Hackman famiĝis dum la pintjaroj de la Ora Epoko de usona kino (precipe dum la1970-aj jaroj). Male al aliaj steluloj de la epoko kiel ekzempleJack Nicholson,Robert De Niro,Dustin Hoffman, kajAl Pacino, kiuj temigis ĉefrolojn kaj rakonteblan aktorstilon, Hackman, konata pro sia modesteco, ofte prenis apogajn rolojn kaj ankaŭ ne malemis ludi lafiulon, kiu igis lian karieron unu el la plej stabila, enspeziga, kaj respektata en historio ĝis lia emeritiĝo en2008.
Li plenkreskis sen patro, lia patrino zorgeme gardis, edukis lin, li ne konis fortan aŭtoritaton en la familio. La unua serioza lerneja interbatalo kaŭzis spiritan damaĝon je la junadoleskulo, kiu anstataŭ oportunismo fuĝis el la hejmo kaj en aĝo de 16 jaroj aliĝis al la armeo. Tie li fortiĝis spirite kaj agadis ĉe la radio kiel programgvidanto, tiel li ekŝatis tiutipan laboron. Post forlaso de la armeo, li vagabondis la landon dumvoje pentrante kaj laborante por diversaj lokaj televidaj stacioj, por kovri la elspezojn. Finfine li alvenis al la aktorado, ekstudis en la aktorada lernejoPasadena Playhouse, sed oni ne vidis en li talenton. Oni taksis lian aktoradon kaj tiun de lia amikoDustin Hoffman plej malbona inter la studantoj, tute sen talento. Gene ne akceptis tion kaj translokiĝis alNovjorko, kie hejmiĝis ankaŭDustin Hoffman. Tie li plustudis en lernejo de George Morrison. Li iĝis baldaŭ stelulo de Broadway.
La internacian famon kaj la unuanOscar-nomumon alportis por li la epizodista rolo en „Bonnie and Clyde”. Post tio, li daŭre ricevis ĉefrolojn, ekz. pro ludo de la legenda enketisto de la filmo „Franca kontakto” li ricevis Oskar-premion en kategorio plej bona aktoro. Ĉe la plej grandaj sukcesoj, abrupte, li retiriĝis por okupiĝi pri siaj ŝatataj aferoj. Estas konate, ke li entuziasmas por la aŭtomobiloj, partoprenis eĉ konkursojn. Li mem ŝatas stiri aŭtomobilon aŭ aviadilon. Post du jaroj, li retrovis la aktoradon.
Multaj premioj,Oskar-nomumoj kaj novaOskar-premio (Unforgiven - epizodisto) pruvis, ke li decidis ĝuste. Li pruvis sian talenton en diverstemaj filmoj, kiujn li povas ludi surprize realeske.
Tri korinfarktoj devigis lin al ripozado, kio signifis okaze de li, verkadon de tri libroj. Li havas tri infanojn el la unua geedzeco, ili divorcis post 30 jaroj en 1986. Poste li vivis kun la dua edzino (1991) Betsy Arakawa ĝis ĉ. la 26-a de februaro 2025, kiam oni trovis ilin mortintajn en sia hejmo; ankaŭ ilia hundo mortis.