Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gdansko

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je23 jan. 2025.
Gdansko
urbego(1880–)
Hansa urbo(1358–)
havenurbo
eksterdistrikta urbo en PollandoRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Devizo:Nec temere, nec timide
Administrado
 
Ĝemelurboj
Burgaso(2023–)
Navapolack(2009–)
Gento(2009–)
Omsk(2008–)
Palermo(2005–)
Ŝanhajo(2004–)
Newcastle-upon-Tyne(2001–)
Nico(1999–)
Vilno(1998–)
Sankt-Peterburgo(1997–2022)
Roterdamo(1997–)
Odeso(1996–)
Astano(1996–)
Sefton(1993–)
Kaliningrado(1993–2022)
Marsejlo(1992–)
Helsingør(1992–)
Rueno(1992–)
Kalmar(1991–)
Klevlando(1990–)
Barcelono(1990–)
Turku(1987–)
Bremeno(1976–)
Bytów
RijekoRedakti la valoron en Wikidatavd
SIMC kodo0933016[+]
Poŝtkodo80-008–80-958
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro486 022  (2021)[+]
Loĝdenso1 827 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo54° 21′ N,18° 39′ O(mapo)54.348290718.6540233Koordinatoj:54° 21′ N,18° 39′ O(mapo)[+]
Alto11 m[+]
Areo266 km² (26 600 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Gdansko (Pomerio)
Gdansko (Pomerio)
DEC
Lokigo de Pomerio en Pollando
Situo de Gdansko
Gdansko (Gdansko)
Gdansko (Gdansko)
DEC
Situo de Gdansko

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoGdańsk[+]
 
Premioj
• Grand Cross of the Order of Polonia Restitutavd
vdr

Gdańsk (kaŝube Gduńsk;esperante ekde 1945Gdansko, historie ĝis 1945 esperanteDancigo;germane Danzig;latine Dantiscum, Dantis, Gedanum) estasurbo ĉe laBalta maro kaj ĉefurbo dePomeria Provinco (Województwo pomorskie) enPollando. Ĝi estas urbo kunrajto dedistrikto (eksterdistrikta urbo): la samnomadistrikto Gdansko, fondita en 1999, najbaras sude kaj krom la najbareco ne havas rilatojn al la urbo. Fine de 2021 en Gdansko vivis486 022 loĝantoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum pli ol mil jaroj de sia historio, Gdansko apartenis al:

Dum lamezepoko la urbo apartenis al la komerca ligoHanso.

Ĝis la fino de laUnua mondmilito la urbo apartenis alGermanio kaj poste de1920 ĝis1939 estis (germanlingva)libera urbo sub protekto de laLigo de Nacioj. La urbo dum la jaro1933 havis 238 000loĝantojn.

  •  luzacia kulturo
  • Dum la jaro1939Germanio aneksis ĝin postmilita konkero. Ekde1945 la plej multaj germanaj loĝantoj, se ili ne jam estis fuĝintaj, estis elpelitaj.

    Lech Wałęsa, la unua ŝtatestro de postkomunisma Pollando, antaŭe laboris tie en ŝipfarejo.

    El la 9a jc ĝis la 13a jc

    [redakti |redakti fonton]
    LaSukcena Vojo
    Supozata grandeco de la lando deMjeŝko la 1-a
    Limoj de Pollando dum regado de pola reĝoBoleslao la 1-a, nomata"la Brava"
    La dokumento dePrusia Konfederacio kiu oferas al la pola reĝoKazimiro la 4-a la enkorporigon de la teŭtona Prusio alKrono de la Regno de Pollando en 1454
    La Ŝtato deTeŭtona ordeno post laDektrijara Milito, la 1466 jaro
    Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg:Reĝa Prusio (sen sudaPomerio) aperas blanke, Duka Prusio palflave
    La teritorio de laKrono de la Regno de Pollando kajGrandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post laarmistico (batalhalto) enDeulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
    Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de laKrono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de laKrono de la Regno de Pollando kajGrandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de laKrono de la Regno de Pollando
  • Sveda diluvo (1655-1660)
    Teritoria pligrandigo dePrusio inter 1600 kaj 1795: ruĝe ankaŭ Gdansko
    Sveda kampanjo enBaltio kajPollando (1700-1706) dum laGranda Nordia Milito.
    LaRespubliko de Ambaŭ Nacioj post ladispartigoj de Pollando-Litovio
    Perdoj de teritorio de Germanio pro laTraktato de Versajlo
  •  Administrita deLigo de nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • LaLibera Urbo Dancigo (1920 – 1939)
    LaLibera Urbo Dancigo (1920-1939)
    La paso de laDua Mondmilito en Eŭropo
    Lagermana agado kontraŭ la pola inteligencio en la komenco de laDua Mondmilito enPomerio
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post laDua Mondmilito
    La Monumento de Mortigitaj Laboristoj enDecembro 1970 en Gdansko
    Lastriko en la gdanskaŝipfarejo kaj apudaj manifestacioj kontraŭ komunistoj (kadre de laStrikoj en la Pola Marbordo, aŭgusto 1980
    La tabuloj kun la 21 postuloj anoncitaj la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato ĉe la pordego n-ro 2 de la Gdanska Ŝipfarejo deLenin,aŭguste 1980 dum naskiĝo deSolidareco

    La komenco de la urbo Gdansko tio estas la 9a jc. Tiam sur la terenoj de la nuna urbo ekdisvolviĝis la centro kaj la lokaj homoj okupadis pri laagrokultivado,fiŝkaptado kaj primetio. La pli fruaj ŝpuroj de setlado de la homoj sur tiu tereno estas de la fruaŝtonepoko (2500-1700a.K.), kaj la arkeologiaj eltrovaĵoj montras tie la ekziston de laluzacia kulturo (vidu la supran mapon), do la preslavaj gentoj kaj de la tempo deRomia Imperio. Tie estis la komenco de "sukcena vojo". Ĉirkaŭ la jaro 975 ĉe la riveroMotława laŭ la iniciativo de pola princoMjeŝko la 1-a (vidu la apudan mapon) oni ekkonstruis la defendan burgon (kastelon) kun la haveno. Gdansko la unuan fojon en la historio estis menciita kiel urbo sub la latina nomoGyddanyzc urbs en la libro-dokumento "La vivo deSankta Adalberto" (latine:Vita prima Sancti Adalberti), de la aŭtoroJohannes Canaparius (pole nun nomataJan Kanapariusz) el la jaro 999 enRomo. Post la venka milito de pola reĝoBoleslao la 1-a, nomata"la Brava" kunpomerianoj dum la jaroj 1115-1119 pola reĝo enkorporigis la Gdanskan Pomerion al Pollando (vidu la apudan mapon). Gdansko ricevis laurborajtojn en la jaro 1263.

    El la 14a jc ĝis la 15a jc

    [redakti |redakti fonton]

    En la jaro 1308 la germanaj kavaliroj el laTeŭtona Ordeno konkeris la urbon kaj konstruis tie la kastelon. Kun ilia restado okazis tie disvolvo de la urbo. Tiam konstruita estis la kanalo de la riveroRadunia, la germanaj monakoj-kavaliroj organizis la urban centron kun la urbaj konsilantoj kaj urbestro. Dum la 15a jc la urbo riĉiĝis de la grena kaj ligna komerco. La 5an de februaro 1454 eksplodis en la urbo kontraŭ-teŭtona ribelo. Do, post la 146 jaroj finis la regado de laTeŭtona Ordeno en Gdansko. La 6an de marto 1454 pola reĝoKazimiro la 4-a, laŭ peto de la gvidantoj de laPrusia Konfederacio (vidu la apudan dokumenton) enkorporigis la urbon al Pollando, kaj samtempe li donis al la urbo privilegion kaj permeson stampi monon en la urba monfarejo, ankaŭ kontrolon de la mar-navigado en la haveno kaj liberan transporton de la varoj elPollando kajLitovio. La subskribo de la Pac-Traktato enToruno en la jaro 1466 garantiis al laReĝa Prusio kajVarmio esti en la limoj de Pollando. Laŭ tiu traktato la havena urbo apartenas ankaŭ al Pollando (vidu la apudan mapon).

    En la 16-a kaj 17-a jarcentoj

    [redakti |redakti fonton]

    En la jaro 1525 okazis en Gdansko la religiajribeloj.Luteranoj loĝantaj en la urbo provis transpreni la regadon en la urbo. La 17an d aprilo 1526 jaro pola reĝoSigismondo la 1-a eniris Gdanskon kun armeo (8000 da soldatoj) kaj ordonis mortigi la ribelantojn. Tamen nur la pola reĝoSigismondo la 2-a Aŭgusto per speciala tolerema dekreto por Gdansko, iom trankviligis la etoson kaj rompis la religiajn batalojn en la urbo. La 16an de decembro 1577 pola reĝoStefano Batory konfirmis la privilegiojn de la urbo Gdansko, disvastigante la religian toleremon por la aliaj konfesioj. Sub la pola regado Gdansko fariĝis la azilo por eksterlandanoj preskutitaj en siaj landoj pro sia konfeso kaj ekestis Gdansko unu el la plej grandaj kaj riĉaj urboj en Eŭropo. En la 17a jc en Gdansko loĝis 77 mil da homoj. Venadis tin komercistoj, sciencistoj, homoj de la kulturo el tuta Eŭropo. Kreskis abunde novaj brikdomoj kaj oni konstruis grandegajn ĉeurbajn fortikaĵojn.

    En la 18-a kaj 19-a jarcentoj

    [redakti |redakti fonton]

    La reĝoj deSvedio:Gustavo la 2-a Adolfo,Karolo la 10-a Gustavo kajKarolo la 12-a, kiuj gvidis la militojn kun Pollando en la 17a kaj 18a jc tamen ne decidis dum tiuj militoj ataki Gdanskon. Tamen la polaj-svedaj militoj (Sveda diluvo) kaj laGranda Nordia Milito (1700-1721) tute faligis ekonomion de la urbo Gdanko. En la jaro 1734 la apogo de Gdansko por la rajtoj al la pola trono de pola reĝoStanisław Leszczyński (Stanislao la 1-a) rezultis tion, ke okazis la sieĝo de la ubo fare de la rusa armeo kaj fine okaziskapitulaco de la urbo kaj pago de granda kontribucio. Rezulte de launua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la ubo Gdansko estis fortranĉita de Pollando fare dePrusio. Krome la reĝo dePrusioFrederiko la Granda enkondukis la ekonomian blokadon de Gdansko. Post ladua dispartigo de Pollando en la jaro 1793 Gdansko eniris en la limojn dePrusio. En la 19a jc okazis plibonigo de ekonomiakonjunkturo (cirkonstancoj). Dum la jaroj 1850-1870 oni ekfunkciis la unuan fervojan ligon, gasfarejon kaj urban akvoduktaron.

    La jaroj 1900-1938

    [redakti |redakti fonton]

    Komence de la 20a jarcento la dominantan rolon en Dancigo havas la germana lingvo kaj kulturo. Malgraŭ tio, pro la alfluo de la proksima vilaĝana loĝantaro, en la urbo ankaŭ ekzistis forta polamalplimulto. En la jaro 1920 laŭ la decido deVersajla Traktato (vidu la apudan mapon) oficiale aperis laLibera Urbo Dancigo. Tiam la privilegioj ekonomiaj kaj politikaj de Pollando estis sisteme bojkotataj fare de la urbaj aŭtoritatoj (t.e. la urba konsilantaro de Gdansko). En la jaro 1923 la pola loĝantaro nombris ĉirkaŭ 15% da urbanoj. En la jaro 1933 la regpovon en Gdansko akirisnazioj de laNacisocialisma Germana Laborista Partio (germane: Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP). Dum la sekvontaj jaroj pli oftis la provokojn kontraŭpolaj kaj persekutado de polaj agantoj kaj polaj organizoj. En la jaro 1938 en Gdansko loĝis 9000judoj. Ĉirkaŭ 8000 elmigris jam antaŭ la eksplodo de laDua Mondmilito (la 1a de septembro 1939), la resto estis mortigitaj fare de germanoj en lakoncentrejoj kajekstermejoj.

    Historio de Gdansko dum laDua Mondmilito

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMuzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk.

    La1-an de septembro 1939 okazis la atako de germanoj kontraŭgarnizono de Pola Militistaro sur la duoninsuloWesterplatte en Gdansko (vidu:Sieĝo de Westerplatte) kaj la atako kontraŭ Pola Poŝt-oficejo en Gdansko - tiel komencis la eksplodo de laDua Mondmilito (vidu la mapon de la aktivan pasado de la limoj dum de la Dua Mondmilito). La 5-an de oktobro 1939 germanojpafekzekutis - malgraŭinternacia juro - 38 defendantojn de la Pola Poŝtoficejo - en 2001 iliaj familioj ricevis rekompencon de la germana ŝtato, sed du juĝistoj, kiuj rekomendis lajustican murdon restis ĝismorte sur altaj postenoj kaj ekster respondeco. Dum milito okazadis lagermana agado kontraŭ la pola inteligencio kaj anoj de polaj organizoj tio estis la amasa mordado de ili.Masakro de Piaśnica - tio estis amasa murdado de pli ol 10 mil da poloj enPomerio. Amasa murdado estis ankaŭ en Gdansko kaj la murditoj estis transportataj al la tombejo en kvartalo de Gdansko Zaspa. De la septembro 1939 en Gdansko ekestis la portempakoncentrejo por poloj, poste germanoj konstruis en Gdansko 3 sub-koncentrejoj de lakoncentrejo Stutthof ([1]), krome 2 filioj de la koncentrejo por la militkaptitoj en Malbork kaj 14 la devig-labor-tendaroj (bagnoj) por la malliberigitoj el pluraj nacioj, laborantaj por la bezonoj de germana armeo. La 30an de marto 1945 la urbon Gdansko militkaptis laRuĝa Armeo kaj pola armeo. Laŭ la decidoj de laPotsdama Konferenco la germana loĝantaro (ĉirkaŭ 120 mil da germanoj) estis forloĝigitaj kaj anstataŭitaj per poloj el laOrientaj Limregionoj deantaŭmilita Pollando, kiujn aneksisSovetunio (vidu la apudan mapon).

    Historio de Gdansko post laDua Mondmilito

    [redakti |redakti fonton]

    Rezulte de laPotsdama konferenco Gdansko denove ekestas en la limoj de Pollando (vidu al apudan mapon). La 9an de julio 1945 la unuan fojon kunsidas la Urba Nacia Konsilantaro. Dum laPola ribelo de Decembro 1970 (Decembro 1970) okazis la protestoj de la laboristoj kontraŭ la komunistoj (vidu la apudan foton), ekkomenciĝis lastriko en la Gdanska Ŝipfarejo. Okazis la strataj bataloj kunmilico kaj aliaj sekur-organoj kaj la protestantaj laboristoj bruligis la konstruaĵon (sidejon) de laPola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdansko.Milico kaj militistaro (armeo) uzis la armilojn kontraŭ la demonstrantaj laboristoj. La 31an de aŭgusto 1980 oni subskribis la interkonsenton, kaj finiĝis laStrikoj en la Pola Marbordo. La interkonsento garantiis la kreon de la sendependajsindikatoj. Tiuj eventoj komencis la falon de la komunisma sistemo en Orienta Eŭropo.En la jaro 2012 Gdansko gastis laEŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.[2]

    Vidindaĵoj

    [redakti |redakti fonton]

    Servoj

    [redakti |redakti fonton]

    Transporto

    [redakti |redakti fonton]

    Gdańsk havas regulan trajnan konekton kun la ĉefurbo de Pollando,Varsovio. Ĝis la jaro 2011 vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horoj. Pro laEŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj tio, ke en Gdańsk kaj ankaŭ en Varsovio moderniĝisstadionoj, lalinio estis modernigita kaj vojaĝo nun daŭras nur du horoj kaj 13 minutoj[3].

    En la urbo ankaŭ funkciastramoj.

    Partneraj urboj

    [redakti |redakti fonton]

    Gdansko havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

    Gravaj urbanoj

    [redakti |redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Bildaro

    [redakti |redakti fonton]

    ViduEdE-D:

    Esperanto en Gdańsk

    [redakti |redakti fonton]

    LaŭUEA (1928), pioniroj estis s-inoAnna Tuschinski kajL. Rajkowski. La "Danciga Esperanto-Asocio" (DEA) estis fondita dum la jaro1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado, la Asocio plenumadis neinterrompitan varbadan kaj instruan laboron. Okazis kursoj en popolaltlernejo, krom tio porkomercistoj,fervojistoj,tramistoj,soldatoj,policistoj,doganoficistoj ktp. En1912 okazis en Dancigo la 7-aGermana Esperanto-Kongreso.

    Dum1927 (28-a de julio -4-a de aŭgusto) en la urbo okazis la19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo,Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro deStokholmo, parolis Esperante. Oni plantis jubileankverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭEsperanto-monumento. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto. Por Esperanto laboradis krom DEA ankaŭkatolika,laborista,bontemplana kajpacista grupoj.

    Post la94-a UK enBjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto2009 okazis enMalborko la Oficiala POST-KONGRESO deUEA,Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto dePola SenatoBogdan Borusewicz. Kadre de ĝi estis unutaga vizito en Gdansko,Sopot kajGdynia, partoprenis en ĝi 68 esperantistoj el 26 landoj i.a. Prezidanto deUEA d-roProbal Dasgupta, Prezidanto deAkademio de Esperanto (AdE) prof. d-roJohn C. Wells, Vicprezidantino deUEAClaude Nourmont, Vicprezidanto deAkademio de Esperanto (AdE)Brian Moon...([8])

    Post laUK de 2009 en Bialistoko okazis ankaŭ Esperanto-renkonto en Gdansko kun riĉega programo (1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009, vidu la paĝaron de lagrupo Gdansk-Sopot).

    DumAgo-Semajno en Malborko /Malbork en fino de jaro2007 okazis por la 228 partoprenantoj 5-busa ekskurso al Gdańsk,Sopot,Gdynia kaj finiĝis enTczew.PolitikistoLeszek Czarnobaj estinte tiam Vic-prezidanto (Marŝalo) de Pomeria Sejmeto financis tiun tuttagan ekskurson.

    En Gdansko jarŝanĝe de2011/2012 okazis triaJunulara E-Semajno[9].

    Panorama vido de la urbo je januaro 2007
    Panorama vido de la urbo je januaro 2007

    Bibliografio

    [redakti |redakti fonton]
    • Edmund Cieślak (1985): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 1a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
    • Edmund Cieślak (1982): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 2a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
    • Edmund Cieślak (1993): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol 3a, Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
    • Edmund Cieślak, Janusz Ciemnołoński (1998): Historia Gdańska (Historio de Gdansko), vol. 4a, Wydawnictwo Lex (La Eldonejo Lex), Gdansko.
    • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby (Kaŝubio), Region (Regiono),Gdynia.
    • Mortimer Epstein (1938): The Statesman’s Year-Book: Statistical and Historical Annual of the States of the World for the Year 1938, Macmillan and co.,Londono.
    • Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 1a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
    • Izabella Greczanik-Filipp (1997): Wspomnienia z odbudowy Głównego Miasta (La rememoroj pri la rekonstruado de la (kvartalo) Ĉefa Urbo de Gdansko), vol. 2a, Wydawnictwo Marpress (La Eldonejo Marpress), Gdansko.
    • Teresa Grzybkowska (2000): Gdańsk (Gdansko), Wydawnictwo Dolnośląskie (La Eldonejo de Malsupra Silezio),Vroclavo.
    • Zofia Jakrzewska-Śnieżko, Jan Forkiewicz (1991): Przewodnik po starym Gdańsku (L gvidlibro pri la malnova Gdansko), PPU El-graf (La Eldonejo PPU El-graf), Gdansko.
    • Waldemar Kowalski, W cieniu wyzwolenia - Gdańsk 1945 (En la nombro de liberigo - Gdansko 1945), „Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej” ("La Bulteno de la Instituto pri la Nacia Memoro", n-ro 5-6, 2005, pp. 128–143.
    • Lech Krzyżanowski (1993): Piękny stary Gdańsk. Zabytki sztuki i kultury Polski północnej. (La bela malnova Gdansko. La monumentoj de arto kaj kulturo en norda Pollando.), Oficyna Excalibur (La Eldonejo Exclibur),Poznano.
    • Jan Kucharski (1993): Dawny Gdańsk (La iama Gdansko) , Ossolineum (La Eldonejo Ossolineum),Vroclavo.
    • Gerard Labuda (1972): Historia Pomorza (Historio dePomerio, vol. 1a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo),Poznano.
    • Gerard Labuda, Zygmunt Szultka, Henryk Lesiński (2003): Historia Pomorza (Historio dePomerio, vol. 2a, Wydawnictwo Poznańskie (La Poznana Eldonejo),Poznano.
    • Paul Simson (1918): Geschichte der Stadt Danzig (la historio de la urbo Gdansko), A. W. Kafermann,Dancigo.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. https://pl.wikipedia.org/wiki/Stutthof_(KL)
    2. Laŭ artikolo de esperantistoMariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio enSlupsko, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso.
    3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-09-18. Alirita 2011-03-26 .
    4. 4,004,014,024,034,044,054,064,074,084,094,104,114,124,134,144,154,164,174,18 Gdansk, history. Official website.. Arkivita ella originalo je 2006-03-03. Alirita 2011-11-05 .
    5. Barcelona internacional – Ciutats agermanades (kataluna). © 2006–2009Ajuntament de Barcelona. Arkivita ella originalo je 2011-08-16. Alirita 2009-07-13 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-08-16. Alirita 2011-11-05 .
    6. Saint Petersburg in figures – International and Interregional Ties. Saint Petersburg City Government. Arkivita ella originalo je 2009-02-24. Alirita 2008-03-23 .
    7. urba retejo de Bytów. Arkivita ella originalo je 2006-10-21. Alirita 2011-11-05 .
    8. Post la 94-a UK en Bjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto (AdE) Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaŭguris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo.Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo de Antoni Grabowski), kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antoni Grabowski).
    9. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-10-10. Alirita 2011-04-23 .
    v  d  r
    Provincoj kaj iliaj ĉefurboj dePollando
    Pollando
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gdansko&oldid=9042132"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp