Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gallia Belgica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestroTrajano
Gallia Belgica post la fino de laGaŭla Milito (post-52)
Gallia Belgica ĉirkaŭ la jaro116, jen malhelruĝe akcentita

Gallia Belgica estisprovinco de laRomia Imperio.

Ĝi lokiĝis en partoj de aktualajNederlando,Belgio,Luksemburgio, nordorientaFrancio kaj okcidentaGermanio. La loĝantoj de la provinco ĉefe devenis dekeltaj kajĝermanaj triboj, kaj estis ofte kunnomitaj labelgoj. LaŭJulio Cezaro, la limo interGaŭlio (meze de la 1-a jarcento antaŭ nia eraoGallia Celtica, fine de la 1-a jarcento antaŭ nia eraoGallia Lugdunensis, pli sudis ankoraŭ la gaŭl-romiaj provincojGallia Narbonensis kajAquitania) kajGallia Belgica estis markita de la riverojMarne kajSejno.

Fine de laGaŭla Milito (58 ĝis 52 antaŭ nia erao), la provinca teritorio ampleksis ankaŭ la tutan teritorion ĝis la riveregoRejno, kaj la provincaj legianoj respondecis pri la defendo de la imperia limo ĉe tiu riverego, ĝis en la jaro85 novaj romiaj provincojGermania Inferior kajGermania Superior estis instalitaj, kajGallia Belgica kompense ricevis iujn teritoriojn de la antaŭa provincoGallia Celtica.

Dum la5-a jarcento, la eksa romiaj provincojGallia Belgica kajGermania Inferior fariĝis la centro de la novamerovida reĝlando deKlodvigo la 1-a, kaj dum la8-a jarcento la centro de laKarolida Imperio.

v  d  r
SPQRProvincoj de la Romia Imperio (en117)SPQR
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gallia_Belgica&oldid=8431657"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp