Gabriel LIPPMANN (16-a de aŭgusto1845,Bonnevoie,[1]Luksemburgo –13-a de julio1921, surmare interKanado kajFrancio) estisfrancafizikisto, kiu ricevis en1908Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de la unuakolorfotada tekniko. Dum esploro por kolorsentemaj materialoj, li ellaboris ankaŭ aliajn inventaĵojn.
Li estis saĝa sed senbrida lernanto, kiu neniam ricevis lernejan finatestilon. Spite al ĉio, oni nomumis lin en 1883 profesoro pri teoria fiziko en la universitatoSorbonne. En 1886, li iĝis direktoro de la fizika esplor-laboratorio de Sorbonne.
Lippman analizis kiel unua piezoelektron kaj indukton de senrezistaj, superkonduktaj cirkvitoj. Li inventis la koleostaton, per kio oni povas foti la ĉielon per longa eksponado.
Lippmann en 1891 elpensis novan kolorfotadan metodon. La Lippmann-metodo baziĝis sur naturaj koloroj de la ondolongoj, je lumreflekta hidrarga tavolo. La rezulto estis kolorplena, vivfidela foto, sed la metodo ne disvastiĝis pro la longaj ekspon-tempoj kaj ĉar oni ne povis kopii pliajn fotojn el la originala.