Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gazaa Sektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGaza Sektoro)
Gazaa Sektoro
Regiono
Flago
 
Estas
okupita teritorio,Eksklavo,pridisputata teritorio,regiono de Palestino,regiono[+]

LandoPalestino

- koordinatoj31° 27′ 0″ N,34° 24′ 0″ O(mapo)31.4534.4Koordinatoj:31° 27′ 0″ N,34° 24′ 0″ O(mapo)
Plej alta punktoAbu Auda[+]
Akvokolektejo365km² (36 500ha)[+]
Areo365km² (36 500ha)[+]

Loĝantaro2 141 643[+](2024)
Denseco5 867,52 loĝ./km²[+][+]
HorzonoUTC+02:00,UTC+03:00[+]

Gazaa Sektoro (Tero)
Gazaa Sektoro (Tero)

Gazaa Sektoro (Palestina aŭtonomio)
Gazaa Sektoro (Palestina aŭtonomio)
DEC

Map
Gazaa Sektoro
Vikimedia Komunejo:  Gaza Strip[+]
vdr

LaGazaa SektoroGazaa strio aŭ simpleGazao (arabe قطاع غزّة,Qitā' Ghazza,hebree רצועת עזה,Retzuat Azza) estas 363km² terstrio ĉe la bordo deMediteraneo (por komparo:Bremeno 326,72km²,Marsejlo 240,62km²). Tiu ĉi teritorio ne apartenas jure al iu ajnŝtato.

Kun loĝantaro de 2 milionoj sur proksimume 365 kvadrataj kilometroj, Gazaa Strio, se konsiderata kiel altnivela politika unuo, vicas kiel la trie plej dense loĝata en la mondo. Ĝi estas unu el la du palestinaj teritorioj, kune kunCisjordanio. De la jaro 2007 Gazaa Sektoro estas sub la regado de la politika kaj batalema islamisma grupoHamas, flankalflanke kun la pli malgranda sed eĉ pli radikalaPalestina Islama Ĝihado (PIJ), reganta kiel subprema,fakteunupartia,diktaturo[1][2].

Ekde la transpreno de Hamas de la Gazaa Sektoro, ĝi estas subblokado de kajIsraelo kajEgiptio malhelpantaj al libera fluo de homoj, varoj kaj armiloj.  La blokado detruis la ekonomion de Gazao, kaj kaŭzis preskaŭ 50% -procenton de malriĉeco  kaj unu el la plej altaj senlaborecoprocentoj en la mondo.Vivkondiĉoj en Gazao igis homarajtoj organizaĵoj daŭri etikedi ĝin "subĉiela malliberejo" aŭ "malfermaera prizono" (angle open-air prison)[3][4].

Damaĝita parto de Internacia Flughaveno Jaser Arafat

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Komunumoj

[redakti |redakti fonton]

LaGazaa Ĉirkaŭaĵo (hebree עוטף עזה, Otef Aza, signifante Gazaa Kovranto) rilatas al la areoj en la suda distrikto de Israelo, kiuj etendiĝas ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro en zono larĝa proksimume sep kilometrojn. La areo havas proksimume 55 000 loĝantojn, la nura urbo en la Gazaa ĉirkaŭo estasSderoto, kaj la cetero estas pluraj kibucoj kaj moŝavoj.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

La loĝantoj estas ĉefepalestinanoj. Oficiale ĝin regasPalestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, sed realeHamas. La ĉefurba centro estasGaza mem. La loĝantaro ege fluktuis laŭ la milit-politikaj ŝanĝoj, nome:1 113 mil (1989);1 500 mil (2008). La senlaboreco estas de50 %[5] kaj la EMP perkapa de 387 eŭroj.

Kvankam la Gazaa Sektoro havas tre altan loĝdenson (kun pli ol2 milionoj da loĝantoj, la tieanaskindico estas unu el la plej altaj de la mondo; konforme al tio, duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj kaj la loĝantaro duobliĝas ĉiujn 20 ĝis 25 jaroj. Plimulto de la loĝantaro estas rifuĝintoj, kiuj (kies prauloj) dum laPalestina milito de1948 estis forpelitaj aŭ mem fuĝintaj el la teritorio deIsraelo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En labibliaj tempoj, la nuna areo de la Gazaa Sektoro apartenis al setleja kerno de lafilistoj.

Post la fondiĝo de Israelo (1948), la Gazaa Sektoro estis okupita deEgiptio ĝis 1967, kiamIsraelo okupis ĝin dum laSestaga milito. Ekde laInterkonsentoj de Oslo ĝi estas parte sub rego de palestina registaro. En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon super la Gazaa Sektoro al la novelektita palestina registaro.

LaBlokado de la Gaza Sektoro estas tera, aera kaj mara blokado de la Gazaa Sektoro trudita fare de Israelo kaj Egiptio ekde 2007, post kiam Hamas prenis kontrolon de la Gazaa Sektoro dum la Batalo de Gazao, uzurpante registarajn instituciojn kaj anstataŭigante fataĥanojn kaj aliajn oficialulojn de la Palestina Aŭtoritato pere de hamas-anoj. Egiptio kaj Israelo forte gardas siajn limojn, Israelo nur permesas limigitan humanitaran helpon de kelkaj organizaĵoj, sed tio devas okazi sub la kontrolo de Israelo. La Israela Mararmeo efektivigis marblokadon marmejlojn de la marbordo. Egiptio, dume, blokas la konstruadon de subteraj tuneloj por eviti rompi la blokadon perkontrabando.

La 7-an de oktobro2023, okazissurprizatako de Hamaso kontraŭ Israelo. Sekve eksplodis laIsrael-hamasa milito dum kiu laisraela armeo prenis kontrolon de grandaj areoj en ĉiuj partoj de la Gaza Sektoro, disvolvis senprecedencajn bombardadojn, detruegon de ĉiuj strukturoj, konstruaĵoj (inklude hospitalojn), kaj okazigis pli ol 35 000 mortojn, el kiuj plej granda parto de virinoj kaj infanoj. Aparte Israelo malhelpis la liveradon de helpo, specife de manĝaĵoj, al miliono da rifuĝintoj.

Retiro de Israelo

[redakti |redakti fonton]

ViduRetiro de Israelo el Gazao

La Gazaa Sektoro validas kiel fortikaĵo de la radikalaj islamanoj (Hamas kajPalestina Islama Ĝihado), kiuj atakas la israelajn soldatojn kaj civitanojn loke kaj eĉ en Israelo. Tiuj sangaj bataloj pintiĝis dum la duaIntifado.

Ariel Ŝaron balotigis en laKnesset (la israela parlamento) la retiron de la israelaj soldatoj kaj setlantoj el la Gazaa Sektoro. La sukcesan apogon de la plano helpis la maldekstruloj kaj la promesitajn miliardoj dausonaj dolaroj por konstrui novajn setlejojn en Israelo kajCisjordanio. Israelanoj fine retiriĝis el la Gazaa Sektoro, kaj malkonstruis ĉiujn setlejojn de tiu teritorio. Prie estas artikoloRetiro de Israelo el Gazao.

La 26-an de januaro2006Hamas venkis la baloton surPalestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partioFatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj agnoskis nek la rezulton de la balotado, nek la registaron de Hamas, ĉar konsideras ĝin terorisma organizaĵo, kaj la prezidantoMaĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodisenlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gazaa Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio.

Inter2007 kaj2008 okazis gravaj malfacilaĵoj en Gaza.Junio de 2007 eksplodis intercivitana militeto inter Hamas kaj Al Fatah. Je la fino Al Fatah kun prezidento kontrolas Cisjordanion, dum Hamas kun unufoje elektita registaro kontrolas la Gazan Sektoron. La bataletojn inter Israelo kaj Hamas akriĝis tiutempe. Oktobre Israelo interrompis al Gazao la havigon de elektro kaj petrolo. Decembre 2007 Israelo malakceptis militpaŭzon oferitan de Hamas kaj akrigas la sieĝon de la sektoro. Januare de 2008 Hamas kanonas la muregon inter Egiptio kaj Gazao kaj miloj da palestinanoj trapasas la finfine malfermitan limon por havigi provizojn; poste tiu murego estos denove rekonstruita. Dum 2008 ankoraŭ la manko de provizoj strangolas la vivon de la sektoro, kie la nivelo demalriĉeco estas duoble de tiu de la alia sektoro de palestinanoj en Cisjordanio.

Fine de la jaro 2008 ekis laKonflikto de la Gazaa Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo deIsraelo atakis la terorisman infrastrukturon kaj la militan kapablon de Hamas. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[6]

Meze de novembro 2012 okazis bombardado fare de Israelo al la Gazaa Sektoro, dum oni lanĉis misilojn el tie al israela teritorio; la 22an finfine komencas batalhalto per kiu nek palestinanoj nek la Israela Armeo pafos unu kontraŭ la teritorion de la alia. Dum ok tagoj estis mortigitaj 156 palestinanoj el kiuj 103 (66 %) estis civiluloj, 33 estis malpli ol 18-jaraĝaj, 13 virinoj kaj 3 ĵurnalistoj. Sur la alia flanko estis mortigitaj 5 israelanoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Thomas E. Copeland,Drawing a Line in the Sea: The Gaza Flotilla Incident and the Israeli-Palestinian Conflict,Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivoWayback Machine Lexington Books, 2011 p.25
  2. Doug Suisman, Steven Simon, Glenn Robinson, C. Ross Anthony, Michael Schoenbaum (eds.)The Arc: A Formal Structure for a Palestinian State,Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivoWayback Machine Rand Corporation, 2007 p.79
  3. "Palestinians in Gaza protest against Israel’s crippling blockade".
  4. . Gaza explained: What to know about the enclave (angle) (2023-10-15). Alirita 2023-10-16 .
  5. GishaGaza unemployment rate in the third quarter of 2022: 46.6%Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivoWayback Machine la 4an de januaro 2023
  6. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoron), 29 januaro 2009, p.3
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gazaa_Sektoro&oldid=8972689"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp