konektas kun la spermoduktoj. En la pedipalpo estas rezervujo kun ejakula kondukto kiu finiĝas en ia speco de peniso nomita "piŝto", kiu estas la organo kiu estos enmetita en unu el la malfermaĵoj de la spermujoj de la ino. La formo de la pedipalpo estastaksonomia trajto. La araneoj havas predemajn kutimarojn kiuj necesigas kompleksan ritaron porpariĝo kiu inkludas kemiajn kaj tuŝosentajn signalojn, cele al fakto, ke la masklo estus agnoskita kiel partnero kaj ne kiel predaĵo.[34]
En aliaj grupoj kiel la ordoUropygi kaj lasolifugoj, la masklo uzas la pedipalpon aŭ iun alian apendicon por enmeti spermatoforojn en la inon. La ordoRicinulei uzas, anstataŭ peripalpojn, la paron de triaj kruroj por reteni la inon. En tiuj kruroj ili havas modifon en la unua tarsa segmento, kiu enhavas kondukton pleno je spermo kiun la masklo enmetas en la generaparata "atrio" de la ino.[34]
Spermoteko deAcanthoscurria geniculata (Tarantulo de blankaj genuoj), de subordoMigalomorfuloj.
En la ordoPseudoscorpionida estas malmulta duarangaseksa dimorfismo. En kelkaj specioj povas okazi ekstera nerekta fekundecigo, ĉar la masklo demeitas spermatoforojn surgrunden, kio allogaskemitaksise la inon. Tiu metas sin sur la spermatoforo kaj enmetas ĝin en sia atrio. En specioj pli antaŭenirintaj, la masklo gvidas la inon ĝis meti ŝin sur la spermatoforon. En la specioj kun pli altnivela specializiĝo, la masklo havas modifitajn pedipalpojn havantajn du tubajn organojn kiuj allogas la inojn kaj helpas la enmeton de la spermo retenante la pedipalpojn kaj puŝante per siaj antaŭaj kruroj.[34]
La specioj deOpiliones kajakaroj estas la nuraj araneedoj kiuj havas penisojn. La ino de "Opiliones" havas ovodemetilon, kiu mankas en preskaŭ ĉiu ceteraj araneedoj. Lapiknogonedoj havas ununuran gonadon, situanta en la trunko, kun branĉaĵoj kiuj eniras en la kruroj kaj finiĝas en multaj reproduktaj truoj. La ovoj (ĝis milo) hejmiĝas en la loboj de la ovario kiu estas ĉe la femuro de ĉiu kruro de la ino.[34]
↑STD's TodayArkivigite je 2014-10-25 per la retarkivoWayback Machine National Prevention Network, Center for Disease Control, United States Government, konsultita en 2007
↑ (Januaro 1999) “The evolution of the scrotum and testicular descent in mammals: a phylogenetic view”,J. Theor. Biol.196 (1),p. 61–72.doi:10.1006/jtbi.1998.0821.
↑8,08,18,2 Kardong, Kenneth (2007).Vertebrados: Anatomía comparada, función y evolución (dua hispanlingva eldono). Madrid: McGraw-Hill-Interamericana de España, SAU.ISBN 978-84-481-5021-1.
↑Valera, M.A.Reproducción canina Policlínica Veterinaria Centauro, 2016, alirita la 8an de julio 2021
↑ (1992) “Reproductive system structure, development and function in cephalopods with a new general scale for maturity stages”,Journal of Northwest Atlantic Fishery Science12,p. 63–74.doi:10.2960/j.v12.a7.
↑34,034,134,234,334,4 Ruppert, Edward E. kaj Barnes, Robert D.,Zoología de los invertebrados, 1995, McGraw-Hill, México. ISBN = 968-25-2452-0, 6a eldono, consultita la 9an de julio 2021.
Gardner, E.; Gray, D.J.; Rahilly, R.O. Anatomia. Editora Guanabara, 4a. Edição, Rio de Janeiro, p. 457-475; 485-495, 1988.
Uwe Gille: "Harn- und Geschlechtsapparat, Apparatus urogenitalis". En: F.-V. Salomon u. a. (redakt.):Anatomie für die Tiermedizin. Enke, Stuttgart 2004,ISBN 3-8304-1007-7, S. 368–403.
Kirk PM, Cannon PF, Minter DW, Stalpers JA (2008).Dictionary of the Fungi (10a eldono). Wallingford, UK: CAB International.ISBN 978-0-85199-826-8.
Staubesand, Jochen.Sobotta – Atlas de Anatomia Humana. Editora Guanabara, 19a eldono, Rio de Janeiro, vol. 2, pp. 214-246, 1988.