Historia distribuo de gaeloj. Hela verdo: maksimuma grando de gaelaj regionoj (ĉ. 1000); verdo: gaelaj regionoj en ĉ. 1700; malhela verdo: gaellingvaj areoj nuntempaj
Dum la mezepoko, gaela kulturo disvastiĝis enSkotlandon kajManksinsulon, kaj en partojn deKimrio. Tiama gaela Irlando konsistis el pluraj regnoj, dum gaelaSkotlando unuiĝis en unu regnon en la9-a jarcento.
En la12-a jarcento,normanoj konkeris partojn de Irlando kaj Skotlando. Tamen, gaela kulturo restis en Irlando kaj en la montaroj de Skotlando.
Hodiaŭ, gaelaj lingvo kaj kulturo nur troviĝas en partoj de Irlando kaj en kelkaj insuloj de Skotlando. La idaro de la gaeloj, nun plejparte anglalingva, hodiaŭ troviĝas en Britio, Irlando, Ameriko, Aŭstralio, kaj Oceanio.
Origine, gaeloj kredis je tradicia kelta religio, kun indiĝena diaro kaj ceremonio por praavoj kaj kun rita kalendaro de kvar ĉeffestoj (Samhain, Imbolg, Bealtaine, Lúnasa) por la kvar sezonoj. En la5-a jarcento, kristanajmisiistoj atingis Irlandon. Indiĝena formo de kristanismo, nomatagaela kristanismo, estiĝis, kiu konservis kelkajn keltajn festojn kaj kutimojn. Tamen, la centralizitakatolika eklezio eksubpremis la indiĝenan formon de kristanismo en la12-a jarcento, celante anstataŭigi ĝin per kontinentaj ritoj.
Van Eerde, John A. (1977). “La Gaela en Skotlando / Gaelic in Scotland”,Language Problems and Language Planning (eo) 1 (1),p. 32–40.doi:10.1075/lplp.1.1.04eer.