Gado-gado
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
| Gado-gado | |||
|---|---|---|---|
| Gado-gado el Ĝakarto | |||
Gado-gado estas tradicia manĝaĵo en laIndonezia kuirarto, preparita kun diversaj legomoj tipaj por la regiono kiel spicigita salato kunarakidosaŭco surŝutita perkrupuko (= ne ĉiam vegetara!) aŭempingo. La manĝaĵo estas tre populara kaj estas sur ĉiuj menukartoj de hoteloj kaj restoracioj en tutaIndonezio kaj ankaŭ de indoneziaj restoracioj en la okcidenta mondo.
La uzataj ingrediencoj kaj la kunmetado varias depende de la regiono kaj la gusto de la kuirist(in)o. Ĝenerale ĝi konsistas el miksaĵo de legomoj kiel brasiko, florbrasiko, fazeoloj,mungidoj, k.t.p. Ankaŭ tomatoj,tofuo, terpomoj en etaj kuboj kaj kuirita ovo estas uzataj.
La saŭco enhavas ĉefe arakidojn kaj oni verŝas ĝin tuj antaŭ la surtabligo sur la salato.