Garbiñe Muguruza Blanco (naskiĝis la8-an de oktobro1993 enKarakaso,Venezuelo) estas tenisistino kun pasportoj deHispanio kajVenezuelo. Ŝi atingis siajn plej grandajn sukcesojn ĝis nun kun la du Grandŝlemo-titoloj en 2016 ĉe laFranca Malferma Turniro kaj en 2017 en la turniro deWimbledon same kiel gajnante la Ĉampionecon 2021 de laVirina Tenisa Asocio. En septembro 2017 ŝi fariĝis la 24-a ludantino kiu transprenis la liston de plej bonaj tenisistinoj de laVirina Tenisa Asocio.
Garbiñe Muguruza naskiĝis en Venezuelo, de kie venas ŝia patrino Scarlet Blanco. Ŝi ankaŭ havas venezuelan civitanecon. Ŝia patro, Jose Antonio, devenas deEibar en laEŭska Aŭtonoma Komunumo. Ŝi komencis ludi tenison en 1998 en la aĝo de kvin jaroj. En 1999 ŝia familio translokiĝis al Hispanio, kie ili vidis pli bonajn kondiĉojn por la sportevoluo de sia filino. Muguruza estis akceptita en la tenisakademion de la iama mondklasa tenisistoSergi Bruguera enBarcelono, kie ŝi estis trejnita dum la sekvaj jaroj. Ŝi nomis la svisanMartina Hingis kaj la usonaninonSerena Williams inter siaj rolmodeloj.