Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gabriel Boric

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Boric
Prezidanto deĈilio
Persona informo
Gabriel Boric
Naskiĝo11-an de februaro1986 (1986-02-11) (39-jaraĝa)
en Punta Arenas
Religioagnostikismovd
Lingvojhispanaanglafrancavd
LoĝlokoSantiago de Ĉiliovd
ŜtatanecoĈilioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materThe British School Punta ArenasRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioSocial Convergence(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboGabriel Boric
Familio
PatroLuis Javier Boric ScarpaRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoMaría Soledad Font AguileraRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojSimón BoricRedakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloIrina Karamanos(2019–2023)
Paula Carrasco(en)Traduki(2024–)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupopolitikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enSantiago de Ĉiliovd
 
Postenoj
PostenojPrezidento de Ĉilio(2022–)
parlamentano de Ĉilio(2018–2022)
parlamentano de Ĉilio(2014–2018)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
Prezidanto deĈilio
Dum2022
AntaŭuloSebastián Piñera
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Boric, kiel prezidanto de la Federacio de Studentoj de la Universitato de Ĉilio, en publika aktivado en 2012.
Boric post la lasta prezidanta debato de la unua balotado, en novembro de 2021.

Gabriel BORIC Font (Punta Arenas,11-a de februaro 1986) estasĉilia politikisto. Post deĵorado kiel deputito de la Respubliko en reprezento de laRegiono de Magelano kaj Ĉilia Antarkto, li estas la elektita prezidanto de Ĉilio, posteno kiun li oficiale komencis la 11-an de marto 2022.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Kiel studento de la Fakultato de Juro de laUniversitato de Ĉilio, Boric estis prezidanto de la Federacio de Studentoj dum la periodo 2011-2012 kaj unu el la ĉefaj estroj de lastudentaj mobilizoj de 2011. En la parlamentaj elektoj de 2013 li estis elektita kiel deputito por la Regiono de Magelano: kiel reprezentanto de la distrikto n.º 60 por la leĝdona periodo 2014-2018, kaj poste, en la parlamentaj balotoj de 2017, kiel deputito en la distrikto numero 28 por la periodo 2018-2022.

Boric partoprenis en la kreo de laAmpleksa Fronto (FA),koalicio de partioj kaj movadoj demaldekstro. En aŭgusto de 2021 li estis nomumita kiel prezidanta kandidato de Socia Konverĝo, partio kiun li estis fondinta en 2018, kaj de la FA. Post gajni en la internaj balotoj de la 18a de julio 2021, li iĝis la prezidanta kandidato de la koalicioApruebo Dignidad por la prezidanta elekto de tiu jaro. En la dua balotado realigita la 19an de decembro 2021, li akiris 55,8% de la voĉdonoj, estante elektita kiel Prezidanto de la Respubliko kun la plej granda nombro de voĉdonoj en la historio de Ĉilio.[1] Nur 36-jara, li estos ankaŭ la plej juna prezidanto en la historio de la lando kaj la unua naskiĝinta post lapuĉo de 1973.[2][3]

La11-an de marto 2022 Gabriel Boric estis proklamita prezidento de Ĉilio, nome la plej juna kaj la plej voĉdonita.

Logoo de kampanjo de Boric.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Dum laIsraela-Hamasa milito en 2023 li akuzisIsraelon pri "neakceptebla rompo de internacia humanitara leĝaro" kaj efektivigo de politiko de "kolektiva puno". Ĉilia ambasadoro en Israelo, Jorge Carvajalestis revokita. Ĉilio havas la plej grandan kaj unu el la plej malnovaj palestinaj komunumoj ekster la araba mondo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gabriel Boric fariĝas la plej voĉdonita prezidento de Ĉilio.
  2. Gabriel Boric, la jarmilulo plej juna prezidento de Ĉilio.
  3. Nicolás Lazo Jerez (2022-01-31) Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-08-25. Alirita 2023-10-31 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gabriel_Boric&oldid=8427451"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp