Garbejo estas neloĝata konstruaĵo debieno, kiu servas kiel stokejo, aparte por lagarboj de falĉita kaj rikoltitagreno.
Garbejoj kutime malpli stabile konstruatas ol loĝdomoj, ĝenerale el lignaj bretoj, en norda Eŭropo ofte eltrabfakaĵo.
Parto de garbejo ofte estasdraŝejo, teretaĝa aŭ subtegmenteja spaco pordraŝi la grajnojn el la rikoltita greno.
Kutime ili estas ruraj konstruaĵoj kun ununura pordo, kie krome oni gardas ankaŭ laborilojn.
Ĝenerale ili estas laŭ simpla strukturo, kvankam la dezirata grando povas malfaciligi la kalkulon de la strukturo de la tegmento, prefere sen intermezajkolonoj aŭ subteniloj por faciligi la cirkuladon, kaj nepra la kalkulo de la stabileco de la perimetraj muroj, kiuj kutime ricevas la premon de la materialoj ene garditaj.
En pluvaj aŭ humidaj regionoj garbejoj povas esti konstruitaj sur pilieroj, kiel enAsturio aŭGalegio enHispanio.