Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Geheno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geheno
valo,juda tombejo[+]
Koordinatoj31° 46′ 9″ N,35° 13′ 41″ O(mapo)31.7691666735.22805556Koordinatoj:31° 46′ 9″ N,35° 13′ 41″ O(mapo)

Geheno (Israelo)
Geheno (Israelo)
DEC

Map
Geheno
Vikimedia Komunejo:  Valley of Hinom[+]
vdr

31° 46′ 09″ N35° 13′ 41″ O / 31.7692 °N, 35.2281 °O /31.7692; 35.2281(mapo)

Tomboj en la Geheno
La valo de Geheno (Ge-Hinnom) ĉ. 1900

Geheno[1]Gehena[2] (de lahebreaGe-HinnomGe-Ben-Hinnom (גֵי־הִנֹם aŭ גֵי־בֶּן־הִנֹם), grekigita en laSeptuagintoGehenna, γαιεννα) estas valo apudJerusalemo menciita en laMalnova Testamento. La hebrea vorto signifas „ravino (Ge) de Hinnom“ aŭ „ravino de la filo (Ben) de Hinnom“. Plej malfrue post la epoko de la reĝoĤizkija (8-a jarcento a.K.) en la valo troviĝis gravanekropolo, kiel pruvis arkeologoj de post1927. La nuntempa nomo de la valo estas „er-Rababi“.

Pro la uzo kiel amas-tombejo kaj pro la daŭre brulantaj rubaĵoj la valo simbolis por la postekzilaj hebreoj lainferon, lokon de sufero. Tiel "geheno" (minuskle) fariĝis (nuntempe eksmoda)sinonimo de infero.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Tiel la esperantigo deL.L. Zamenhof, trovebla ankaŭ enPIV 2005 kaj rete enPIV 2020.
  2. Tiel la formo uzata en laNova Testamento de laLondona Biblio, trovebla ankaŭ enPIV 2005 kaj rete enPIV 2020.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Lloyd R. Bailey:Gehenna. The Topography of Hell, in:Biblical Archaeologist 49 (1986) S. 187-191
  • Klaus Bieberstein:Die Pforte der Gehenna. Die Entstehung der eschatologischen Erinnerungslandschaft Jerusalems. In: Bernd Janowski u.a. (Hrsg.):Das biblische Weltbild und seine altorientalischen Kontexte (Forschungen zum Alten Testament; 32). Mohr Siebeck, Tübingen 2001, S. 503-539.ISBN 3-16-147540-2
  • Chaim Milikowsky:Which Gehenna? Retribution and Eschatology in the Synoptic Gospels and in Early Jewish Texts, in:New Testament Studies 34 (1988) S. 238-249

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Geheno&oldid=8942437"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp