Komence de sia kariero li kunKraso kajPompeo kreis launuan triumviraron, kiu dum pluraj jaroj dominis la romian politikon. Lia aparta destino markis la romian mondon kaj la universalan historion: ambicia kaj brila, li apogis sin al la"plebanoj" por grimpi la politikan ŝtuparon;stratego kajtaktikisto lerta li antaŭenpuŝis la romiajn landlimojn ĝis la riveroRejno kaj laAtlantiko konkerinteGaŭlujon, poste li utiligis siajn trupojn por akiri la kontrolon de laŝtato. Sekve li nomumis sin mem dumvivadiktatoro kaj ekis ampleksajn reformojn de la romiaj socio kaj konstitucio.
En la jaro44 a.K. li estis murdita en atenco prokonspiro desenatanoj, esperantaj restarigon de la respubliko. Sed ilia ago nur startis novan cirklon de enlandaj militoj, kies fina venkinto, nome la adoptita filo de CezaroOktavo, sekve oficialigis laRomian Imperion.
En 42 a.K., du jarojn post la murdo de Cezaro, la senato proklamis lin oficiale kiel unu el laromiaj dioj.
Cezaro devenis el malnova roma familio nomataJulidoj (latinegens Iulia), kiu deduktis sian originon deJulo, filo de latroja herooEneo, kiu estis laŭlegende filo de la diinoAfrodito.Tamen, laŭmezure de la roma nobelaro, malgraŭ siapatricia deveno, la familio estis nek riĉa nek influhava kaj nur malmultaj familianoj rimarkiĝis politike.La patro de Cezaro, Gaius Julius Caesar la pli aĝa, atingis nur postenon depretoro; Aurelia Cotta, la patrino, devenis de pli potenca familio, kiu donis al la respubliko multajnkonsulojn.Fratinoj de Cezaro, nome Julia major kaj Julia minor, edziniĝis al senatoroj. Julia Minor iĝis la avino deOktavio, la posta imperiestroAŭgusto Cezaro.Kelkaj membroj de la familio fariĝis konsuloj aŭcenzoroj kaj onklino de Cezaro, Julia, edziniĝis al la militestroKajo Mario, kiu venkis lateŭtonojn kaj lacimbrojn.
Pri la infanaĝo de Cezaro ne estas multo konata, ĉar la komencaj ĉapitroj de liaj biografioj deSuetonio kajPlutarko estis perditaj.
Koncerne personajn ecojn, onidire Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed neCiceronon kajKatonon, kiuj travidis Cezaron.
Cezaro elspezis libere por donaci al amikoj, al siaj armeanoj kaj al la popolanoj de Romo. Kvankam tio ŝajnis senprudenta al multaj —kaj Cezaro ja havis grandajn ŝuldojn— per la donacoj Cezaro fine aĉetis la elkoran favoron de siaj soldatoj kaj de la popolo de Romo kaj, per tiuj, laimperion.
Busto de Julio Cezaro en la Nacia Arkeologia Muzeo deNapolo.
Cezaro fariĝispolitikisto, kiam li estis tre juna. Sed li ankaŭ estis tre riĉa. Per la donacema kaj ŝajne senprudenta uzado de sia riĉo, Cezaro gajnis politikan favoron kaj potencon.
En84 a.K. Cezaro edziĝis al Cornelia, la filino de la konsuloLucius Cornelius Cinna, kiu anis kiel li mem la partion de lapopulares. Samjare li estis nomumitaFlamen Dialis, tio estas sacerdotestro deJupitero.
La familia rilato al Cinna kaj lia parenceco kun Marius oponigis Cezaron al la diktatoreco de Sulla, kiu reprezentis la konservatisman partion de laoptimates. Sulla ordonis al Cezaro eksedziĝi de Cornelia, sed li kontraŭstaris tion kaj forlasis Romon. Surpete de influaj amikoj oni pardonis al li, sed li ne revenis al Romo.
Anstataŭe, estante ankoraŭ 19-jaraĝa, li iĝisoficiro en la stabo deMarcus Minucius Thermus, nome la guberniestro de la gubernioAsia. Por plirapidigi la konkeron de laurbo Mitileno sur la insuloLesbo, Cezaro estis sendita al la kortego de la reĝoNikomedo la 4-a deBitinio por peti de li mararmeon. Poste oni diris, ke Cezaro havis samsekseman rilaton al Nikodemo. Post la sekva konkero de Mitileno, Cezaro estis honorita de lacorona civica (civitana krono), kiu indikis tiun, kiu savis vivon de romiano en batalo.
En la jaro78 a.K. Cezaro estis oficiro en la stabo dePublius Servilius Vatia, kiu batalis enKilikio kontraŭpiratoj. Sed Cezaro ne restis tie longe, ĉar la morto de Sulla ebligis al li reveni al Romo, kie li daŭrigis sian politikan karieron. Kiel tiam estis la kutimo, li unue laboris kiel akuzanto kaj ano de lavigintisexviri, tio estas la malsupraj magistrataranoj de la respubliko. Kiel akuzanto Cezaro rimarkiĝis en proceso proĉantaĝo kontraŭ Gnaeus Cornelius Dolabella (konsulo), disĉiplo deLucio Kornelio Sulao, kaj tiel denove montris sian oponon al la Sulla-anoj. Malgraŭ malsukceso en tiu proceso la famo de Cezaro ne suferis pro tio.
Kiam Cezaro havis ĉirkaŭ 35 jarojn, li legis la biografion deAleksandro la Granda. Cezaro estis la unua romia generalo, kiu milite transiris laRejnon kaj laManikon, sed li sukcesis konkeri nekBrition nekGermanion. La konkero de Gaŭlio donis al li ne nur la potencon de sukcesa kaj ŝajne nevenkebla armeo, sed ankaŭ la trezoron de Gaŭlio, kiun li libere elspezis en Romo por elaĉeti kaj amindumi la koron de Romo.
Do, Cezaro fariĝis unu el la plej potencaj homoj en Romio. NurPompeo kajKrasso estis pli potencaj. Tial je-60, Cezaro dividis la imperion kun ili: Krasso ricevis Azion, Cezaro Gaŭlion, kaj Pompeo Hispanion kaj Afrikon. Tio estis launua triumviraro.Italio estis ankoraŭ libera kaj ne la privata posedaĵo de homo.
Post la divido, Cezaro grandigis sian potencon en Gaŭlio. En-55 kaj-54 li penis konkeri Brition, sed fiaskis. En la tempo de Cezaro, Britio staris ĉe la rando de la konata mondo —estis eĉ duboj pri ĝia ekzisteco en Romo. Iuj opiniis, ke Britio estis lando fabela. Cezaro mem rigardis Brition kiel tro marĉa kaj tro malriĉa.
Supozita loko de Rubikono.
Je-53 Krasso mortis enPersio. Nun nur Pompeo staris kontraŭ Cezaro. Do, Cezaro iris al laRubikono, la rivero, kiu estis tiam la proksimuma limo inter lia provinco Gaŭlio kaj Italio, kaj tie li haltis. Post multe da hezito li fine decidis transiri Rubikonon en la jaro-49. Li diris, en lagreka, "la kubo estas ĵetita" (kiel aludo al nehaltigebla komenco de vetludo), kaj transiris la riveron. Kiam li transiris la riveron kaj eniris Italion kun sia armeo, li rompis leĝon kaj tradicion, defiis la Senaton kaj klare montris, ke li deziris kapti Romon kaj Romion por si mem.
Malsimile al Cezaro, Pompeo regis la maron, havis grandan ŝiparon kaj armeon duoble grandan. Sed la armeo de Cezaro estis tre sperta, memfida, lojala kaj Cezaro tre aŭdaca kaj kuraĝa. La du armeoj fine kunvenis sur la batalkampo deFarsalio en la jaro-48, kie Cezaro venkis Pompeon.
Pompeo fuĝis alEgiptio, sed tie estis mortigita de la reĝoPtolemeo. Cezaro sekvis Pompeon al Egiptio, sed alvenis post lia murdo. Li venĝis la murdon de Pompeo kaj starigis la fratinon de Ptolemeo kiel reĝinon:Kleopatra, kiu donis al Cezaro filon, nomeCezarionon. Poste Cezaro venkisKatonon kaj la aliajn restantajn respublikanojn en norda Afriko. Liaj planoj inkluzivis ankaŭ konkeriPersion,Skition (nunaUkrainio) kajGermanion. LaŭPlutarko, la armeoj de Cezaro batalis entute kontraŭ tri milionoj da soldatoj kaj mortigis unu milionon.
Dufoje —kontraŭAriovisto en Gaŭlio kaj kontraŭ Pompeo ĉe Dirakio— Cezaro, lia armeo kaj lia sorto pendis per unu fadeno. Sed la manko de aŭdaco kaj memfido de lia malamiko savis lin.Simile alCromwell, Cezaro estis nesperta en milito ĝis mezaĝo, sed li fariĝis unu el la plej bonaj militistoj de la historio.Simile alDavido, Cezaro estis indulga al malamikoj post venko, eĉ al tiuj, kiuj mortigus lin, se ili povus. Krom tio, li estis homo tremakiavela.Simile al multaj tiaj ambiciuloj, Cezaro deziris la unuan rangon super ĉiuj. Unufoje Cezaro kaj liaj oficiroj preterpasisbarbaran vilaĝon en laAlpoj. Liaj oficiroj moke komparis la vilaĝon al Romo, sed Cezaro diris, "Mi preferus la unuan rangon en tiu vilaĝo al la dua rango en Romo."
Cezaro estis la unua bildigita dumvive sur romiaj moneroj.
Reveninte el Afriko al Romo en la jaro-46 Cezaro estis nomumitadiktatoro por dek jaroj fare de la senato. Post lia lasta milita sukceso enHispanujo la senato nomumis lindictator perpetuus (diktatoro porĉiama).
Tiu lasta, ne konstitucikonforma titolo, supozigis, ke Cezaro akceptus la reĝecon, same kiel li parolis pri lares publica kaj ties institucioj. La ŝtato estus nur sensanga ombro, Sulla estis politikista analfabeto, ĉar li forlasis la diktatorecon.[2]
Je la15-a de marto (laŭ la kalendaro uzata en tiu jaro en Romo; verŝajne la14-a de marto laŭ la poste adoptitajulia kalendaro)44 a.K. (710 AUC), Cezaron murdisMarko Bruto,Kasjo kaj liaj respublikismaj komplotistoj, kiuj timis ke li fariĝos reĝo.(Tamen la demando, ĉu Cezaro vere ambiciis akiri tiun titolon, aŭ ĉu li kontentiĝis pri funkcio de diktatoro, okupas historiistojn ĝis nuntempo).
Morto de Cezaro de Michele Cammarano (1798).
Matene la 15-an de marto Cezaro ekmalbonfartis, pro kio li volis prokrastigi kunvenon de la senato. Krome lia edzino Calpurnia tiunokte sonĝis pri lia murdo. Tiam Decimus Junius Brutus, ankaŭ enplektita en la konspiro, ekiris al hezitanta diktatoro por konvinki lin ne prokrastigi la traktadon.Tiam Cezaro kun Decimus Brutus ekiris al la teatro. Survoje Cezaro ricevis leteron kun averto pri atenco, sed li flankenmetis ĝin dirante, ke li tralegos ĝin pli poste.Marcus Antonius klopodis Cezaron haltigi surŝtupare antaŭ la teatro de Pompeo, sed unu de la konspiruloj sub iu preteksto kaptis lin por interparoli.En la senato Lucius Tillius Cimber turniĝis al Cezaro kun peto priamnestio por sia frato, sed la diktatoro rifuzis. Poste Cimber komencis deŝiri de Cezaro lian togon. Konspiruloj post tiu ĉi interkonsentita signo amasiĝis ĉirkaŭ la diktatoro; sekve Casca tranĉis lin per siaponardo en kolon kaj dum malgranda momento ankaŭ la ceteraj malkaŝis siajn tranĉilojn. Cezaro klopodis fuĝi, sed ĉirkaŭita de malamikoj kaj blindigita de propra sango li stumbletis kaj falis. La konspiruloj donis al li onidire 23 pikbatojn, sekve de kiuj Cezaro mortis.
La lastaj vortoj de Cezaro ne estas konataj kun certeco kaj sekve ili restas objekto de esplorado de historiistoj. En la dramo deŜekspiro"Julius Caesar" liaj lastaj vortoj estasEt tu, Brute?(„Ĉu ankaŭ vi, Brutus?“). Sed supozeble temas nur pri nura arta inventemo de Ŝekspiro.↵LaŭSuetonio li diris grekeKai sí, teknón?(„Ĉu ankaŭ vi, mia filo?“).Plutarko aldonas, ke Cezaro diris nenion, nur kiam li ekvidis Bruton inter la konspiruloj, li ĵetis togon trans sian kapon.
Post la fino de la ago, Brutus klopodis ekparoli, sed timegigitaj senatanoj tuj diskuris ĉiuflanken, dum la sangkovrita korpo de Cezaro kuŝis sub la statuo dePompeius.La konspiruloj, kriantaj, ke ili liberigis Romon, elkuris al la forumo kaj montris siajn sangigitajn manojn al la konsternita homamaso. Sed triumfantaj "liberigintoj" havis neniun planon kiel procedi post la morto de Cezaro. Malcertigitaj pro nesufiĉa publika subteno por sia ago ili kaŝiĝis dum la ekestinta kaoso en la templon, kie ili atendis pluan evoluon. Anstataŭ liberecon Romanojn atendis 13 jaroj da enlandaj militoj.
La entombigo de Cezaro okazis la20-an de marto44 a.K. en tumultecaj kondiĉoj. Marcus Antonius, la konsulo de la jaro 44 a.K., sukcesis per diversaj agadoj obteni la favoron de la roma popolo: tiel raportasSuetonio, ke estis starigita antaŭ la parolejo sur laroma forumo malpligrandigita modelo de la templo konstruigita de Cezaro honore alVenuso, de kiu li laŭdire devenis. En tiu modelo estis montrita la sangomakulitaj vestaĵoj de la diktatoro. La instalo de la ŝtiparo sur lamarsa kampo daŭris plurajn tagojn, ĉar multaj homoj volis aldoni aĵojn por la mortinto. Estis organizataj grandaj funebraj ludoj, kiuj entenis surscenigon de emociplenaj tragedioj. Antonius legigis la testamenton de Cezaro, laŭ kiu ĉiu civitano ricevu 300 sestercojn, kaj aldone decidon de la senato, kiu agnoskis al Cezaro, kiel skribis Suetonĉiujn diajn kaj homajn honorojn. La sekva funebra parolado de la konsulo finflamigis la etoson. Laŭ la versio de Plutarko, la sangoplenatogo de la diktatoro estis montrita al la publiko nur tiam. Ducent jarojn poste estiĝis el tio la deApiano disvastigita versio, ke oni prezentis al la popolo realsimilan vaksobildon de la murdito sur moviĝebla framo.
La popolo tiam tiris al si la por la entombigo preparitan korpon, spontane kreis novan ŝtiparon el mebloj, vestaĵoj kaj la armiloj de la soldatoj de Cezaro, kaj cindrigis la amatan diktatoron sur la forumo. Post tio, homoj atakis la domojn de la murdistoj de Cezaro por mortigi ilin. Eĉ la popoltribuno kaj poetoGaius Helvius Cinna estis mortbatita de la popolaĉo sur la strato, ĉar pro lia nomo oni konfuzis lin kunLucius Cornelius Cinna, kiu iom antaŭe malbone parolis pri la mortinto. Bruto, Kasjo kaj la aliaj konspirintoj, kiuj ja opiniis esti traktataj kiel liberiguloj kaj restarantoj de la respubliko, foriris el Romo komence de aprilo.
La monatojulio nomiĝas laŭ Julio Cezaro. Antaŭ Cezaro, la nomo de la monato estisQuintilis. Liaj funkcioj depontifex maximus inkludas la fiksadon de la komenco de ĉiu jaro. Cezaro uzas tian rajto por reformi laromian kalendaron, tiel ke la averaĝa daŭro de la jaro estu ekzakte 365,25 tagoj, la plej bona aproksimado konata tiamtempe laŭ la konsilo de laegiptamatematikistoSosigeno. La reformita kalendaro estas konata kiel lajulia kalendaro, kiun Cezaro starigis je-45.
La vortocezaro iĝis titolo deromiaj imperiestroj.La vorto estis probable elparolita kielkaesar aŭkajsar; fakte, el la vorto originis la nunaj vortojKaiser kiu engermana lingvo signifas "imperiestro", kaj la vorto en rusa lingvoCar kiu estas titolo de la regantoj de Rusio, kaj multe da vortoj en aliaj lingvoj kun simila signifo.
La patro de Julio Cezaro, Kajo Julio Cezaro la 3-a, naskiĝis ĉirkaŭ135 a.K. kaj mortis en85 a.K.. Li estis la filo de Gajo Julio Cezaro la 2-a. El nobela familio nombranta plurajn konsulojn (Seksto Julio Cezaro la 2-a kaj Seksto Julio Cezaro la 3-a) li tenis la postenon dekvestoro (99 a.K. aŭ98 a.K.),pretoro (92 a.K.) kaj poste de guberniestro de Azio (91 a.K.). Li mortis subite pro natura morto en Pisae en85 a.K..[3]
Lia patrino Aŭrelia Kota, naskiĝis en120 a.K. kaj mortis en54 a.K. aŭ53 a.K.,[4] devenis de nobela kaj konsula familio (ŝiaj tri fratoj estis konsuloj). LaŭTacito[5] kajPlutarko,[6] ŝi estas viva bildo de la romiamatrono, modela rilate al la edukado kaj sindono, kiujn ŝi portis al siaj gefiloj kaj familio kaj aparte al sia filo.[7] Vidviniĝinte en85 a.K., ŝi ne reedziniĝis, sed loĝis kun sia filo.
Krom Cezaro, Kajo Julio Cezaro la 3-a kaj Aŭrelia Kota havis du aliajn infanojn, du filinojn Julia Cezara Major (la maljuna) kaj Julia Cezara Minor (la juna).
La informoj rilate al la pli aĝa fratino estas malmultnombraj. Suetonio konfirmas ŝian ekziston, ĉar laŭ li ŝi partoprenintus la akuzadon de Publius Clodius Pulcher prisakrilegio kajadultado.[8]
Ŝi havis almenaŭ unu filon, ĉar diversaj aŭtoroj mencias la parton rezervitan al tiu infano en la testamento de Cezaro.[9][10] La pli juna fratino naskiĝis en101 a.K. kaj mortis en51 a.K..[11]Ŝi edziniĝis al Marcus Atius Balbus, kiu devenis el Aricio, kaj estis la patrino deAtia Balba Caesonia kaj la avino de Oktavo, kiu estos adoptita de Cezaro kaj iĝis la imperiestroAŭgusto Cezaro.
LaŭSuetonio Cossutia estis la unua edzino de Cezaro, de kiu li eksedziĝis por edziĝi al Cornelia, filino de Cinna, nome la patrino de sia filino Julia, pro politikaj kialoj:"kaj kvankam oni fianĉigis lin jam dum infanaĝo al Cossutia, de familio kavalira, sed riĉega, li eksedziĝis por edziĝi al Cornelia, filino de Cinna, kiu estis kvarfoje konsulo (dimissa Cossutia quae familia equestri sed admodum dives praetextato desponsata fuerat…)".[12][13]
La esploro de la maloftaj fontoj kaj la kompilo de studoj pri la temo supozigas la jenan hipotezon: Cezaro ĵus surmetinte la virantogon, edziĝis al Cossutia, filino de riĉa familio, inter julio85 a.K. kaj julio84 a.K. (verŝajne pro instigo de siaj gepatroj kaj pro ekonomiaj kialoj, ĉar lia familio ne estis aparte riĉa) kaj eksedziĝis la sekvan jaron sub la konsuleco de Lucius Cornelius Cinna, al kies filino li edziĝis (elekto pli persona, evidentiganta politikan direktiĝon, ĉar pro la morto de sia patro Cezaro, kvankam ankoraŭ tre juna, iĝis la familiestro).
Fine en59 a.K., Cezaro edziĝis al Calpurnia Pisonis, kun kiu li vivis ĝis sia morto en44 a.K..
Cornelia Cinna naskis lian unuan legitiman infanon,[14] filinon prenomatan Julia, en83 a.K. aŭ82 a.K.. Julia poste edziniĝis alPompeo en60 a.K.. Ŝi mortis en54 a.K..
Dum sia restado enEgiptujo, Cezaro havis amrilaton alKleopatra, kiu ĉirkaŭ47 a.K. aŭ eble pli verŝajne ĉirkaŭ44 a.K.) naskis filon, nomatanPtolemeo la 15-a kaj kromnomataCezariono.Tamen la patreco de Cezaro rilate al tiu knabo estas pridiskutita de historiistoj[15] kaj ŝajne jam estis polemiko iom post la morto de la diktatoro.[16]
Cezariono estis murdita tre juna (15 aŭ 17-jaraĝa) fare deAŭgusto Cezaro, la de Cezaro adoptita filo kaj unua inter la romiaj imperiestroj. En46 a.K., Cezaro, sen legitima filo, adoptis sian nevon Oktavio pertestamento, kiu laŭ la tiama juro estis de tiam nomata Kajo Julio Cezaro Oktavio. Li iĝis poste la unua imperiestro de Romio, nomeAŭgusto Cezaro.
Fine Cezaro eble estis la patro deMarko Bruto, naskiĝinta en85 a.K. de Servilia Caepionis. Plutarko ja menciis en sia verkoVivo de Bruto la favoron, kiun montris Cezaro al tiu[17]kaj la opinion, ke li estis la vera patro, ĉar la knabo naskiĝis dum la periodo, kiam li amrilatis al Servilia Caepionis.[18]
Laŭ ĵusa studo fare de Francesco M. Galassi kaj Hutan Ashrafian[19] la malsano de Julio Cezaro, pri kiu multe oni parolis, ne estisepilepsio, sed ke li suferis kelkajniktojn, almenaŭ du. Fakte antaŭ la batalo ĉe Tapso (en la aktuala Tunizio) en 46 a.K. li ŝvenis kaj la greka historiistoPlutarko priskribis tion kiel epilepsio. Aliaj verkistoj aŭ sekvis tiun teorion aŭ eĉ ne menciis ian julian malsanon. La aktualaj fakuloj studis la medicinajn simptomojn por aserti ke temis pri iktoj, ĉar ekzistis nek konvulsioj nek perdo de konscio kaj nur kapdoloroj kaj kapturniĝoj. Krom la nordafrika okazo ankaŭ en Hispanio (nome ĉe Kordovo) kaj je sia reveno al Romo, Julio Cezaro suferis similajn atakojn.[20] Rilate al tiuj atakoj, Julio Cezaro suferis ankaŭ humorŝanĝojn kaj tendencon aldeprimo. Eĉ oni konsideras deprimo la historian momenton kiam li ricevis averton ke oni planis komploton por murdi lin, kaj ĉiuokaze li venis al la rendevuo... kaj fakte li estis murdita, spite la averton.[21] La antaŭaj teorioj ke temas priepilepsio rilatas al tiuepoka kredo ke epilepsio iele rilatas al dia interveno kaj en tiu direkto ankaŭ aliaj membroj de la julia familio ŝajne suferis pro la sama malsano, sed eble tio ne estas science pruvebla. Simile oni povas diri pri la figuro deAleksandro la Granda. Laŭ la tiama kredo. la dioj tuŝis "per siaj fingroj" la personojn de ili elektitaj por esti la supremaj regantoj.
En Esperanto aperis komplete la Dua Libro de lia verkoRaportaĵoj pri la Gaŭla Milito enAntologio Latina volumo 1 deGerrit Berveling,Fonto, 2a eld. 2012.
↑Sueton. 77. Divus Iulius. Alirita 1-a de januaro 2011 .. Komparu (1960)Caesar. Der Politiker und Staatsmann. Wiesbaden: Franz Steiner Verlag, p. 286/288/295.
↑Histoires naturelles (Historioj naturaj), p. Libro 7, 53.
↑Vie des douze Césars - César, p. 74. “Appelé en témoignage contre Publius Clodius, qui était à la fois accusé de sacrilège et convaincu d’adultère avec Pompeia, sa femme, il [César] affirma ne rien savoir, quoique sa mère Aurélia et sa sœur Julie eussent fidèlement déclaré aŭ mêmes juges toute la vérité. (Konvokita kiel atestanto kontraŭ Publius Clodius, kiu estis akuzita kaj pri sakrilegio kaj pri adultado kun Pompeia, sia edzino, li [Cezaro] asertis nenion scii, kvankam lia patrino Aŭrelia kaj lia fratino Julia fidele deklaris al la samaj juĝistoj la tutan veron.)”.
↑La interpretado de tiu ĉi frazo dependas de la vortodimissa. La verbondimittere Suetonio ŝajne ĉiam uzis en la senco deeksedziĝi. (1917)Caesar's first wife, 1 12 (angle). Classical Philology, p. 93–96.
↑Tacito,Annales, Libro 3, 6"...tiel la dieca Julio, sen sia ununura filino"
↑Yann Le Bohec, en sia verkoCésar,Que sais-je ?, notas, ke la patreco de Cezaro rilate al Ptolemeo la 15-a estas pridiskutata de historiistoj. Fakte laŭ H. Heinen, Cezariono, filo deKleopatra, naskiĝis en47 a.K. pro agado de Cezaro. LaŭJérôme Carcopino, Cezariono naskiĝis en44 a.K. de alia patro.
↑Suetonio,Vie des douze Césars - César, 52"Kelkaj grekaj aŭtoroj skribis, ke tiu filo similis al li pro la vizaĝo kaj la irmaniero; Marko Antonio asertas en senatkunsido, ke Cezaro agnoskis lin; kaj li menciis la ateston de C. Matius, de C. Oppius, kaj de aliaj amikoj de la diktatoro. Sed Gaius Oppius opiniis necese defendi kaj pravigi lin pri tiu punkto kaj publikis libron por montri, ke la filo de Kleopatro, ne estis, kiel ŝi diris, la filo de Cezaro."
↑Plutarko,Vie de Brutus, 5"Oni diras, ke en tiu tago, Cezaro atentis al li grandegan intereson: li rekomendis al siaj oficiroj ne mortigi lin dumlukte kaj, se li kapitulacius vole, konduku lin al li, sed se li defendiĝus kontraŭ la arestontoj, tiuj lasu lin iri, kaj neniel perfortu lin."
↑Plutarko,Vie de Brutus, 5"Li volis, laŭdire, tiel ligi al si Servilia-n, la patrinon de Bruto, kiu amegis lin: kaj ĉar Bruto naskiĝis dum fortegis tiu pasio, Cezaro konvinkiĝis, ke li estis la patro."
↑Francesco M. Galassi, Hutan Ashrafian,Has the diagnosis of a stroke been overlooked in the symptoms of Julius Caesar?, Neurological Sciences, Marto 2015, 29a de Marto 2015[1] Konsultita la 11an de aprilo 2015.
↑Miguel Ángel Criado,Julio César pudo sufrir derrames cerebrales en lugar de epilepsia,El País, 10a de aprilo 2015,[2] Konsultita la 11an de aprilo 2015
↑Miguel Ángel Criado,Julio César pudo sufrir derrames cerebrales en lugar de epilepsia, jam citita.