La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la19-a jarcento. En1831 labritafizikistoMichael Faraday publikigis sian verkon pri elektromagnetaindukto, tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En1841 la samfakuloFranz Ernst Neumann inventis la unuandinamon, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.
Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis laalternatoron kaj latransformatoron.
Piezoelektraj generiloj: ili baziĝas je la principo depiezoelektro, laŭ kiu kelkaj nekondukajkristaloj, okaze de mekanika premo, estigastension inter siaj du ekstremoj. Tiu ĉi fenomeno uzatas ekzemple en kuirejajsparkiloj.
Skemo pri reala generatoro de tensioSkemo pri reala generatoro de kurento
En la analizo deelektraj cirkvitoj oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia enarezistanco nulu, sendepende de la cetera aparataro.
En la praktiko, generatoroj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantantension kajkurenton nur en difinitaj kondiĉoj.
Reala generatoro de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generatoro kajrezistilo, dum reala generatoro de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo.