Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gaskona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGaskone)
Gaskona lingvo
Gascon
dialekto
okcitana lingvo
Parolata enFrancio kajHispanio
Parolantoj250 000
Denaskaj parolantoj250 000
Skribolatina
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Okcitana lingvo
Gaskona lingvo
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2oci
  ISO 639-3gsc
  Glottologgasc1240
Angla nomoGascon
Franca nomogascon
Vikipedio
vdr
Okcitanio

LaGaskona estas dialekto de laOkcitana lingvo, parolata plejparte en lafranciajdepartementojPyrénées-Atlantiques,Hautes-Pyrénées,Landes,Gers,Gironde, parto deLot-et-Garonne, parto deHaute-Garonne, kaj parto deAriège) - kaj aldone en la etahispania valoVal d'Aran, en nord-okcidentaKatalunio. Entute ĝi estas parolata de iom pli ol kvaronmiliono da homoj. Iuj lingvistoj konsideras ĝin aparta lingvo.La gaskona havas kvar subdialektojn:

El tiuj, nur laarana estas parolata enArana valo (Katalunio,Hispanio). Tiu subdialekto esti forte influita de lakataluna kajaragona lingvoj. Tiuj influoj diferencigas ĝin de la gaskonaj subdialektoj parolataj en Francio. La okcitana, la hispana kaj kataluna lingvoj kune estas oficialaj en Katalunio.

La gaskona kajeŭska lingvoj havis multajn influojn unu sur la alian. La eŭskasubtavolo de la gaskona kaŭzas ties plej elstarajn malsimilaĵojn kun la aliaj okcitanaj dialektoj, ekzemple la ŝanĝo de komenca /f/ en la ĝenerala okcitana al /h/ (langedoke:fuec, gaskone:huec; langedoke:farina, gaskone:haria).

Uzo de la lingvo

[redakti |redakti fonton]

Enketo dum 1982 enBearno indikis, ke 51% de la loĝantoj parolis gaskone, 70% komprenis ĝin, kaj 85% esprimis favoran opinion rilate al la protekto de la lingvo.

Ekzemplaj vortoj

[redakti |redakti fonton]
esperantegaskone
terotèrra
ĉielocèu
akvoaiga
fajrohuec
viroòmi / òme
virinohemna
manĝiminjar / manjar
trinkibéver
grandagran
etapetit
noktonueit / net
tagodia / jorn

Ligoj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gaskona_lingvo&oldid=8198715"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp