Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gaston Bachelard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaston Bachelard
Persona informo
Gaston Bachelard
Naskiĝo27-an de junio1884 (1884-06-27)
en Bar-sur-Aube
Morto16-an de oktobro1962 (1962-10-16) (78-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
TomboBar-sur-AubeRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLiteratura fakultato de Parizo-Doktoro (–1927)Redakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboGaston Bachelard
Familio
InfanojSuzanne Bachelard(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofilozofo
employee of a public institution(en)Traduki
matematikisto
fizikisto
universitata instruisto
poeto
verkisto
literaturteoriistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoFilozofio de scienco kajestetikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoLéon Brunschvicg • Abel Reyvd
Verkado
VerkojQ15978201 ❦
The Psychoanalysis of Fire ❦
Q3202802 ❦
L'expérience de l'espace dans la physique contemporainevd
 
Postenoj
Postenojuniversitata instruisto(1940–1955)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojAkademio de Sciencoj Moralaj kaj Politikaj
Internacia Akademio de Historio de SciencoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Gaston BACHELARD [Baŝlar] (naskiĝis la 27-an de junio1884 en Bar-sur-Aube, mortis la 16-an de oktobro1962 en Parizo) estisfrancafilozofo.

Unue poŝt-laboristo li fariĝis instruisto priFiziko kajKemio en Bar-sur-Aube. En1922 li sukcesis ekzamenon de "agrégation" priFilozofio kaj instruis tiun fakon en la Universitato deDijon antaŭ fariĝi profesoro en la fama Universitato de la Sorbonne enParizo, ĝis1954.

Unueepistemologo, li estis interesita dehistorio kaj kritiko desciencoj:

La nova scienca spirito (1934)(Le nouvel esprit scientifique)
La konsistigo de la scienca spirito (1938)(La formation de l'esprit scientifique)
La filozofio de la neo (1940)(La philosophie du non)
La racionalista agado de la nuna fiziko (1951)(L 'activité rationaliste de la physique contemporaine)

Li poste interesiĝis pri la poezia imago kaj la revoj rilataj al la fizika medio:

La psikanalizo de la fajro (1938)(La psychanalyse du feu)
La akvo kaj la revoj (1942)(L'eau et les rêves)
La aero kaj la sonĝoj (1943)(L'air et les songes)
La tero kaj la revaĵoj de kvieto (1946)(La terre et les rêveries du repos)
La tero kaj la revaĵoj de volo (1948)(La terre et les rêveries de la volonté (1948)

Lia lasta libro estis aŭtobiografio:

La flamo de kandelo (1961)(La Flamme d'une chandelle)

Citaĵoj

[redakti |redakti fonton]

ElLa akvo kaj la revoj:

Citaĵo
 Nous souffrons par les rêves et nous guérissons par les rêves   Ni suferas pro la revoj kaj resaniĝas dank'al la revoj. 
— Gaston Bachelard, La akvo kaj la revoj

Jen ĉi-sube ekzemplo de la tipa analizema kaj samtempe poeziema stilo de Bachelard. Oni povas miri tie la progreson de subtila analizo de supraĵa imago, ĝis sintezo de alia imago ege pli profunda:

Citaĵo
 Rimarkoj pri la kombinoj de la akvo kun la nokto:
Se la Nokto estas personigita, ŝi estas diino al kio nenio rezistas, kiu ĉirkaŭas ĉion, kiu kovras ĉion, ŝi estas la diino de la Vualo. Tamen, la revaĵo de materioj estas tiel natura kaj nevenkebla revaĵo, ke la imago akceptas sufiĉe facile la revon de aktiva nokto, de penetranta nokto, nokto kiu eniras la materiojn de aĵoj. Tiam la Nokto ne plu estas vuala diino, ŝi ne plu estas vualo, kiu etendiĝas sur la Tero kaj la Maroj; la Nokto estasnoktaĵo, la nokto estas substanco, la nokto estas la nokta materiaĵo. La nokto estas kaptita de lamateria imago. Kaj ĉar la akvo estas la substanco, kiu plej bone pretas al miksoj, la nokto penetras la akvojn, ŝi retenas la lagon en sia profundeco, ŝi saturas la lagon. 
— Gaston Bachelard, La akvo kaj la revoj, Ĉapitro 4, 3

Bachelard kondutas la leganton, en ĉiu paĝo de siaj libroj, gvidante lin paŝo post paŝo, de la plej supraĵaj evidentaĵoj ĝis la plej profundaj subtilaĵoj. Tiel, la legado de Bachelard estas kiel eksterordinara filozofa vojaĝo, vojaĝo al la imago, vojaĝo al la malkovro de sia propra plej profunda imago.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gaston_Bachelard&oldid=8838071"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp