Geko (Gekko) estas genro delacerto el la familio degekedoj, kiu troviĝas en varmaj klimatoj tramonde. Ili estas unikaj el la lacertoj voĉe, ĉar nur ili kapablas fari sonon klakantan, kiam ili interreagas socie kun aliaj gekoj. Tiu nomo originas de lamalaja « Gekoq », kiu estasonomatopeo pri la bleko de laindonezia geko
. Multaj specioj havas specialajnadherajn fingrojn, per kiuj ili povas iri sur vertikalaj muroj kaj fenestroj. Tiuj specioj havas fingrofine krom ungoj specialajn adherajn harojn, du milionojn daĥetoj sur ĉiu fingro. Tiuj etĥetoj longas centmilion-onojn da metroj (duoblan hom-haran diametron), dum pintoj de ĉiuj etĥetoj disbranĉiĝas 100- ĝis 1000-foje al spatuloj. Tiujspatuloj longas 200 miliard-onojn da metroj (pli mallongaj ol la ondolongo de la videbla lumo). Tiel la adhera surfaco estas grandega, la adhereco baziĝas je lavan der-Waals-fortoj.
Lapalpebroj estas kunkreskintaj kaj fariĝis travideblaj. Gekoj estas varmoŝatantaj, noktaj bestoj.
Oni povas teni multajn speciojn de gekoj kieldorlotbestojn.Ili manĝas diversajn specojn de insektoj.
Lataggekoj aŭ felsumoj (Phelsuma) estas genro de malgrandaj lacertuloj el la familio de la gekoj (Geckonidae). Ĝia plej vaste disvastigita specio estas la palma taggeko (Phelsuma dubia). Male al la plimulto de la aliaj gekoj la felsumoj estas escepte dePhelsuma guentheri tagaktivaj, aliaj tagaktivaj gekoj apartenas al la genrojLygodactylus,Sphaerodactylus,Quedenfeldtia kajGonatodes.
Oni konas preskaŭ 1050 speciojn de gekoj, kiuj apartenas al 5 subfamilioj:
Specioj de tri subfamiloj ne havas moveblajn palpebrojn:
- Gekkoninae -Gekenoj
- Teratoscincinae
- Diplodactylinae
Specioj de 2 subfamilioj havas moveblajn palpebrojn:
- Aleuroscalabotinae
- Eublepharinae
Alia grupigo estas, ke parto de bestoj estas nokte nutriĝanta, ili havas vertikalan striformanpupilon. La dumtagaj gekoj havas cirkloforman pupilon.
La makulita geko (Gekko gecko) el la ordo de skvamuloj kaj familio de gekedoj troveblas en Fuĝjan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan provincoj de Ĉinio, kaj vidiĝas ankaŭ en Tajvano, Hindio, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi kun longeco de ĉirkaŭ 34 Fm. havas grizan dorson punktitan de karnlezinaj kaj blugrizaj makuloj, grizblankan abdomenon, malhelgrizan voston kun ringaj strioj kaj haŭtvalvojn sub la piedfingroj.
La gekoj vivas en rokfendoj aŭ arbotruoj, kaj ankaŭ en kaj ĉirkaŭ loĝejoj de homoj. Ili agas plej pfte en vespero kaj nokto, kaj iafoje sunumas sin sur rokoj aŭ muroj. Ĝi nutras sin ĉefe per insektoj kaj ankaŭ malgrandaj vertebruloj, kiaj musoj, lacertoj kaj birdoj. Dum ĉasado, ĝi ĉiam nerimarkeble proksimiĝas al la celajo kaj subite buŝe kaptas ĝinje ĝia meza korpoparto. Poste, ĝi skuas la kaptiton kontraŭ muron, tenante ĝin en la buŝo. La skuado estas tre forta, ke ĝi povas forskui la kapon de muso. La geko estas kuraĝa kaj malcedema. Se ĝi trovas ĉasaĵon, ĝi neniel lasas ĝin eskapi. La loĝantoj en la sudorienta Azio, kie estas hejmo de gekoj, rigardas ĝin kiel bonan aŭguron, neglektante ke ĝi estas venena kaj rabema. Ĝi ofte krias, precipe la virgeko. Ĝi aktivadas unuope aŭ pare, malofte triope aŭ kvarope. Ĝi kuŝas en profunda truo en frosta vetero kaj en malprofunda truo, kiam varmiĝas. Ĉiujare, en marto kaj aprilo la gegekoj sekskuniĝas. En junio kaj julio la gekino demetas ovojn. Bredataj gekoj krias tage kaj nokte, precipe ĉirkaŭ la deka nokte. Ili faras sekskuniĝon kaj demetas ovojn nokte. Kutime ili ellasas po du ovojn.
ĉina giganta salamandro
En la japana lingvo oni nomas la gekon “Ja-mori” t.e. “domgardanto”.
Cnemaspis
Agamura persica
Ebenavia inunguis
Paroedura picta
Ptychozoon kuhli
Bunopus tuberculatus
Pachydactylus rangei
Uroplatus
Tropiocolotes nattereri
Stenodactylus
Gekko gecko