Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gangi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gangi
Gangi
komunumo de ItalioRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Ĝemelurboj
Clonmel • Rosariovd
Ŝtato Italio
RegionoSicilio
ProvincoPA Palermo
Geografia situo37° 48′ N,14° 12′ O(mapo)37.814.2Koordinatoj:37° 48′ N,14° 12′ O(mapo)
Alto supermarnivelo1.011 m
Areo127 km²
Loĝantaro6110 (2023)
Loĝdenso48 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojAlimena,Blufi,Bompietro,Calascibetta (EN),Enna (EN),Geraci Siculo,Nicosia (EN),Petralia Soprana kajSperlinga (EN)
Patronosankta Kataldo
Festa tago10-a de majo
Nomo de loĝantojgangitani
Poŝtkodo90024
Imposta kodoD907
Kodo laŭISTAT082036
Telefona prefikso0921
Estro
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Gangi (''Ganĝi'',Ganci ensicilia lingvo) estas itala komunumo, kiu apartenas al lametropola urbo Palermo, enSicilio. La urbo formas parton de la cirkvito deburgoj plej belaj de Italio kaj estis proklamita "Burgo el burgoj 2014". Fine de 2023 en la komunumo vivis6 110 loĝantoj. Gangi kovras areon de127,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de48 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estasAlimena,Blufi,Bompietro,Calascibetta (EN),Enna (EN),Geraci Siculo,Nicosia (EN),Petralia Soprana kajSperlinga (EN).

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la teritorio de Gangi la malkovroj plej antikvaj venas el la bronzepoko, epoko konata pro la kulturo de Castelluccio, kiel atestaĵoj troviĝas pluraj tombejoj el grotoj eltrovitaj en la seĝloko Serra del Vento kaj ankaŭ en Regiovanni kaj Zappaiello, je ĉirkaŭ 16 kilometroj el la nuna loĝata loĝloko. Dum longa tempo ĝin oni identigis kun la legenda kreta urbo Engyon. Rajtigitaj erudiciuloj, esploremuloj el la pasinto kaj ankaŭ el la nuntempo situigas Engyon ĝuste en Gangi (loĝloko Gangivecchio aŭ sur la Monto Alburkjo). Kelkaj arkeologiaj evidentaĵoj tion konfirmas. Fama malnonvepoka historiisto, skribis pri la detruo de la regiono okazinta en 1299 fare deFederiko la 3-a dum lamilito deSicilia vespro. Ĝi estis rekonstruita sur najbara monto: Marone. La unuaj historiografiaj dokumentoj atestas la ekziston de Gangi, tiame situinta sur la origina loĝloko, ĉe la distriktoMalnovGangi (itale Gangivecchio) en la 12a jarcento. Gangi estis poste inkluzivita en la posedaĵoj de la graflando Geraci: en 1195Henriko la 6-a, kiu en la antaŭa jaro subigis Sicilion kaj kronita kiel ĝia reĝo, asignis ĝin al la familio Craon, ĉe la grafino Guerrera, poste la limoj de ĉi graflando inkluzivis Gangi en la teritorio. En la13-a jarcento la graflando Geraci falis sub regado de la nobelulojVentimiglia.

Ekde la fino de la 15-a jarcento, Gangi, kiel la cetero de Sicilio,tiam parto de laHispana Imperio, estis submetita al laInkvizicio. Ĉi tie la prioro de la benediktanoj de Gangivecchio estis turmentita kaj ekzekutita.

Meze de la 16-a jarcento la censoj kaj la malkovroj indikas nombron de ĉirkaŭ 4000 loĝantoj. Ĉirkaŭ la jaro 1572 fondiĝis la kompanio de la familio Bianchi, kiu bonvenigis la plej videblajn sociajn kaj ekonomiajn elementojn de la Ganĝia socio.

En 1625 ano de la familio Graffeo Maniaci aĉetis la teritorion de Gangi al la familio Ventimiglia, akirante en 1629 la titolon Princo de Gangi per koncesio deFilipo la 4-a. La titolo restis ĉe Graffeo ĝis 1652, kiam ĝi pasis kiel doto al la princo de Valguarnera, kies stirpo retenis la titolon ĝis la 19-a jarcento. En la 18-a jarcento fondiĝis la akademioj. La plej konata estis "Akademio de Industriosi" en la masona mondo. La Preĝejo de la Abatejo, aneksita al la benediktana monaĥejo, estis konstruita laŭ projekto de Don Cataldo La Punzina, ĉefpastro de la Preĝejo de Sankta Nikolao.

La1-an de januaro1926 la prefekto Cesare Mori plenumis tion, kio probable estis lia plej fama ago, kaj tion oni memoras kiel la sieĝon de Gangi, la bastiono de multaj krimaj grupoj. Kun multaj homoj el laKarabenistoj kaj laPolico li forrastis la vilaĝon kaj serĉis domn post domo, arestante banditojn, mafiajn gefilojn kaj diversajn fuĝantojn. La metodoj efektivigitaj dum ĉi tiu ago estis aparte malfacilaj kaj Mori ne hezitis uzi virinojn kaj infanojn kiel ostaĝojn por devigi la krimulojn kapitulaci.

Bildoj pri Gangi

[redakti |redakti fonton]
  • Panoramo de Gangi
    Panoramo de Gangi
  • Kastelo de la familio Ventimiglia
    Kastelo de la familio Ventimiglia
  • Placo de la Popolo kaj Palaco de la Municipo
    Placo de la Popolo kaj Palaco de la Municipo
  • Fontano de la leono ĉe la Popolplaco
    Fontano de la leono ĉe la Popolplaco
  • Sonorilturo de la Ĉefpreĝejo
    Sonorilturo de la Ĉefpreĝejo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Italio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priItalio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
Flago de Italio   Komunumoj deprovinco Palermo
Alia |Alimena |Aliminusa |Altavilla Milicia |Altofonte |Bagheria |Balestrate |Baucina |Belmonte Mezzagno |Bisacquino |Blufi |Bolognetta |Bompietro |Borgetto |Caccamo |Caltavuturo |Campofelice di Fitalia |Campofelice di Roccella |Campofiorito |Camporeale |Camporeale |Capaci |Carini |Castelbuono |Casteldaccia |Castellana Sicula |Castronovo di Sicilia |Cefalà Diana |Cefalù |Cerda |Chiusa Sclafani |Ciminna |Cinisi |Collesano |Contessa Entellina |Ficarazzi |Gangi |Geraci Siculo |Giardinello |Giuliana |Godrano |Gratteri |Isnello |Isola delle Femmine |Lascari |Lercara Friddi |Marineo |Mezzojuso |Misilmeri |Montelepre |Montemaggiore Belsito |Palazzo Adriano |Palermo |Partinico |Petralia Soprana |Petralia Sottana |Piana degli Albanesi |Polizzi Generosa |Pollina |Prizzi |Roccamena |Roccapalumba |San Cipirello |San Giuseppe Jato |San Mauro Castelverde |Santa Cristina Gela |Santa Flavia |Sciara |Scillato |Sclafani Bagni |Termini Imerese |Terrasini |Torretta |Trabia |Trappeto |Ustica |Valledolmo |Ventimiglia di Sicilia |Vicari |Villabate |Villafrati
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gangi&oldid=8952793"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp