Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gadag-Betigeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa bildo pri templo en Gadag-Betigeri
Larĝa bildo pri templo en Gadag-Betigeri
Gadag-Betigeri
urbo en BaratoRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
Poŝtkodo582101
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro172 813  (2010)[+]
Loĝdenso3 200 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo15° 25′ N,75° 37′ O(mapo)15.41666666666775.616666666667Koordinatoj:15° 25′ N,75° 37′ O(mapo)[+]
Alto662 m[+]
Areo54,01 km² (5 401 ha)[+]
HorzonoUTC+05:30[+]
Gadag-Betigeri (Karnatako)
Gadag-Betigeri (Karnatako)
DEC
Situo de Gadag-Betigeri
Gadag-Betigeri (Barato)
Gadag-Betigeri (Barato)
DEC
Situo de Gadag-Betigeri

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoGadag-Betageri[+]
vdr

Gadag-Betigeri,kanare ಗದಗ-ಬೆಟಗೇರಿ estasurbego unuigita el 2 urboj, sidejo de preskaŭ samnoma distrikto Gadag en subŝtatoKarnatako en sudokcidentaBarato.

Templo de Gadag-Betigeri el la 11-a jarcento

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Gadag-Betigeri situas surDekkana Altebenaĵo en alteco 650 metrojn de la marnivelo.Hubli-Dharwad (averaĝe) troviĝas 60,Hosapete 81,Davangere 112,Belagavi 131, subŝtata ĉefurboBengaluro 343,Mumbajo 496, tutlanda ĉefurboDelhio 1476,Kolkato 1553,kilometrojn (aere)[1].

Demografio

[redakti |redakti fonton]

En 2011 populacio de Gadag-Betigeri estis 172 612. La skribopovo estas 85.56%.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Gadag-Betigeri ekde la mezepoko apartenis al pluraj imperioj, sultanlandoj, reĝlandoj, pli poste la britoj dominis ĝis1947. (Inter 1050 kaj 1200 proksimume 50 temploj estis konstruitaj.) Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato deMajsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara).

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Gadag-Betigeri daŭre estas plejparte agrikultura. La 2 urboj mem formas la komercan, metian, administran kaj servan centrojn de la regiono. La urbego estas naskiĝloko de la unua kooperativa societo en Azio. La mezepokaj temploj amase tiras la turistojn.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la censo en 2001 la ĉeflingvo estas la kanara. La angla kaj la hinda estas parolataj kaj komprenataj de malmultaj homoj.

Religio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Gadag-Betigeri kun 73.5%. Islamo estas dua plej populara religio kun 23.5%, proksimume 1.5% estas kristanoj kaj ĝainistoj.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Gadag-Betigeri estas alirebla fervoje el 3 direktoj, voje el ĉiuj direktoj. La plej proksimaflughaveno funkcias en Hubli-Dharwad.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Gadag-Betigeri situas ensubtropiko. Jare pluvas averaĝe po 635 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa jaratemperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • multe da temploj

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • WikiTrans
Portala ikonoPortalo pri Barato
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gadag-Betigeri&oldid=7695808"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp